Perdaxius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perdaxius
Perdaxius
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CI Sulcis Iglesiente (2005-2015 Carbonia-Iglesias)
Geografia situo 39° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)39.1666666666678.6166666666667Koordinatoj: 39° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super marnivelo 98 [+] m
Areo 29,55 km²
Loĝantaro 1306 (2023)
Loĝdenso 44 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Carbonia, Narcao, Tratalias kaj Villaperuccio
Patrono Jakobo la pli aĝa kaj sankta Ana[1]
Festa tago la 25-an kaj 26-an de julio[1]
Nomo de loĝantoj perdaxini (itale), perdaxinus (sarde)
Poŝtkodo 09010
Imposta kodo G446
Kodo laŭ ISTAT 111054
Telefona prefikso 0781
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Perdaxius - jen sarde kaj ankaŭ itale - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sardio kaj ekde aprilo 2021 al la provinco Sulcis Iglesiente. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 306 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Carbonia, Narcao, Tratalias kaj Villaperuccio. Kristanaj patronoj estas la sanktulo Jakobo la pli aĝa kaj sankta Ana, kies sinsekvaj memortagoj la 25-an kaj 26-an de julio sekve estas la komunumaj festotagoj.

La komunumo inter 2005 kaj 2015 apartenis al tiam malfondita provinco Carbonia-Iglesias kaj post tio de januaro 2016 ĝis aprilo 2021 apartenis al la provinco Sud-Sardio. Tiam tamen la malnova provinco reestiĝis, nur ricevis la novan nomon provinco Sulcis Iglesiente. Tiu provinco kovras kompare malgrandan teritorion en la sudokcidenta angulo de la insulo Sardio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]