Heraklo de Gelsenkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo de Gelsenkirchen
Minejo Nordstern, minlifto de Ŝakto 2 kun vitrovualita surkonstruaĵo kaj statuo Heraklo

Heraklo de Gelsenkirchen (germana lingvo: Herkules von Gelsenkirchen) estas monumenta statuo, kiun kreis Markus Lüpertz kun siaj kunlaborantoj kaj artogisejo. Ĝi staras sur iama elminigoturo de la iama Minejo Nordstern en la Nordsternpark je Gelsenkirchen, estas landmarko, kiu karakterizas la lokon, kaj validas kiel rekonilo de la ekonomia ŝanĝo en la Ruhr-Regiono.

Priskribo kaj realigo[redakti | redakti fonton]

La kapo de la skulptaĵo, kiu rilatas kun la heroo Heraklo el la greka mitaro, estas supergranda. Ŝajnas, kvazaŭ la korpo preskaŭ ne povas teni ĝin. Heraklo havas nur unu brakon mallongigitan – rilate kun la alteco de la skulptaĵo – kaj pli maldikan torson.[1] La alia brako mankas, „alikaze la kolona efiko de la figuro perdiĝus“ (Lüpertz). En la ekprena mano de la prezentata brako en la antaŭkonceptoj por la skulptaĵo estis planita pomo. En Heraklo de Gelsenkirchen oni rezignas ĝin.[2] La statuo altas 18 metrojn kaj havas bluajn, surspruĉitajn harojn, ruĝan buŝon kaj montras kiel sian atribuaĵon la „Herakloklabon“, kiu apoĝiĝas je la femuro de la figuro kaj kuŝas sur testudo. Por la produktado de la skulptaĵo la farintoj kunveldis 244 erojn el gisaluminio – kun plena pezo da ok tunoj. En la interno skafaldo el galvanizita ŝtalo – kun pezo da 15 tunoj – stabiligas la Heraklon.[3] Decembron 2010 ĝi estis starigata sur sia celloko. La tuta prezo sumiĝis je proksimume du milionoj da eŭroj.[4]

Preparlaboroj[redakti | redakti fonton]

Por la projekto RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas kiel unu el la centraj festejoj de la Eŭropa Kultura Ĉefurbo oni elkonstruis kaj renovigis la monumentprotektitan turon de Ŝakto 2 de Minejo Nordstern, por atingi kune kun Heraklo altecon da 103 metroj.[5] Antaŭ la finfina gisado Lüpertz verksi 43 pli malgrandajn modelojn kiel konceptoj, post tio li produktis la modelon por Heraklo en sia Berlina verkejo el lignolano, gipso kaj ŝaŭmaĵo en la skalo 1:1. La artogisejo Schmäke en Duseldorfo dissegis la modelon en 244 erojn kaj realigis tiujn ĉi en gisaluminio .[6][7]

Eldiroj de Lüpertz[redakti | redakti fonton]

  • La greka heroofiguro estas problemforiganto.[8]
  • Heraklo estas figuro, kiu majstras taskojn kaj solvas problemojn. Por juna, suprenstrebanta Ruhr-Regiono ĝi do estas la konvena figuro.[9]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo en la germanlingva Wikipädie: de:Herkules von Gelsenkirchen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lehmbruck-Museum Duisburg (eld.): Markus Lüpertz: Herkules. Bozzetti für ein Monument im Ruhrgebiet. Veröffentlichung anlässlich einer gleichnamigen Ausstellung vom 16. Dezember 2010 bis zum 28. August 2011 im Lehmbruck-Museum Duisburg; Christof Kerber Verlag, Bielefeld 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Priskribo
  2. Bernd Aulich: Lüpertz’ Herkules-Entwürfe im Lehmbruck-Museum Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine. Artikolo de la 15a decembro 2010 en la portalo ruhrnachrichten.de, vokita la 26an de aprilo 2014
  3. Materialien
  4. Landmarke
  5. Vorbereitungen
  6. Vorarbeiten
  7. Bertram Müller: Lüpertz-Plastik nach Gelsenkirchen. Artikolo de la 4a de novembro 2010 en la portalo rp-online.de, vokita la 26an de aprilo 2014
  8. Problembeseitiger Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  9. „Herkules von Gelsenkirchen“ auf Zechenturm gehoben. Artikolo de la 15a de decembro 2010 en la portalo wz-newsline.de, vokita la 26an de aprilo 2014
51.5281537.031782