Provinco Carbonia-Iglesias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Carbonia-Iglesias
Regiono: Flag of the Italian region Sardinia.svg Sardio (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: CI
Areo: 1495 (2005) km2
Ĉefurbo: Carbonia kaj Iglesias
Loĝantaro: 131890 (2005)
Loĝdenso: 88,2 (2005)/km2
Kvanto de komunumoj: 23 (2005)
Poŝtkodo:
Kodo laŭ ISTAT: 107 (2005)
Telefona prefikso: 0781 (2005)
Retpaĝo:
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

Provinco de Carbonia-Iglesias estas itala provinco je 129.840 loĝantoj de Sardio, kun Carbonia kaj Iglesias kiel ĉefurboj. La provinco ampleksas 23 komunumojn de la regionoj de Sulcis kaj de Iglesiente. Ĝi estas la plej malgranda provinco el Sardio pri plivastiĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la provinco

La provinco troviĝas en la ekstrema parto sudokcidente de Sardio kaj teritorie etendiĝas laǔ 1.494 km² (la 6,2% de la sarda teritorio), kvankam estas la malplej vasta provinco de Sardio. La norda parto samlimas kun Provinco de Mez-Kampidano norde kaj tiu de Cagliari oriente kaj konsistas el subregiono de Iglesiente; dume en la sudo de la valo de Cixerri troviĝas la subregiono de Sulcis, kiu najbaras al provinco de Cagliari sude kaj oriente. Okcidente la limo estas formata de bordoj, kun plaĝoj kaj ŝovofoldoj el vulkana origino: Fluminimaggiore, Bugerru kaj Porto Pino. Krome la provinco entenas malsamjn insuloj, el kiuj du estas loĝataj: San Pietro kaj Sant'Antioco (la 5-a pri plivastiĝo en Italio). Tria insulo, la insulo Piana, estas privata proprieto. Ĉi tiuj insuloj kaj pli malgrandaj insuloj kreas la arkipelagon de Sulcis.

Orografio[redakti | redakti fonton]

La provinca teritorio enhavas du montajn regionojn: la unua estas la masivo de Monte Linas, ĉe la limo kun la Provinco de Mez-Kampidano. La reliefo plej alta el la solivo estas Monte Lisone (1094 m). La sudo-orienta areo de la provinco prezentas la solivon de la montoj de Sulcis: inter tiuj ĉi la monto plej alta el la provinco estas Is Caravius je 1116 m. En la mezo de la du montaraj sistemoj estas vasta ebenajo trairata de la rivereto Cixerri kaj aliak akvofluaĵok pli malgrandaj.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa akvoflueĵo estas Cixerri, kiu naskiĝas el la monto Croccoriga, poste daǔrigas al orienta kaj enfluas, post 40 km, en la lageto de Cagliari. La aliaj havas torentflua karaktero kaj modesta lungeco, kiel la rivereto Palmas kiu kreskigas la lagon de Monte Pranu apud Tratalias. Inter San Giovanni Suergiu kaj Sant'Antioco estas la lageto de Santa Caterina.

Naturaj areoj[redakti | redakti fonton]

La supro de Monte Is Caravius, la plej alta montokulmino el la provinco

La provinco prezentas landinterno de rimarkinda pejzaĝa interezo: tiuj ĉi areoj estas senmakulaj kiom tio koncernas la faǔnon kaj la belkreskajn flaǔron: facte, tia parto de la teritorio estas protektata zono. La naturparko de Sulcis estas ekzemplo: apartenas parte al Ento Arbaro de Sardio kaj okupas neloĝatajn areoj. Ne estas rekonitaj kiel protektataj zonoj, kvankam havas turisman kaj ekskursistan interezon:

  • Monte Linas: vasta montara sistemo kiu enhavas la homoniman monton kaj situas en la nordo-oriento de la provinco. La turismo konsistas el ekskursoj en la montaro kaj haltoj en agroturismo.
  • Monte Is Caravius: kun alteco je 1116 m, troviĝas ĉe la limo kun la Provinco de Cagliari. De la ĝiaj suproj, naskiĝas multenombraj akvofluaĵoj.