Apollonia Radermecher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apollonia Radermecher
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1571 (1571-09-09)
en Aachen
Morto 31-an de decembro 1626 (1626-12-31) (55-jaraĝa)
en Aachen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo monaĥino
vdr
Apollonia Radermecher, antaŭ 1622

Apollonia RADERMECHER (naskiĝinta la 9-an de septembro 1571 en Akeno, mortinta samloke la 31-an de decembro 1626) estis germana flegistino kaj fondintino de la kongregacio de la Elizabetaninoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filiino de urba oficisto ŝi kreskis ene de katolikega familio dum la kulmino de la enurbaj interkonfesiaj maltrankviloj. Du fratoj iĝis pastroj, onklo estis eĉ kortega predikisto en Vieno. Kiam je la komenco de la 17-a jarcento la protestantismaj konsilianoj intertempe plejmultis la familio transloĝigis al 's-Hertogenbosch. Per la postlasitaĵoj de la patro, kiu ankaŭ estis riĉa komercisto, ŝi aĉetis tie domon en kiuj ŝi komencis la karitatan agadon.

la unua hospitalo por malriĉuloj nomita Gasthaus

Post redominado de la katolikoj ŝi revenis en 1622 kaj transprenis kun perado de la jezuitoj la estradon de la Elizabeto-hospitalo kiu estis fondita en 1336. Tiuloke troviĝas nun la iama centra funkciejo de ŝparkaso, apud la katedralo. Ŝiatempe regis en la flegejo malordo. Radermecher ekdeĵoris en la 13-a de aŭgusto fondante la kongregacion de la Elizabetaninoj.

Laboroj Akene[redakti | redakti fonton]

Ŝia unua granda tasko estis sekve ordigi la tuton kaj mastri la defiojn okaze de la samljara pilgrimego. Dum la pilgrimado Aachenfahrt (kiu okazas ĉiun sepan jaron) la nombro de la flegotoj estis memkopreneble ne malgranda. Ĉefa problemo iĝis la pesto kiun urben venigis la pilgrimantoj: je tio suferis poste kaj multaj urbanoj kaj kongregacianoj - kaj Radermecher mem. En la 5.5.1626, jam tre tuŝite de fortomanko, ŝi faris la votojn ordenajn. Ŝiaj ostoj kuŝas ekde aŭgusto 1953 en la kripto de la kirko de la en 1937 nove starigita centro (ĉe la strato Preusweg). Intencoj ekde la 1950-a jaroj antaŭenigi proceson pri beatigo tamen ĝis nun ne fruktis.

La domo estis alilokita en la 1850-aj jaroj randen al la Urba ĝardeno kaj en 1904 al Goethe-strato. En la 1860-aj jaroj ĝi iĝis parto de la Universitata kliniko. Ene de la unua domo ekzistis ankoraŭ ĝis la komenco de la 20-a jarcento la paliativa Vincento hospitalo por ne plu sanigeblaj malsanuloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Brosch: Mutter Apollonia Radermecher. Die Meisterin der Karitas. Bischöfliches Diözesanarchiv, Aachen 1953.
  • Günter Krieger: Allzeit aus Liebe – Leben und Werk der Apollonia Radermecher. Grenz-Echo Verlag, Eupen 2022, ISBN 978-3-86712-172-9
  • Erich Linhardt, Ralf A. Höfer: Die Elisabethinen in Graz. Eine Geschichte des Klosters und Spitals der Elisabethinen in der steirischen Landeshauptstadt, sowie Notizen zu diesem Orden und seiner Namensgeberin. Styria, Graz 1995.
  • Angela Reinders: Aus Liebe geschehen – Wie mit Apollonia Radermecher die Geschichte der Schwestern der heiligen Elisabeth begann ... Einhard Verlag, Aachen 2018, ISBN 978-3-943748-50-5
  • Ekkart Sauser: Apollonia Radermecher. Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 17, Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, kol. 1093–1095.

Notoj[redakti | redakti fonton]