Dispartigoj de Pollando
El Vikipedio
Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj
La dispartigoj de Pollando (pole: Rozbiory Polski, litove: Abiejų Tautų Respublikos padalinimai, belaruse: Падзелы Рэчы Паспалітай) estis periodo en historio de Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. La dispartigoj finis la Polan-Litovan Union. Tri dispartigoj okazis:
- la 5-an de aŭgusto 1772 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
- la 23-an de januaro 1793 (Rusio kaj Prusio)
- la 24-an de oktobro 1795 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
[redakti] Interesaĵo
Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de Respubliko de Ambaŭ Nacioj.