Mazurek Dąbrowskiego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mazurek Dąbrowskiego
Mazurko de Dąbrowski
“Mazurek Dąbrowskiego”
nacia himno
lando Flago-de-Pollando.svg Pollando
kantoteksto Józef Wybicki, 1797
muziko nesciata
ekde 1926
muzika ekzemplo
"Mazurek Dąbrowskiego"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg

Mazurek Dąbrowskiego estas la ŝtata himno de Pollando (ekde 1927).

La teksto estis verkita de Józef Wybicki [JUzef viBICki] en 1797 en itala urbeto Reggio Emilia, sub la titolo Kanto de la polaj legioj en Italio. Ekde 1798 la kanto estis bone konata en ĉiuj partoj de dispartigita Pollando. Ĝi estis kantata dum Novembra Ribelo (1830), Januara Ribelo (1863), de elmigrintaj poloj en la 19-a jarcento, dum la Revolucio de 1905 kaj ambaŭ mondmilitoj. La teksto estis tradukita al 17 lingvoj. Dum la Printempo de Popoloj ĝi estis bone konata i. a. en Vieno, Berlino kaj Prago. Post malsukceso de la Novembra Ribelo Richard Wagner komponis uverturon Polonia, en kiu uzis melodion de Mazurek Dąbrowskiego. La uverturo estis ofte ludata dum la Dua Mondmilito, kiam germanoj malpermesis uzadon de la pola himno.

Mazurek Dąbrowskiego estis prototipo de la Tutslava Himno kaj poste - de la ŝtata himno de Jugoslavio. La teksto de pola himno influis la ukrainan himnon "Ŝĉe ne vmerla Ukraina" ("ankoraŭ ne mortis Ukrainio").

La komponisto de melodio estas nekonata. La unua verso "Jeszcze Polska nie zginęła" ([jeŝĉe Polska nje zgineŭa], ankoraŭ Pollando ne pereis) estas iam erare pensita la nacia moto de Pollando. La verso foje estas citata en la originala formo "Jeszcze Polska nie umarła" (ankoraŭ Pollando ne mortis).

Ekde la 26-a de februaro 1927 la kanto estas oficiala ŝtata himno de Pollando.

Nuna teksto[redakti | redakti fonton]

originala[redakti | redakti fonton]

1. Jeszcze Polska nie zginęła
Kiedy my żyjemy.
Co nam obca przemoc wzięła,
Szablą odbierzemy.

Rekantaĵo:
Marsz, marsz Dąbrowski,
Z ziemi włoskiej do Polski
Za twoim przewodem
Złączym się z narodem.

2. Przejdziem Wisłę, przejdziem Wartę,
Będziem Polakami.
Dał nam przykład Bonaparte,
Jak zwyciężać mamy.

(rekantaĵo)

3. Jak Czarniecki do Poznania
Po szwedzkim zaborze,
Dla ojczyzny ratowania
Wrócim się przez morze.

(rekantaĵo)

4. Już tam ojciec do swej Basi
Mówi zapłakany –
Słuchaj jeno, pono nasi
Biją w tarabany.

(rekantaĵo)

laŭvorta traduko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ Pollando ne pereis
dum kiam ni vivas.
Kion de ni fremda forto prenis,
tion ni per sabro rericevos.

Rekantaĵo:
Marŝu, marŝu Dąbrowski,
de la itala tero al Pollando!
Sub via gvido
ni unuiĝos kun la nacio.

Ni transiros Vistulon, ni transiros Varton,
ni estos poloj,
Donis al ni ekzemplon Bonaparto
kiel ni devas venki.

(rekantaĵo)

Kiel Czarniecki al Poznano
post la sveda konkero
por savo de la patrujo
ni revenos trans maron.

(rekantaĵo)

Jam tie patro al sia Banjo
parolas plore:
"Aŭskultu, jen la niaj
batas tamburegojn."

(rekantaĵo)

poezia traduko[redakti | redakti fonton]

La Polujo ne pereis
Dum ni vive spiros,
Kion fremda forto prenis
Ni per fort’ akiros.

Rekantaĵo:
Marŝu, marŝ’, Dąbrowski
El itala lando;
Al Patruj’ nin gvidos
Via Ĉefkomando.

Iros ni trans Vistul’, Varto,
Estos pollandanoj;
Kiel venki, Bonaparto
Montris al kompanoj.

(rekantaĵo)

Kiel ĉef’ Czarniecki granda
Kontraŭ la svedaro,
Tiel ni por savo landa
Ĵetos nin trans maro.

