Himno de Andaluzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himno de Andalucía
Himno de Andaluzio
“Himno de Andalucía”
nacia himno
lando Andaluzio,  Hispanio
kantoteksto Blas Infante, 1918
muziko Blas Infante, José del Castillo Díaz 1936
ekde Asamblea de Ronda 1918, Juntas Liberalistas de Andalucía 1933, Aŭtonomaj Regularoj 1981-1982, 2007
vdr

La himno de Andaluzio ("Himno de Andalucía") estis verkita de Blas Infante, kiu adaptis tradician kanzonon 'Santo Dios', kantita de kamparanoj dum rikolto.

Komponisto José del Castillo Díaz adaptis kaj harmoniigis la melodion. Li estis direktoro de la Urbodoma Muzikbando de Sevilo, kaj prezentis la himnon en Alameda de Hércules de Sevilo, la 10-an de julio 1936.

Laŭ aŭtonoma konstitucio de Andaluzio ("Estatuto de Autonomía para Andalucía") de 2007, la himno de Andaluzio estas tiu, kiu aprobis en 1933 la Andaluziaj Liberistaj Kunsidoj (Juntas Liberalistas de Andalucía).

Esperanto-version de la himno aprobis Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, laŭ traduko redaktita de Ricardo Albert Reyna.

Himno de Andalucía, partitura pdf
Alklaku por aŭskulti vocan version de la himno
Alklaku por aŭskulti instrumentan version de la himno

Himno de Andaluzio tradukita en esperanton[redakti | redakti fonton]

La standardo blanka kaj verda

venas re post militjarcentoj

por diradi pacon, esperon

sub la sun’ de nia tero.

Andaluzoj, ekstariĝu

teron kaj liberon petu ja

estu per Andaluzi’ liberaj

Hispana land’ kaj la Homar’.

Ni andaluzoj volas

esti re kio ni estis

homoj lumaj kiuj al homoj

homajn animojn oferis.

Andaluzoj, ekstariĝu

teron kaj liberon petu ja

estu per Andaluzi’ liberaj

Hispana land’ kaj la Homar’.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]