Falkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) ĉe sia falko por falkado el la libro De arte venandi cum avibus (Pri ĉasarto per birdoj). Fino de 13a jarcento.

Falkado estas la arto ĉasi per rabobirdo, ĉefe per falkoj, akcipitroj kaj aliaj rabobirdoj por kapti speciojn ĉu flugantajn ĉu el surgrunde. Ĝi biologie klopodas simbiozon (inter viro kaj besto) kiun ambaŭ specioj profitas.

Unu el ties plej grandaj spertuloj mondaj, Félix Rodríguez de la Fuente, difinis ĝin kiel "la unua fojo kiam la viro ne submetis la beston per jugo kaj vipo". La homo kaptas, ligas la birdon al la propra viro per kondiĉitaj faroj, kaj trejnas la birdon al ĉaso kaj al fideleco. Lia birdo kaptas birdojn kaj kvarpiedulojn ĝenerale malgrandajn aŭ mezajn (kuniklojn, leporojn... ĝis lupojn agloj).

La falkado estis praktiko tre etenda en la mezepoko, ligita al la nobelaro kaj al la povuloj. Ĝi fine dekadencis pro la progreso de la pafarmiloj kaj la plej granda rimarkindeco kaj festeco de la granda ĉasado, speciale ĉe hundoĉaso.

La 16-a de novembro de 2010, la UNESKO ĝin deklaris Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro, El milenario arte de la cetrería, Patrimonio Inmaterial de la Humanidad, RTVE, 16-a de novembro de 2010, konsultita la 17a de septembro de 2010. En plurnacia kandidateco de Saŭd-Arabio, Belgio, Ĉeĥio, Sud-Koreio, Arabaj Unuigitaj Emirlandoj, Hispanio, Francio, Maroko, Mongolio, Kataro kaj Sirio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la falkado estas tre malnovaj. Eble ĝi malkovriĝis en Ĉinio, pro tio ke ekzistas multaj referencoj pri la praktiko de la falkado antaŭ kristepoko en diversaj tekstoj ĉinaj kaj japanaj.

La grekoromia mondo ne praktikis falkadon. Iuj de la reprezentoj kiuj foje estas miskomprenataj kiel falkado, temas nur pri kion la romanoj nomigis aucupio (kaptado de birdoj).

Ŝajne al okcidenta Eŭropo alvenis pere de la invadoj de gotoj. La unua grafika atesto, datiĝita en la 5a jarcento p.K., troviĝas en la mozaikoj de la Vilaĝo de la Falkisto en Argos (Grekio). Ĝi poste menciiĝos en la leĝoj de la ĝermanaj popoloj kiuj iom post iom estis trapasante la limojn de la Imperio de Romo kaj ili starigis sude de la riveroj Reno kaj Danubo. En la Iberia duoninsulo lokaliziĝis en la arkeologia kampo de Mértola (Portugalio) mozaiko, fragmenta, kiu nur povas interpretiĝi kiel sceno de falkado. La fakto ke tio malkovriĝis en malsupra tavolo de islama konstruo, estas klara indico ke falkado alvenis al la Iberia duoninsulo kun la ĝermanaj popoloj (tio estas antaŭ la alveno de islamanoj).[2] Aliflanke, la arabaj fontoj indikas ke kiam la unuaj islamaj invadintoj eniris en la duoninsulon malkovris kaj adoptis kategorion falkadan kiu povas esti priskribata kiel alta birdoĉasado.

En Eŭropo la ora epoko de ĉi tiu arto kaj ŝatokupo estis la mezepoko. Oni povas diri ke pli aŭ malpli ekde la 6a jarcento ĝis la 16a jarcento, en kiu oni praktikis la ĉason per falkoj kaj akcipitroj, ĝi ĝuis de lia plej granda apogeo kaj disvastigo. Ĉi tiu tekniko ĉasada perdis terenon fronte al la novaj pafarmiloj de fajro kaj, ankaŭ, pro ties peniga devo subteni bonan teamon de falkoj kaj falkistoj, ĉar falkado, ĝenerale, iĝis rezervita praktiko por reĝoj kaj grandaj senjoroj, kvankam ne estis neniu leĝo kiu malpermesus ĝin al la malsupraj tavoloj, sed por akiri manĝon estis metodoj pli efektivaj kaj certaj.

Hodiaŭ estas sporto kiu en la okcidenta mondo praktikiĝas per rabobirdoj bredataj kaptivece, kio ne endanĝerigas naturajn birdojn. Tamen estas ankoraŭ malproksimaj mondoregionoj, kie oni ankoraŭ kaptadas naturajn rabobirdojn por falkado.

En novembro de 2010 falkado estis deklarita Nemateria Heredaĵo de la Homaro, ĉar estas unu el la metodoj de tradiciaj ĉasoj pli malnovaj, selektaj ĉe la ĉaspredoj, ne poluaj kaj respektaj al la medio.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Specioj uzataj ĉe falkado estas jenaj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Un cetrero con su halcón cerca de Al-Ain (1965). Alirita 2013-07-07.
  2. LOPES, Virgílio - Mértola na Antiguidade Tardia: a topografia histórica da cidade e do seu território nos alvores do cristianismo. Mértola: Campo Arqueológico de Mértola, 2003. ISBN 972-9375-21-6.