Gelsenkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
Blazono de Gelsenkirchen
Mapo de Gelsenkirchen en Germanio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Monastero
Areo: 104,85 km&sup2
Loĝantaro: 274.926 (31.12.2002)
Loĝodenso: 2.622 loĝantoj/km²
Alteco: 110 metroj super la marnivelo
Poŝtkodoj: 45801-45899
Telefonkodo: 0209
Situo: 51° 31' n. Br.

-
07° 06' ö. L.

Aŭtokodo: GE
Urba strukturo: 5 urbaj distriktoj kun 18 kvartaloj
Adreso de la urba administrado: Stadt Gelsenkirchen
45875 Gelsenkirchen
Retejo: www.gelsenkirchen.de
Retadreso: stadt@gelsenkirchen.de
Politiko
Ĉefurbestro: Frank Baranowski (SPD)
Reganta partio: SPD
Ŝuldoj: 354 milionoj € (31.12.03)
Loĝantaro (31a de decembro 2002)
Senlaboreco: 23,2 % (31a de aŭgusto 2005)
Eksterlandanoj: 13,4 %
Aĝostrukturo:
0-18 jaroj: 18,27 %
18-65 jaroj: 61,06 %
65+ jaroj: 20,67 %

Gelsenkirchen [prononcu Gelznkiaĥn] estas eksterdistrikta urbo en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, de la distriktaro Monastero kaj la industria urbaro Ruhr-regiono, kiu konsistas el multaj urbaj komunumoj, kvankam ĝi en satelita bildo aspektas kvazaŭ unu giganta urbego. Al la urbo rekte najbaras la urbaj komunumoj Herne, Bochum, Essen, kiuj estas sendependaj, kaj la urboj Gladbeck, Dorsten, Marl kaj Herten apartenantaj al la distrikto Recklinghausen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis enloĝata almenaŭ ekde la bronza epoko ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ Kristo, sed skribe la urboparto Buer [prononcu Bur'] unuafoje menciiĝis nur dum la jaro 1003 post Kristo, la komunumo Gelsenkirchen dum la jaro 1150. Dum 1815 la urba areo ekapartenis al Prusio kaj ties provinco Vestfalio. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento malmultaj homoj loĝis en la agrikultura regiono.

Industriigo[redakti | redakti fonton]

Tiatempe la industriigo draste ŝanĝis la situacion. Post trovo de granda kvanto da karbo - "nigra oro" laŭ bapto de la lokuloj - en la regiono dum 1840, rapide ekestis la unuaj karbominejoj kaj fabrikoj pro prilaboro de ŝtalo (kiuj utiligas multe da karbo en gigantaj fornegoj kaj tial konstruiĝas prefere en karbo-regionoj). Dum 1847 malfermiĝis la unua fervoja linio, kiu ligis la urbon al Kolonjo sudokcidente kaj Minden nordoriente.

En la jaro 1872 Friedrich Grillo fondis en la urboparto Schalke la „Aktiengesellschaft für Chemische Industrie“ (akcia societo por kemia industrio) kaj la „Schalker Gruben- und Hüttenverein“ (asocio pri minejoj kaj ŝtalfandejoj). Unu jaro pli poste li fondis, same en Schalke, la „Glas- und Spiegel-Manufaktur AG“ (vitro- kaj spegulomanufakturo).

Post kiam Gelsenkirchen fariĝis grava ejo de peza industrio, ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1875.


la Scienca Parko de la urbo sur teritorio de eksa karbominejo


La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Gelsenkirchen pluraj matĉoj okazis en la Veltins-stadiono (de futbalklubo FC Schalke 04), kiu estis nove konstruita en 2001 stadiono kaj proponis 53.804 sidlokojn por spektantoj.

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Ĉar en Gelsenkirchen ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kontakto[redakti | redakti fonton]

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

panoramo de la urbo de la futbala stadiono ĝis Ückendorf


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal