Iglesias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Iglesias
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of the Italian region Sardinia.svg Sardio (2005)
Provinco: CI Carbonia-Iglesias (2005)
Koordinatoj: 39°19′N 8°32′E  /  39.317°N, 8.533°O / 39.317; 8.533 (Iglesias)Koordinatoj: 39°19′N 8°32′E  /  39.317°N, 8.533°O / 39.317; 8.533 (Iglesias)
Alto super marnivelo: 200 m
Areo: 207,63 (2005) km²
Loĝantaro: 27438
Loĝdenso: 135,67 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Buggerru, Carbonia, Domusnovas, Fluminimaggiore, Gonnesa, Musei, Narcao, Siliqua (CA), Vallermosa (CA), Villacidro (MD), Villamassargia (2005)
Patrono: Santa Chiara
Festa tago: 11-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj: iglesienti
Poŝtkodo: 09016 (2005)
Imposta kodo: E281 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 092033 (2005)
Telefona prefikso: 0781 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.iglesias.ca.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Iglesias (sarde Igresias) estas komunumo je 27.438 loĝantoj kiu formas kun Carbonia la provincon de Carbonia-Iglesias. La urbo situas en la sudokcidento de Sardio, nomata Iglesiente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bordoj kaj plaĝoj[redakti | redakti fonton]

De nordo al sudo, ĉi tiuj estas la bordoj kaj plaĝoj plej konataj:

  • Cala Domestica[1][2]
  • Bordo de Cala Domestica kun hispana Turo
  • Groto Su Forru (tio estas: La forno)
  • Bordo Portu Sciusciau (tio estas: Ruinigita haveno) kun altaj erozia klifoj (ĝis pli ol 100 m.)
  • Groto de la Spigole (esperanto: labrakoj)
  • Borda Punta Corr'e Corti (tio estas: Promontoro Pinto de la Ĉirkaŭbaraĵo ) kun altaj erozia klifoj (ĝis 103 m.)
  • Bordo Porto di Canal Grande
  • Groto SardegnaSardigna
  • Bordo Punta Sedda 'e Luas (tio estas: Promontoro Dorseto) kun altaj erozia klifoj (ĝis 115 m.)
  • Bordo Schina 'e Monti Nai (tio estas: Dorseto de la Monto Ŝipo) kun altaj erozia klifoj (ĝis 162 m.)
  • Bordo Punta BuccionePunta Buccioni (tio estas: Promontoro seka trunketo) kun altaj erozia klifoj (ĝis 167 m.)
  • Insuleto aǔ Klifinsulo Pan di Zucchero (133 m. alta)
  • Porto Flavia
  • Haveno Bega Sa Canna (tio estas: Marĉa valo de la Kano)
  • Haveno de Masua
  • Plaĝo de Masua
  • Bordo de Masua
  • Plaĝo de Portu Cauli (tio estas: Haveno Brasiko)
  • Bordo de Portu Cauli (tio estas: Haveno Brasiko)
  • Golfeto de Punta CoralloPunta Coraddu
  • Bordo de Porto CoralloPortu Coraddu
  • Bordo de Porto FerroPortu Ferru
  • Bordo de Portu Bruncu Cobertu (Haveno Kovrita Promontoro)
  • La klifinsuloj de Portu Banda: Fariglione Maggiore (36 m. alta) kaj Pinnacolo o Fariglione Minore (30 m. alta)
  • Bordo de Portu BandaPorto Banda (tio estas: Haveno de la Regiono)
  • Bordo de Porto Ghiano
  • Bordo de Nebida
  • Insuleto aǔ Klifinsulo L'AgusteriS'Agusteri aǔ eble S'Aligusteri (35 m.alta) (tio estas: Fiŝisto de Langustoj)
  • Bordo Porto di Nebida
  • Ŝovofoldoj de Porto Raffa
  • Bordo de Porto Raffa

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio kaj Antikva Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Salvatore

Iglesias staras en zono jam loĝita dum antikvaj tempoj: fakte la unuaj establiĝoj reiras al la neolitika kulturo de San Michele de Ozieri kun la tomboj Domus de Janas en la monta areo de San Benedetto. Krom tio, la arkeologoj malkovris multnombrajn nuragojn kaj fenicajn-punikajn ceramikaĵojn. En la Romana Epoko, danke al la argentaj minejoj, asiduaj homaj ĉeestoj estis.

Mezepoka Historio[redakti | redakti fonton]

