Infanterio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 25 Jul. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Infanterio (ankaŭ nomata piedsoldataro) estas parto de la militistaro, kiu batalas kaj ordinare translokiĝas piede. Oni nomas la infanterianojn ankaŭ piedsoldatoj.
La infanterianoj batalas ankaŭ tiam piede, kiam oni liveras ilin per ĉevalo, ŝipo, aviadilo, kirasaŭto aŭ per aliaj veturiloj al la batalkampo.
Ĝi estis komence ekipita per lancoj, glavoj, en la modernaj tempoj per aŭtomataj pafiloj, kaj grenadoj ks. La tasko de la piedsoldatoj estas akiro, okupo de malamika teritorio, kaj ties defendo.
La infanterio iom malgraviĝis dum la mezepoko pro graveco de la kavalerio.

