Gelsenkirchen
Gelsenkirchen | ||||||
| ||||||
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0209 | |||||
Poŝtkodo | 45879-45899 | |||||
Aŭtomobila kodo | GE | |||||
Oficiala Municipokodo | 05513000 | |||||
NUTS | DEA32 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Baranowski | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Ebertstr. 11 45879 Gelsenkirchen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 263000 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 31′ N, 7° 6′ O (mapo)51.5166666666677.1Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 6′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 48 m | |||||
Areo | 104,94 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.gelsenkirchen.de/ | |||||
Gelsenkirchen [prononcu Gelznkiaĥn] estas eksterdistrikta urbo en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, de la distriktaro Monastero kaj la industria urbaro Ruhr-regiono, kiu konsistas el multaj urbaj komunumoj, kvankam ĝi en satelita bildo aspektas kvazaŭ unu giganta urbego. Al la urbo rekte najbaras la urbaj komunumoj Herne, Bochum, Essen, kiuj estas sendependaj, kaj la urboj Gladbeck, Dorsten, Marl kaj Herten apartenantaj al la distrikto Recklinghausen. Fine de decembro 2022 la urbo Gelsenkirchen havis 263 000 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis enloĝata almenaŭ ekde la bronza epoko ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ Kristo, sed skribe la urboparto Buer [prononcu Bur'] unuafoje menciiĝis nur dum la jaro 1003 de nia erao, la komunumo Gelsenkirchen dum la jaro 1150. Dum 1815 la urba areo ekapartenis al Prusio kaj ties provinco Vestfalio. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento malmultaj homoj loĝis en la agrikultura regiono.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nordsternpark estas parko sur la tereno de la iama Minejo Nordstern.
Artaĵoj
[redakti | redakti fonton]Urbopartoj
[redakti | redakti fonton]Industriigo
[redakti | redakti fonton]Tiatempe la industriigo draste ŝanĝis la situacion. Post trovo de granda kvanto da karbo - "nigra oro" laŭ bapto de la lokuloj - en la regiono dum 1840, rapide ekestis la unuaj karbominejoj kaj fabrikoj pro prilaboro de ŝtalo (kiuj utiligas multe da karbo en gigantaj fornegoj kaj tial konstruiĝas prefere en karbo-regionoj). Dum 1847 malfermiĝis la unua fervoja linio, kiu ligis la urbon al Kolonjo sudokcidente kaj Minden nordoriente.
En la jaro 1872 Friedrich Grillo fondis en la urboparto Schalke la „Aktiengesellschaft für Chemische Industrie“ (akcia societo por kemia industrio) kaj la „Schalker Gruben- und Hüttenverein“ (asocio pri minejoj kaj ŝtalfandejoj). Unu jaro pli poste li fondis, same en Schalke, la „Glas- und Spiegel-Manufaktur AG“ (vitro- kaj spegulomanufakturo).
Post kiam Gelsenkirchen fariĝis grava ejo de peza industrio, ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1875.
Futbala Mondpokalo 2006
[redakti | redakti fonton]Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Gelsenkirchen pluraj maĉoj okazis en la Veltins-stadiono (de futbalklubo FC Schalke 04), kiu estis nove konstruita en 2001 stadiono kaj proponis 53 804 sidlokojn por spektantoj.
Esperanto en la regiono
[redakti | redakti fonton]Ĉar en Gelsenkirchen ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo Kino Endstation, jen en la restoracio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|