Auferstanden aus Ruinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Auferstanden aus Ruinen
Leviĝinta el ruinoj
“Auferstanden aus Ruinen”
nacia himno
lando Flago-de-GDR.svg GDR
kantoteksto Johannes R. Becher, 1949
muziko Hanns Eisler, 1949
ekde 1949
ĝis 1990
v  d  r
Information icon.svg
Auferstanden aus Ruinen

Leviĝinta el ruinoj (germanlingve Auferstanden aus Ruinen) estis la ŝtata himno de Germana Demokratia Respubliko (GDR). La muzikon por ĝi komponis Hanns Eisler, la tekston verkis Johannes Becher, kiu poste iĝis ministro pri edukado en GDR. Post la germana reunuiĝo la malnova himno, la kanto de l’ germanoj, kiu jam antaŭe iĝis la himno de la Federacia Respubliko Germanujo, estis uzata en la tuta Germanujo. Interese estas, ke ĉiu el ambaŭ tekstoj konvenas al la muziko de la alia.

Teksto[redakti | redakti fonton]

La teksto de la himno estis verŝajne verkita oktobre de 1949, de Johannes R. Becher. Fojfoje oni supozas, ke li uzis kelkajn antaŭe verkitajn poezaĵojn el sia Moskva ekzilo skribante la tekston, sed pri tiu supozo oni povas nek trovi pruvojn en la memuaroj, nek en la eldiroj de Becher.

La celo de Becher estis krei popolkantan “pacohimnon” (germane “Friedenshymne”), kiu

Citaĵo
« [estu] solene kaj etose kantata de ĉiuj eroj de nia popolo […] [kaj kiu] ankaŭ alparolu la germanajn homojn, kiuj vivas en la okcidento. »
— Johannes R. Becher

Pro tio, li estis kontraŭ proponoj kaj kritiko diranta, ke la himno ne estus sufiĉe batalema.[1]

Origina (germana) teksto[redakti | redakti fonton]

1.

Auferstanden aus Ruinen und der Zukunft zugewandt,
laßt uns Dir zum Guten dienen, Deutschland, einig Vaterland.
Alte Not gilt es zu zwingen, und wir zwingen sie vereint,
denn es muß uns doch gelingen, daß die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.


2.

Glück und Friede sei beschieden Deutschland, unserm Vaterland.
Alle Welt sehnt sich nach Frieden, reicht den Völkern eure Hand.
Wenn wir brüderlich uns einen, schlagen wir des Volkes Feind.
Laßt das Licht des Friedens scheinen, daß nie eine Mutter mehr
ihren Sohn beweint, ihren Sohn beweint.


3.

Laßt uns pflügen, laßt uns bauen, lernt und schafft wie nie zuvor,
und der eignen Kraft vertrauend steigt ein frei Geschlecht empor.
Deutsche Jugend, bestes Streben unsres Volks in dir vereint,
wirst du Deutschlands neues Leben. Und die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Unua strofo de T. Pusch, 1982, dua kaj tria strofoj de D. Ĝamadio.[2]

1.

Leviĝintaj el ruinoj, la estonton antaŭ ni,
servu ni al via bono, Germanio ho patri’.
La mizeron ni forigu, kaj komune agu ni–
devos ebli, ke la suno, brilos bele super ni,
super Germani’, super Germani’.


2.

Feliĉec’, eterna paco por la hejm’, por nia ŝtat’.
Pro milit’ estiĝis laco; ĉiu iĝu nia frat’!
Kuniĝantojn benas forto, kaj en agoj kaj en vort’.
Paca estu nia sorto, ĉar ne plendu la patrin’
pri la filomort’, pri la filomort’.


3.

Ni nun plugu, laborante kreos, lernos ĉion ni.
Kaj je nia fort’ fidante kreskos nova Germani’.
Junularo, strebo granda kuŝas de l’ popol’ en vi.
Via celo brilas franda, kaj la suno super ni,
super Germani’, super Germani’.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amos, p. 31 sekv., 84 sekv.
  2. Himno de Germana Demokratia Respubliko, vizitita la 13-an de Julio 2012. D. Ĝamadio.