Nordsternpark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra kampo de Nordsternpark: Karbostokejo, karbomiksejo kaj okcidentaj pontoj Stege West
Grimpejo en Nordsternpark
Amfiteatrejo dum rokfestivalo
Pontoj antau la "Piramido"
Rozoj en Nordsternpark

Nordsternpark estas parko sur la tereno de la iama Minejo Nordstern en Gelsenkirchen.

Post malfunkciigo de Minejo Nordstern en 1993 oni fundamente sanigis ties terenon kaj ŝanĝis ĝin en parkon. En 1997 en la parko okazis la Federacia Ĝardenekspozicio. Nordsternpark ligas la urbopartojn Horst kaj Heßler de Gelsenkirchen, kaj ĝin dividas la Rejn-Herne-Kanalo kaj la rivero Emscher. La Parko estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Familio kaj libertempumo[redakti | redakti fonton]

Post la Federacia Ĝardenekspozicio de 1997 en Nordsternpark oni daŭrigis la imponan (akvo-)ludejo je nivelo de la Rejn-Herne-Kanalo. Tiu ĉi estas ĝuste je varmaj tagoj ŝatata ekskursocelo por familioj kaj lernejaj klasoj. Krome Nordsternpark ankaŭ ofertas aventurkonkursojn por infanoj. Plue ĝiaj pied- kaj biciklovojoj estas tutjare uzeblaj.

Amfiteatro je Gelsenkirchen[redakti | redakti fonton]

Krome sur la tereno de Nordsternpark ankaŭ troviĝas la am-fiteatro je Gelsenkirchen. En la liberaera teatrejo okazas, precipe en printempo kaj somero, multaj aranĝoj. Jen nomendas kiel regulaj eventoj la metalroka festivalo Rock Hard Festival, la kanalfesto, la subĉiela kino same kiel koncertoj de diversaj regionaj, tutlandaj kaj tutmondaj muzikantoj kaj bandoj.

La apartaĵoj de Nordsternpark[redakti | redakti fonton]

Nordsternpark montras kiel ero de la itinero de la Industrikulturo:

  • la enigo de iamaj minejokonstruaĵoj en la parkon
  • liberaeran scenejono ĉe la bordo de la Rejn-Herne-Kanalo (Amfiteatro je Gelsenkirchen),
  • tri artefaritajn grimporokojn altajn je 18 metroj,[1]
  • mingalerion de Minejo Nordstern por vizitantoj
  • plurajn pendopontojn trans Rejn-Herne-Kanalo kaj Emscher, teĥnike kaj arte aparte formitaj
  • Kinderland kun granda akvoludejo
  • Heraklo de Gelsenkirchen, skulptaĵo 18 metrojn alta kaj 23 tunojn peza de la germana artisto Markus Lüpertz
Heraklo

Duobl-arka ponto[redakti | redakti fonton]

Rekonilo de Nordsternparko: la duobl-arka ponto trans Rejn-Herne-Kanalo

En 1996 oni starigis por la Federacia Ĝardenekspozicio duobl-arkan ponton 36 metrojn altan el ŝtalo. Per apogoamplekso de 80 metroj kaj du malsimetriaj, sed paralelaj arkoj ĝi etendiĝas oblikve trans la Rejn-Herne-Kanalo kaj estas transpasebla piede aŭ bicikle. La konstruaĵo estas koncepto de Stefan Polónyi.[2]

Plua elkonstruo[redakti | redakti fonton]

Kadre de RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas Nordsternpark estis unu el sep „Ankrejoj“. Ĝis aŭtuno de 2010 oni elkonstruis la turo de Ŝakto 2 de Minejo Nordstern per vitra kubo kaj statuo de "Herako"; tiuj ĉi altigas la turon kune al 103 metroj. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hejmpaĝo de Alpenverein Gelsenkirchen
  2. Ursula Kleefisch-Jobst (Hrsg.): Stefan Polónyi. Tragende Linien - tragende Flächen. Katalog. Ed. Menges, Fellbach 2012, ISBN 978-3-936681-58-1.
  3. Informilo de Ruhr.2010 pri la projekto Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 1,5 MB)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samnoma artikolo el la germana Wikipädie (de:Nordsternpark)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.5236111111117.0333333333333