Invado en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Invado en Pollando
Konflikto: Dua mondmilito
Schleswig Holstein firing Gdynia 13.09.1939.jpg
Germana batalŝipo Schleswig-Holstein estas pafanta kontraŭ Gdynia la 13-an de septembro 1939
Daŭro: 1-a de septembro 1939 - 6-a de oktobro 1939
Loko: Pollando
Rezulto: Venko de Akso kaj USSR
Flankoj
Flago de Pollando Pollando
Flago de Ĉeĥoslovakio Legio de ĉeĥoj kaj slovakoj
Flag of the NSDAP (1920–1945).svg Tria regno
Flag of the Free City of Danzig.svg Libera Urbo Dancigo
Flag of First Slovak Republic 1939-1945.svg Slovakio
Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg USSR
Komandantoj
Flago de Pollando Edward Rydz-Śmigły
Flago de Ĉeĥoslovakio Lev Prchala
Flag of the NSDAP (1920–1945).svg Fedor von Bock
(grupo de armeoj nordo),
Flag of the NSDAP (1920–1945).svg Gerd von Rundstedt (grupo de armeoj sudo),
Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg Michail Kovalov (belorusa fronto),
Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg Semjon Timoŝenko (ukrainia fronto),
Flag of First Slovak Republic 1939-1945.svg Ferdinand Čatloš
(Kampa armeo Bernolák)
Forto
Pollando:
39 divizioj,
16 brigadoj,
4 300 kanonoj,
880 tankoj,
400 aviadiloj
Ĉeĥoslovakaj legioj:
1000 soldatoj
190 pilotoj
Sume: 950 000
Germanio:
60 divizioj,
4 brigadoj,
10 000 kanonoj,
2 700 tankoj,
4 000 aviadiloj
USSR:
33+ divizioj,
11+ brigadoj,
4 959 kanonoj,
4 736 tankoj,
3 300 aviadiloj
Slovakio:
3 divizioj
Sume:
1 500 000 germanoj,
800 000+ rusoj,
50 000 slovakoj
Sume: 2 650 000+
Perdoj
66 000 mortigitoj
133 700 vunditoj,
694 000 militkaptitoj
Germanio:
16 343 mortigitoj
27 280 vunditoj,
320 serĉitoj
USSR:
1 475 mortigitoj aŭ serĉitoj
2 383 vunditoj
Slovakio:
18 mortigitoj,
46 vunditoj,
11 serĉitoj
v  d  r
Information icon.svg
Mapo kiu montras la avancon de la germana kaj soveta armeo dum la invado
La Wehrmacht transirante la polan landlimon la 1-an de septembro 1939.
Divizio de la pola infanterio dum la batalo.

La germana invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjoseptembra militiro (germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowaWojna obronna 1939 roku); 1-a de septembro 1939 - 5-a de oktobro 1939, de 17-a de septembro subtenita per sturmo de USSR komencis la duan mondmiliton en Eŭropo. Germanio kaj USSR likvidis dum ĝi dum unu monato Pollandon[Kontrolenda lingvaĵo]. Okcidentaj aliancanoj, kiuj en reago al la germana agreso proklamis al Germanio militon, ne kapablis pli signife helpi Pollandon kaj ili ne kapablis eĉ eluzi fakton, ke plimulto de germanaj taĉmentoj koncentriĝis en Pollando kaj sur polaj limoj.

La invado de Pollando estis la unua parto de la militaj agresoj kiun la Germanio de Hitler entreprenis. La pola armeo estis facile venkata, pro neeblo konfronti la superajn germanajn trupojn kiuj uzis la faman teknikon nomata Blitzkrieg ('Fulmomilito') kiu estis bazita sur rapida moviĝo de la blenditaj militiloj kaj la pleja fajrigado aplikita en mallonga tempo. Tamen, la falo de Pollando estis akcelita pro la posta invado de Sovetio la 17-an de septembro, kaj la foresto de la helpo de la polaj aliancitoj Britio kaj Francio.

La falo de Pollando signifis la abruptan falon de la vivnivelo de la polaj civitanoj, speciale de la judoj, estis mortigita ĉ. 20% de la pola loĝantaro ekzistanta antaŭ la periodo de la okupado.

Bataloj de la invado de Pollando[redakti | redakti fonton]

  • Batalo de Mlawaerania (1–2 de septembro). La pola armeo intencas prokrastigi la germanan avancon, per formado de defendan linion.
  • Preno de la Westerplatte (1–7 de septembro). La unua garnizono atakita de la germanoj rezistas 7 tagojn.
  • Batalo de Bzura (7–20 de septembro). Surpriza kontraŭatako de la pola armeo flanke de la trupoj de Pomorze kaj Poznan kiuj retroirigas la germanojn. La lerta moviĝo de la germanaj trupoj (18 divizioj) kaj la manko de provizoj malebligas al la poloj bonan profitadon de la kontraŭatako.
  • Sieĝo al Varsovio, 8-28 de septembro. Lasta defendado de la urbo antaŭ la ribeliĝo de Varsovio.
  • Batalo de Tomaszów Lubelski (18-an de septembro). Batalo de tankoj polaj kaj germanaj.
  • Unua Batalo de Varsovio (9–24 de septembro). Unua intenco de la prenado de Varsovio, malakceptata.
  • Dua Batalo de Varsovio (25–28 de septembro). Aerotera bombardado al Varsovio. La urbo kapitulacas pro manko de provizoj.
  • Batalo de Modlin (25–29 de septembro). La malvenko de Varsovio igas neeltenebla la okupadon.
  • Batalo de Kock (2–6 de oktobro). Lasta batalo de la milito. La Generalo Franciszek Kleeberg rearigas la lastajn polajn diviziojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]