Uverturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Uverturo (de la franca vorto «ouverture», „malfermo“) laŭ PIV estas "komponaĵo, ludata antaŭ [fakte pli precize komence de] opero, oratorio aŭ simila muzika verko". Per la termino karakteriziĝas la sekvaj specoj de muzikaĵoj:

  • La malferma parto de suito, la tiel nomata "franca uverturo" kun sia tipa triparta formo:
  • gravece malrapida komenca parto kun akcentitaj ritmoj,
  • rapida meza parto simila al fugo,
  • fina parto simila al la unua.
Johann Sebastian Bach nomis kvas el la suitoj komponitaj de li simple per la titolo de la unua parto, "uverturo", sen titolo por la tuta komponaĵo. Tial liaj orkestraj suitoj (kaj aliaj suitoj de la epoko de malfrua baroko) hodiaŭ plunomiĝas "overturoj".
  • La itala uverturo kun same triparta formo:
  • rapida, ofte koncerteca komenca parto
  • malrapida meza parto simila al ario,
  • danco, kiu laŭ stilo ofte similas al la unua partio.
El la "itala uverturo" evoluis la muzikaj genroj granda konĉerto kaj simfonio. La unua verko de Johann Sebastian Bach el tiu genro estas la unua "Brandenburgia Koncerto" en sia origina formo, do sen la poste aldonita tria parto.
  • La opera uverturo, instrumenta komenca muzikaĵo de opero, kiu kutime ludiĝas, kiam la sceneja kurteno ankoraŭ estas fermita kaj kiu jam resume prezentas iujn el la plej gravaj melodioj kaj muzikaj karakterizaĵoj de la verko. Pluraj komponistoj de klasika muziko (ekzemple Jean-Philippe RameauChristoph Willibald von Gluck) aparte atentis muzike prepari la vojon al la unua opera sceno kaj komponi kvazaŭ iom-post-ioman transiron de la komenca parto en tiun unuan scenon.
    Speciala formo estas la "melodiomiksa uverturo", kiu aparte oftas en operetoj kaj tutklare prezentas ĉiujn gravajn melodiojn de la posta verko. Tipa ekzemplo estas la uverturo por la opereto "La Vesperto" (germane "Die Fledermaus") de Johann Strauß (filo).
  • La koncerta uverturo, orkestra muzikaĵo relative mallonga, komponita speciale por la malfermo de orkestraj koncertoj (sen rilato al opero). Tiaj uverturoj ofte havas la formon de rapida parto de sonato kun komenca malrapida enkonduko. Ofte tiaj uverturoj ankaŭ havas teman fonon (ekzemple Mendelssohn: "La Hebridoj", aŭ Beethoven: "La kreaĵoj de Prometeo") respektive komponiĝis okaze de festo (Beethoven: "Okaze de solena inaŭguro de la domo", Brahms: „Akademia festa uverturo“).
  • Ofte por teatraĵoj komponiĝis muziko kaj ankaŭ tiam ekzistis uverturoj malfermantaj la prezenton. Aparte konataj estas la uverturoj de Ludwig van Beethoven por la teatraj vertoj „Egmont“ kaj „Coriolan" aŭ la uverturo de Franz Schubert "la sorĉa harfo" (germane „Die Zauberharfe“) por la teatraĵo „Rosamunde“.