Nacia himno de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tautiška giesmė
Nacieca himno
“Tautiška giesmė”
nacia himno
lando Flago-de-Litovio.svg Litovio
kantoteksto Vincas Kudirka, 1898
muziko Vincas Kudirka, 1898
ekde 1919
muzika ekzemplo
"Tautiška giesmė"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg

"Tautiška giesmė" ("nacieca himno") estas la nacia himno de Litovio, en la litova lingvo ankaŭ konata sub la nomo de la tri komencaj vortoj "Lietuva, Tėvyne mūsų" (Litovio, patrujo nia) kaj kiel "Lietuvos himnas" (himno de Litovio). La melodion kaj tekston verkis Vincas Kudirka dum la jaro 1898, kiam Litovio ankoraŭ estis okupita fare de la Rusia Imperio. La kvindek-vorta poemo - laŭ stilo patosa - estis la esenco de la koncepto de Kudirka pri la ŝtato Litovio, la litova popolo kaj sia pasinteco. Mallonge post lia morto dum 1899, la himno estis unuafoje publike prezentita por litovoj vivantaj en Rusio.

La unua publika surscenigo en Litovio okazis en la tradicia litova ĉefurbo Vilno dum 1905, kaj ĝi iĝis oficiala nacia himno de dum 1919, jaron post kiam Litovio deklaris sian resendependiĝon dum 1918. Ankaŭ post kiam Litovio estis invadita kaj okupita fare de la ruĝa armeo de Sovetunio dum junio 1940, la himno komence restis. Nur dum 1950 la komunisma gvidantaro de la sovetunie instalita Litova Soveta Socialista Respubliko anstataŭigis la nacian himnon per propra komunisma himno. Ties teksto, verkita dum 1950 kaj modifita post la morto de Josif Stalin, temis pri la kunlaboro de ĉiuj popoloj de Sovetunio kaj kiel la komunismo "lumigos la mondon".

"Tautiška giesmė" estis reoficialigita kiel la nacia himno dum 1992, kiam nova konstitucio ekvalidis post la ŝtata resendependiĝo. La statuso de la kanto "Tautiška giesmė" kiel ŝtata himno estis solidigita dum 1999 pere de nacia leĝo.

Kreiĝo[redakti | redakti fonton]

portreto de Vincas Kudirka sur monbileto de 500 litovaj lidoj eldonata dum 2000

Kiam la poemo Lietuva, Tėvyne mūsų verkiĝis, Litovio estis sub la kontrolo de la Rusia Imperio. Vincas Kudirka, medicina studento en la universitato de Varsovio, skribis kiel kolumnisto por la litova gazeto Varpas ("sonorilo"). En liaj artikoloj, Kudirka kuraĝigis la litovojn fieri pri sia kultura heredaĵo, diskutis la problemojn la Rusia Imperia regado kaŭzis por la litova enloĝantaro, kaj kontraŭagis la provojn kulture rusigi la socion. Dum sia ĵurnalista laboro, li notis siajn pensojn kio estas Litovio kaj kio ĝi estu, kaj la rezulto estis la kvindek-vorta poemo Lietuva, Tėvynė mūsų (Litovio, patrujo nia).[1]

La konstruaĵo kie la nacia parlamento Seimas kunvenis dum 1905. Nun tie troviĝas la Nacia Filharmonia Societo de Litovio.

La poemo priskribis la heroan pasinton de Litovio kaj alvokis la civitanojn zorgi pri la lando, zorgi pri la homaro kaj vivi en honoro. Li ankaŭ instigis la landon iĝi fonto de lumiĝo kaj virto. Ĉar la teksto ne havis melodion, li sidiĝis kaj komponis akompanan muzikon ĵus antaŭ sia morto je tuberkulozo. Kaj la melodio kaj la teksto estis publikigitaj en la gazeto Varbas dum septembro 1898. Kiam li mortis dum 1899, en lian tomboŝtonon oni enĉizis la duan strofon de la himno (kvankam la imperiaj aŭtoritatoj poste detruigis la tomboŝtonon).[2]

Mallonge post la morto de Vincas Kudirka, la unua publika prezento de la poemo okazis dum koncerto en Sankt-Peterburgo, Rusio, dum 1899. La koncerto estis direktita fare de Česlovas Sasnauskas kaj estis vizivita ĉefe de litovoj tiuepoke multnombre loĝantaj en la imperia ĉefurbo. Ene de Litovio, la himno unue sursceniĝis dum la kunveno de la nacia parlamento Seimas la 3-an de decembro 1905.

Teksto[redakti | redakti fonton]

litove

Lietuva, Tėvyne mūsų,
Tu didvyrių žeme,
Iš praeities Tavo sūnūs
Te stiprybę semia.

Tegul Tavo vaikai eina
Vien takais dorybės,
Tegul dirba Tavo naudai
Ir žmonių gėrybei.

Tegul saulė Lietuvoj
Tamsumas prašalina,
Ir šviesa, ir tiesa
Mūs žingsnius telydi.

Tegul meilė Lietuvos
Dega mūsų širdyse,
Vardan tos Lietuvos
Vienybė težydi!

Esperanta traduko

Litovio, patrujo nia,
vi tero de herooj,
el la pasinto viaj filoj
de vi forton prenu.

Ke viaj infanoj iru
nur sur padoj virtaj,
Ke ili laboru je via prospero,
kaj je la bono homara.

Ke la suno Litovie
flankenŝovu la malhelon,
kaj lumo, kaj vero,
al ni gvidu la paŝojn.

Ke la amo por Litovio
ardu en niaj koroj,
Ke en la nomo de ĉi lando
unueco floru.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. poemoj de Vincas Kudirka
  2. biografio de Vincas Kudirka de La litova Vorto - publikigo 1970-1978 kial parto de la "Enciklopedio Litova"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]