Blas Infante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Azuleĥa bildo de Blas Infante, en la avenuo Blas Infante de Jerez.
Skulptaĵo de Blas Infante, Arundo, Hispanio

Blas Infante Pérez de Vargas (naskita en Casares, Malago la 5-an de julio 1885 mortinta en Sevilo la 11-an de aŭgusto 1936) estis hispana politikisto, verkisto kaj muzikologo, konsiderata kiel fondinto de la andaluza patrujo. Por Andaluzio li mem realigis la naciajn simbolojn: flago, blazono, himno de Andaluzio.

Lia etnisma idealo estis federisme orientita kaj kuplita al strebo de sociaj kaj ekonomiaj reformoj, sub la influo de georgismo.

Sub lia inspiro la Asembleo de Arundo, 1918, aprobis ĉarton bazitan sur la aŭtonomisma Federa Konstitucio de Antequera, 1883. Dum la Dua Hispana Respubliko la andaluzismon reprezentis Junta Liberalista, federisma partio de li gvidata.

Blas Infante estis mortigita de la frankistoj komence de la civila milito, kiam la kontraŭrespublika armeo eniris Sevilon, ĉar danĝera aŭtonomisto kaj speco de liberpensa socialisto.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • 1915 El ideal andaluz
  • 1920 Motamid, ultimo rey de Sevilla
  • 1921 Cuentos de animales
  • 1921 La dictadura pedagógica

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]