En la Alta Mezepoko, la homaj signoj malaperis, sed reaperis en la 8-a jarcento post Kristo, kun la bizanca preĝejo de San Salvatore, nelge restaurata. Post la forlaso de Bizancoj, la teritorio estis en la juĝo de Cagliari ĝis la 13-a jarcento. En 1258, la juĝo estis subdividita kaj la okcidenta porcio rajtas al la piza familio Della Gherardesca. Ĉi tiu porcio ankoraǔ estis subdividita en du "sesajn": la unua kun du sudaj bienoj kaj Decimo al Gherardo della Gherardesca, dume la dua kun la posedeĵo de Cixerri al la grafo Ugolino della Gherardesca. Apud la preĝejo de San Salvatore estis pravigita la nova urbo de Villa di Chiesa (latine Villae Ecclesiae, esperanto Vilao de Preĝejo). Della Gherardesca konstruis la kastelon de Salvaterra aû de San Guantino, kaj antaûenpuŝis la konstruadon de preĝejoj kiel la preĝejo de Santa Chiara (1284-1288) kaj Nia Sinjorino de Valverde (1285-1290). Post la morto de grafo Ugolino en marto 1289, enkarcerigita en la Turo de la Malsato de Pizo pro ribelo kaj ŝtatperfido, la filo Guelfo della Gherardesca heredis la sardajn posedeĵojn de Cixerri. Guelfo provis okupi la "sesan" kun Sulcis, Nora kaj Decimo (ekde 1282 enmane de Gherardo), sed la Pisanoj de la malamika onklo Ranieri della Gherardesca kaj Lupo Villani, sustenitaj de Mariano la 2-a de Arborea, atakis Villa di Chiesa kaj en 1301-1302 estis subigita al la regadon de la komunumo de Pizo. Villa di Chiesa iĝis unun el plej grava kaj dense loĝata urbo el Sardio per la evoluo de la ekstraktado de arĝento, karbo kaj galeno. La pinto estis la Breve de Villa di Chiesa, la plej antikva leĝkodo el la urbo, kun kopio de 1327 konservita apud Historia Komunuma Arkivo. La 7-a de februaro 1324, la Aragonanoj konkeris Villa di Chiesa post sieĝo de sep monatoj: Villa di Chiesa iĝis la unua urbo de la ĵusnaskita Regno de Sardio rekonita kiel reĝa urbo en junio 1327. Kvar jarcentoj de aragona regado disvastigis la katalunan kaj kastilian. De Kastilia rezultas la nuna nomo "Iglesias".

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Rito de la Sankta Semajno[redakti | redakti fonton]

La ritoj de la paska semajno estas organizataj de la antikva Arkifratularo de Santo Monte (ekde 1616 post Kristo) kiu komence helpis malsanulojn kaj mortkondamnitojn. Dum la ritojm la ensemblo de la kunfratoj surmetas longajn kaj blankajn vestojn kun kapuĉo kaj du truoj por la okuloj. En la Santa Mardo okazas la procesio "de la misteroj" en kiu estas portata sep statuojn pri pasiono (ili prezentas Jesuon preĝanta en la Olivarba Monto, la lian areston, la skurĝadon, "Jen la Homo", la supreniron al Golgoto, la Krucumadon kaj la Afliktitan Marian). La statuoj estas portataj surŝultre de "Babballottis", tipa figuro de Iglesias. En la Sankta Merkredo estas benataj kaj distribuataj al la fideluloj la branĉojn de olivarbo, kiuj ornamis la statuojn de Kristo. En la Sankta Ĵaǔdo vespere, la tre sankta eŭkaristio estas eksponata. Infanoj kaj adoltoj partoprenas a la procesio, vestitaj kiel "Babballottis". La "Babballottis" elvokas la antikvajn skurĝantojn ekde la 13-a jarcento. Ili eskortas la figuron de la Afliktita Virgulino, akompanata de la tamburoj kaj la "matraccas". La Sankta Vendredo estas la plej sugestia tago el la sankta semajno: la "Germani" demetas la Krucifikson je la dekkvina; poste komenciĝas la preparoj por la procesio de la "descensio" vespere, laûlonge de la historia urbocentro. La procesio startas kun "Is Vexillas", poste Sankta Johano, la Magdalena kaj du infanoj vestitaj orientsimilaj kun la "Obrieri de la Descenso" por la dekrucigo. Malantaue "Is Varonis" kun figuroj de Johano de Arimatea kaj Nicodemo kaj du servistoj. Fine fluas la baldakeno de la morta Kristo (laǔ fakta dimensio), la statuo de la Afliktita kaj la ligneca kruco, portata de la "Pentantoj".

Mezepoka Historia Procesio[redakti | redakti fonton]

La procesio okazas la 13-an de aǔgusto, laǔ la historia strato de la centro. La Mezepoka Historia Procesio naskiĝis en 1995 kaj estis organizis de la kvartato "Castello": la procesio inspiriĝas el la piza administracio en la Villa di Chiesa de la 14-a jarcento kaj reconstruas la kutimojn kaj morojn de la tiutempa burĝaro. La figurantoj estas 500 kaj apartenas a la kvin Historiaj Kvartaloj de la urbo (Castello, Santa Chiara, Fontana, Quartiere di Mezo), al la asocioj, korporacioj kaj urbanaj grupoj (Gruppo Storico Ghibellina, Società Balestrieri Villa Ecclesiae, Associazione Balestrieri Iglesias, Gruppo Storico Musici Porta Sant'Antonio, Compagnia dell'Arco, Gruppo Storico Antiche Porte, Corporazione Vignaiuoli Contadini e Tavernari, Sbandieratori Aquile Ghibelline, Corporazione Lavoratori di Fosse, Saggitarii Vagantes, Sbandieratori di S.Guantino del Quartiere Castello) kun la toskanaj kvartaloj kiel Pizo, Lucca, San Sepolcro, Castiglion fiorentino, Massa Marittima.

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanio
  • Italio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Cala Domestica. Alirita 13 maggio 2011.
  2. Geoportale nazionale. Alirita 13 maggio 2011.