(rekantaĵo)

Patro al filino sia
Ĝoj-plorante diras:
„Aŭdu, bravularo nia
Kun tambur’ marŝ-iras”.

(rekantaĵo)

Signifo kaj analizo de la himno[redakti | redakti fonton]

Jan Henryk Dąbrowski gvidanta polajn legiojn en Italio

La unua strofo mencias la lastan dispartigon de Pollando. Post malvenko de insurekcio de Kościuszko en 1795 teritorio de la Respubliko estis tute dispartigita inter Rusion, Prusion kaj Aŭstrion. La strofo esprimas do patriotismon kaj kredon regajni sendependecon.

Post la 3-a dispartigo tre multaj polaj soldatoj elmigris al Francio kaj Italio. En januaro 1797 generalo Jan Henryk Dąbrowski surbaze de kontrakto kun Transpadana Respubliko kaj interkonsentinte kun francoj, kreis Polajn Legiojn. En la himna rekantaĵo, kreita en julio 1797, la aŭtoro kaj kunkreinto de la legioj esprimis esperon reveni al Pollando sub komando de generalo Dąbrowski.

La espero de legianoj reveni al la patrujo estis tamen ligita kun bataloj gvidataj de Napoleono Bonaparto kiu tiam ekvenkadis en norda Italio kaj kelkajn jarojn poste ekregis Francion.

La dua strofo (originale la tria) esprimas certecon, ke la soldatoj subtenataj de Bonaparto, irante de okcidento trans Varton kaj de sudo trans Vistulon, povus rekrei sendependan Pollandon.

La tria strofo (originale la dua) mencias Stefan Czarniecki - polan militestron dum tiel nomata Sveda diluvo dum la 17-a jarcento.

La kvara strofo (originale la kvina) diras pri poloj kiuj restas en la patrujo kaj aŭskultas sonon de tamburegoj, kiuj anoncas proksimiĝon de polaj trupoj.

Entute la himno de Pollando mencias tre gravajn eventojn el la historio de pola armeo kaj gravajn militestrojn, kiuj laŭespere devis gvidi la soldatojn al la patrujo kaj helpi regajnon de sendependeco.


Mankantaj strofoj[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa versio de pola himno mankas du strofoj, kiuj estis en la originala teksto de Wybicki (laŭvice ili estis la kvara kaj la sesa strofoj):

Originala teksto
Niemiec, Moskal nie osiędzie,
gdy jąwszy pałasza,
hasłem wszystkich zgoda będzie
i ojczyzna nasza.

Na to wszystkich jedne głosy:
"Dosyć tej niewoli
mamy Racławickie Kosy,
Kościuszkę, Bóg pozwoli."

Laŭvorta traduko
Germano, Moskvano ne restos
se oni prenos sabron;
post ĉies voko aperos konkordo
kaj nia estos la patrujo.

Tiucele ĉiu diras unuanime:
"For al ĉi-mallibereco,
ni havas falĉilojn el Racławice
kaj Kościuszkon; Dio permesos."

Laŭ la kvara (originale) strofo la aŭtoro konsilas, ke la ĉefa kondiĉo defendi sin kontraŭ du plej gravaj okupantoj - Prusio (Germano) kaj Rusio (Moskvano) - estos tutnacia konkordo.

Laŭ la sesa (originale) strofo Józef Wybicki mencias Tadeusz Kościuszko venkintan dum la batalo de Racławice dum la insurekcio en 1794. Li ankaŭ diras pri Dia Providenco.

Leĝa regulo pri la himno[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝan uzadon de la himno de Pola Respubliko regulas Leĝo pri blazono, koloroj, himno de Pola Respubliko kaj ŝtataj sigeloj de la 31-a de januaro 1980. Ĝi diras, ke Mazurek Dąbrowskiego estas apud Blanka Aglo kaj blanka-ruĝa flago unu el la simboloj de la respubliko. Ĉiuj ŝtataj instancoj, organizoj kaj civitanoj de Pollando havas rajton kaj devon respekti kaj estimi la simbolojn. La himnon oni ludas precipe dum ŝtataj festoj kaj jubileoj. Dum publika prezento de la himno oni devas stari montrante sian estimon, viroj-nemilitistoj demetas ĉapojn kaj soldatoj kun ĉapoj, kiuj ne staras en organizita grupo, salutas per mano. Oni mallevas armeajn standardojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]