Wehrmacht

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Wehrmacht ("VErmaĥt", laŭvorte: defendopovo) estas la nomo de la germana armeo en la jaroj 1935 - 1945. La plej supera komandanto de la Wehrmacht estis Adolf Hitler.

[redakti] Estiĝo

La Wehrmacht estiĝis el la Reichswehr (laŭvorte: regnodefendo), kiam la ministro pri defendo (aŭ milito) Werner von Blomberg prezentis la 16-an de marto 1935 al la registaro dekreton pri Wehrmacht.

[redakti] Organiza strukturo

Wehrmacht-on direktis Oberkommando der Wehrmacht (OKW), kies superulara komandantejo (ĉefstabo) estis Oberkommando des Heeres (OKH).

[redakti] Agado

La nombron de soldatoj deĵorantaj en la Wehrmacht dum la tempo de ties ekzistado oni taksas de 15 ĝis 20 milionoj da viroj. Ĉirkaŭ 5,3 milionoj da viroj falis kaj 11 milionoj da viroj estis militkaptitaj (parto mortis en la militkaptiteco).