Aachen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Aachen
esperante: Akeno, france: Aix-la-Chapelle, hispane: Aquisgrán, ĉeĥe: Cáchy
urbo
Aachen Blick vom Rathaus.jpg
Aachen
Flag de-city of Aachen.svg
Flago
Stadtwappen der kreisfreien Stadt Aachen.svg
Blazono
Oficiala nomo: Aachen
Lando Flago de Germanio  Germanio
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Aachen
Eksterdistrikta urbo Aachen
Historiaj regionoj
Riveroj Wurm, Rur
Situo Aachen
 - alteco 266 m s. m.
 - koordinatoj 50°46′N 06°06′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.767 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.767°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 50.767; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Aachen)
Plej alta punkto
 - alteco 410 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 125 m s. m.
Areo 160,83 km² (16 083 ha)
Loĝantaro 258 664 (31.12.2010)
Denseco 1 608,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 765
Urbestro Jürgen Linden
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 52062–52080
Tel. antaŭkodo (+49) 0241 / 02403 / 02405 / 02407 / 02408
ISO 3166 05 3 34 002
Aŭtokodoj AC
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Katedralo de Aachen
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1978 (#2)
Numero 3
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Situo enkadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Germanio
Situo de urbo Aachen enkadre de federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj urba distrikto Aachen
Situo de urbo Aachen enkadre de federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj urba distrikto Aachen
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Aachen
Retpaĝo: www.aachen.de
la katedralo
Aachener dom altarraum.jpg
fontano Elisenbrunnen
Euregiotriebwagen.jpg

Aachen (el kelta Ahha, Esperante Akeno kaj foje Aĥeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, hispane Aquisgrán, latine Aquisgranum, dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj.

La Karola Premio ("Karlspreis") estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Najbara urbo: Eschweiler.

La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo.

[redakti] Historio

Homoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.

Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.

En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

La traktato de Aachen (aŭ franclingve Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.

[redakti] Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Ligo al la Esperanto-klubo de Aachen
Ekstera ligilo  retejo de la teknologia universitato de Aachen


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj