Balkanfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Balkanfalko
Lanner Falcon 800.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. biarmicus
Falco biarmicus
Temminck, 1825
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Balkanfalko (Falco biarmicus[1]) estas granda birdospecio en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi vivas en sudorienta Eŭropo (de kio la komuna nomo), Kaŭkazo, en la Araba duoninsulo kaj en Afriko, sur dezertoj, malfermaj herbejoj, sed ne en arbaroj. Ĝenerale ili estas loĝantaj birdoj, sed kelkaj individuoj disiĝas pli ol kutime post la reprodukta sezono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu granda falko longas 43-50 cm, havas enverguron de 95-105 cm. Sur ĝia vangoparto troviĝas du liphar-similaj makuloj (mustaĉoj). Ĝia dorso estas bruna, la ventro estas hela kun brunetaj makuloj. Ĝia krursupro estas pluma, la vosto estas pinta kaj longa.

Flugante en Sudafriko

La Eŭropa balkanfalko (Falco biarmicus feldeggi, nomata ankaŭ Feldega balkanfalko) havas ardezgrizajn aŭ brungrizajn suprajn partojn; plej parto de afrika subspecio estas pli helblugriza supre. La brusto estas strieca ĉe nordaj birdoj, similaj al grizeca Tartarfalko, sed la Balkanfalko havas ruĝecan dorson al kapo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la pli brunaj junuloj similas al Tatarfalko eĉ plie. Tamen Balkanfalkoj havas pli helan kapopinton kaj malpli klarajn kapoflankajn bildojn. La alvoko de la Balkanfalko estas akra "vrej-ii".

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu fortika ĉasfalko loĝas en dezertoj kaj savanoj (tropikaj kaj subtropikaj herbejoj) kun rokoj sur kiuj ĝi ripozas kaj nestas en malferma arbaro. Tiu specio ĉasas malgrandajn birdojn dumfluge aŭ kaptas predojn surgrunde, post alproksimiĝo per rapida flugo malalte. La Balkanfalko estas birdo de malferma kamparo kaj savano. Ĝi kutime ĉasas per horizontala persekutado pli ol la ekfalo de la Migra falko el alto, kaj kaptas ĉefe birdopredojn dumfluge.

Ĝi estas kutime silentema, sed la reproduktantaj paroj elsendas altatonajn, estridajn kaj babilecajn alvokojn.

Predoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi predas en la aero birdojn (eĉ frankolinoj, numidoj kaj malgrandaj otidoj), vespertojn kaj flugantajn termitojn, sed kaze de malabundo de birdoj ĝi kaptas ankaŭ ratojn kaj lacertojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nestas en roka fendo de klifo[2] aŭ en forlasita nesto el bastonetoj en arbo. Ĝi kovas 3-4 ovojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas kvin subspeciojn de tiu palearkta kaj afrotropika birdo :[3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu estas supozeble la plej antikva vivanta specio de hierofalko. Tion konfirmas ĉefe biogeografio kongrua kun la konfuza modelo de DNA plie en tiu kazo ol ĉe aliaj. Tamen estas hibridiĝo inter Migra falko kaj Balkanfalko kaj nekompleta kunpraulo kiu konfuzigas la informon je amasa etendo; molekulaj studoj kun malgranda ekzemplokvanto povas simple ne havigi fidindajn konkludojn en la tuta grupo de hierofalkoj. Ĉiukaze la evolua radiado de la tuta vivanta diverseco de hierofalkoj ŝajne okazis en la Eemia interglacia epoko komence de la fina Pleistoceno, nur antaŭ 130,000-115,000 jaroj; la Balkanfalkoj tiele reprezentus la stirpon kiu iĝis izolata en subsahara Afriko iam jam dum la glaciepoko de Riss (antaŭ 200,000 al 130,000 jaroj).[4]

Balkanfalkoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas bredataj en kaptiveco por falkado; ofte oni vidas hibridojn kun la Migra nome angle "perilanner". Merret (1666) asertis, ke la "lanar" vivis en la Arbaro de Sherwood kaj en la Arbaro de Dean en Anglio; tiaj populacioj ŝajne devenus el fuĝintaj ĉasbirdoj de la nobelularo.

En naturo la Balkanfalko iome malpliiĝas en Eŭropo, kvankam la specio restas relative komuna en partoj de Afriko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Falco, latina por falko. biarmicus, latina por "duoble armiligita", alude al la aldonaj akraj pintoj (“dentoj”) malantaŭ la bekopinto. Tiuj estas tipaj de falkoj ĝenerale tamen, ne ekskluzivaj de tiu specio.
  2. Dorling Kindersley, 1998. Enciclopedia Anteojito de la naturaleza, 1ª edición. Producciones García Ferré, Chile, ISBN 987-9032-33-0
  3. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6a Eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  4. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Falco biarmicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Merret, Christopher (1666): Pinax rerum naturalium Britannicarum continens vegetabilia, animalia et fossilia, in hac insulā repperta inchoatus Pulleyn and F. & T. Warren, London.
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
  • Richard Bowdler Sharpe (1874): Catalogue of the birds in the British Museum 1. British Museum (Natural History), London.
  • Hugh Edwin Strickland (1855): Ornithological Synonyms. J. Van Voorst, London.
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Sauer-Gürth, Hedi; Ellis, David & Kenward, Robert (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499-504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto