Itala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Itale)
Itala lingvo
Italiano
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
lingvo • moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj • sud-Eŭropaj lingvoj
Parolata en Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentino, Brazilo, Meksiko, Venezuelo
Parolantoj 64 800 000
Denaskaj parolantoj proksimume 70 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 55 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Orienta latinida lingvaro
Itala lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando
Reguligita de Accademia della Crusca
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 it
  ISO 639-2 ita
  ISO 639-3 ita
  SIL ITN
  Glottolog ital1282
Angla nomo Italian
Franca nomo italien
Vikipedio
vdr

La itala lingvo (Pri tiu ĉi sono aŭskultu; itale: Italiano) estas latinida lingvo, el la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento, kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.

Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando.

La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la Dua Mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Bilabialoj Labial-
dentaloj
Alveolaroj Post-
alveolaroj
Palataloj Velaroj
Nazaloj m n ɲ
Plozivoj p, b , k, ɡ
Afrikatoj t̪s̪, d̪z̪ ,
Frikativoj f, v s, z ʃ, (ʒ)
Triloj r
Lateraloj l ʎ
Alproksimiĝoj j w

La vokaloj de la itala lingvo estas a, e, ɛ, i, o, ɔ kaj u.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Prononco
A A
B B
C Ĉ antaŭ e, i;

K antaŭ ĉiuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj (che, chi estas prononcataj kiel ke, ki)

D D
E E
F F
G Ĝ antaŭ e, i;

G antaŭ ĉiuj aliaj konsonantoj kaj vokaloj (ghe, ghi estas prononcataj kiel ge, gi)

H Ne estas prononcata (bvl. vidi literojn C kaj G, kaj la digramon SC)
I I
L L
M M
N N
O O
P P
Q K (post q estas ĉiam u, prononcata kiel "ŭ" kaj unu vokalo; ĝi ĉiam estas prononcata kiel kŭ)
R R
S S (Z inter du vokaloj kaj antaŭ b, d, g, l, m, n, r kaj v)
T T
U U
V V
Z kiel en esperanto c aŭ ʣ

Digrammi (digrafoj)[redakti | redakti fonton]

  • GN estas prononcata kiel ɲ
  • GLI kiel ʎ kiam ĝi reprenzentas la artikolon gli kaj ankaŭ kiam post ĝi estas vokalo (aglio, figlio), alie ĝi estas prononcata kiel en esperanto GLI (glissare, negligente, glossario).
  • SC antaŭ e, i estas prononcata kiel ʃ, (ekzemple pesce, fascia estas prononcataj kiel peŝŝe faŝŝa la sono estas ĉiam geminata.) Ĝi estas prononcata kiel sk kiam ĝi estas antaŭ aliaj konsonantoj kaj vokaloj (ankaŭ sche, schi estas prononcataj kiel en esperanto ske, ski).

Akcento[redakti | redakti fonton]

La "grava" akcento estas skribata nur se ĝi troviĝas sur la lasta vokalo (ekzemple città, però, più ktp…).

La "akuta" akcento troviĝas sur vortoj, kiuj sen ĝi havus la saman skribon por eviti ambiguecojn (ekzemple principi kaj princípi, áncora kaj ancora ktp…)

Preskaŭ ĉiam ĝi estas sur la antaŭlasta silabo, sed povas esti sur la lasta, trialasta, kvaralasta kaj malofte eĉ sur la kvinalasta silabo. Cetere la akcento distingas la vorton è (ĝi estas), elparolata ɛ, de la vorto e (kaj), elparolata e, (tie) de li (ilin), (jes) de si (oni).

La sonoj kw kaj kkw povas esti esprimataj multmaniere. Kutime oni esprimas ilin respektive per ⟨QU⟩ (ekzemple quadro, pentraĵo) kaj ⟨CQU⟩ (ekzemple acqua, akvo) sed ekzistas esceptoj; la sono kwo uzas ⟨CUO⟩ anstataŭ ⟨QUO⟩ (ekzemple cuoco, kuiristo; scuola, lernejo; cuore, koro) kaj ekzistas ununura vorto, kiu uzas ⟨QQU⟩ anstataŭ ⟨CQU⟩, nome soqquadro (malordego).

La litero H neniam estas elparolata kaj distingas la vortojn ha (ĝi havas), ho (mi havas), hanno (ili havas) de a (al), o (aŭ) kaj anno (jaro). Cetere ho estas elparolata kiel ɔ, o kiel o. Ĝi estas ankaŭ necesa por havi la sonojn k, g, sk antaŭ e, i (bonvolu vidi supre ĉe la priskriboj de tiuj literoj/digramoj).

Simplaj frazoj[redakti | redakti fonton]

Ciao! = Saluton!
Come stai? = Kiel vi fartas?
Sto bene = Mi fartas bone
Grazie = Dankon
Arrivederci = Ĝis revido
Buon giorno = Bonan tagon
Buona sera = Bonan vesperon
Buona notte = Bonan nokton
Ti amo = Mi amas vin.

Italdevenaj esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

ĉielo, fari, papo, se, sinjoro, voĉo, -ec-, -aĉ-, -et-.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj muzikaj vortoj venas el la itala lingvo:

  • Soprano
  • Forte (Forto)
  • Piano (Malforto)
  • Crescendo (Kresĉendo)

La Patro Nia[redakti | redakti fonton]

Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
Amen

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]