Ĉasfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉasfalko
Falco rusticolus NAUMANN.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. rusticolus
Falco rusticolus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ĉasfalko (Falco rusticolus) estas granda falkoforma birdo kiu vivas en ĉiuj landoj ĉirkaŭantaj nordan poluson. La Ĉasfalko reproduktiĝas en marbordoj de Arkto kaj insuloj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas ĉefe specio de loĝantaj birdoj, sed kelkaj ĉasfalkoj disiĝas pli amplekse post la reprodukta sezono aŭ vintre.[nb 1] La Ĉasfalko estas disa tra multe de Norda Hemisfero, kun populacioj en Nordameriko, Gronlando kaj Norda Eŭropo. Ties plumaro varias laŭloke, ĉar estas birdoj el blankecaj al malhelbrunaj.

La komuna nomo de tiu holarkta birdo en multaj lingvoj, inter kiuj la francaj gerfaucongerfaut, la mezepoka latina gyrofalco, la hispana gerifalte, la bretona Gerfalc'hun, la germana Gerfalke ktp. ŝajne aludas en la unua vortoparto al vortoj por ĝiri reference al la kutimo ŝvebi. El tie eble venas la nuna germana vorto Geier por "vulturo"; ĉiukaze ŝajne la cirkla ŝvebado por serĉi predon distingas tiun falkon el aliaj falkoj de siaj teritorioj.[nb 2] La latina scienca nomo estas komponita de la latinaj terminoj por falko, Falco, kaj por kamparano, rusticolus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉasfalko

La Ĉasfalko estas la plej granda el ĉiuj falkoj, tiel granda kiel buteo. Ĝi estas averaĝe ĉirkaŭ 60 centimetrojn longa. La enverguro estas inter 127 kaj 137 centimetroj. La plumoj estas blankaj ĝis grizaj kun grizaj aŭ blankaj makuloj.

La Ĉasfalko estas tre granda falko, ĉirkaŭ samgranda kiel la plej granda buteo. Maskloj estas 48 al 61 cm longaj, pezas 805 al 1350 g kaj havas enverguron el 110 al 130 cm. Inoj estas pli fortikaj kaj pli grandaj, je 51 al 65 cm longaj, 124 al 160 cm de enverguro kaj 1180 al 2100 g pezaj. La Ĉasfalko estas pli granda ol la Migra falko kaj diferencas el la Komuna buteo laŭ ĝenerala strukturo, kaj estas nekonfuzebla falko de pintaj flugiloj pli larĝaj ol tiuj de la Migra kaj kun pli longa vosto ol tiu.

La Ĉasfalko estas tre multmorfa specio, kaj tiele ties plumaro ege varias. La arketipaj morfoj estas nomataj "blanka", "arĝenta", "bruna", kaj "nigra", kvankam ili povas esti de koloroj laŭ gamo kiu komencas el tutblanka kaj finas en tre malhela. La bruna formo de Ĉasfalko estas distingebla el la Migra pro la kremokolora strieco en la nuko kaj krono kaj pro foresto de tre markata vanga strio kaj krono. La nigra morfo havas siajn subajn partojn tre punktecaj je nigro, pli ol fajne strieca kiel ĉe la Migra falko. Blanka formo de Ĉasfalko estas nekonfuzebla, ĉar estas la ununuraj hegemonie blankaj falkoj. Arĝenta formo de Ĉasfalko similas al helgriza Balkanfalko pli granda. Ne estas diferenco en koloro inter maskloj kaj inoj; kaj junuloj estas pli malhelaj kaj pli brunaj ol la korespondaj plenkreskuloj.

La nigra koloro ŝajne estas rilata al sekso kaj oftas ĉefe ĉe inoj; ĝi konstatiĝas el malfacilo por bredistoj por havi masklojn pli malhelajn ol la malhela nuanco de ardezgriza. Kolorvarianto kiu oftas en kaptiva bredado estas "nigrido".[1]

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

hibrido de Blanka Ĉasfalko × Tartarfalko.

La Ĉasfalko estas specio kiu apartenas al tre fermita kompleksoj de falkoj konata kiel hierofalkoj. En tiu grupo estas ampleksa konstato de neregula hibridiĝo kaj nekompleta kunprauleco kio konfuzigas analizojn de DNA je amasa etendo; molekulaj studoj kun malgranda ekzemplokvanto povas simple ne havigi fidindajn konkludojn en la tuta grupo de hierofalkoj. La evolua radiado de la tuta vivanta diverseco de hierofalkoj ŝajne okazis en la Eemia interglacialo je la komenco de la fina Plejstoceno, antaŭ nur 130,000-115,000 jaroj; la Ĉasfalko reprezentas stirpon kiu etendiĝis en Holarkton kaj adaptiĝis al lokaj kondiĉoj; tio kontrastas kun malplej nordaj populacioj de nordorienta Afriko (kie la radiado probable originiĝis) kiuj evoluis al la Tartarfalko. Ĉasfalkoj hibridiĝas ne malofte kun Tartarfalkoj en Altajoj kaj tiu genfluo ŝajne estas origino de la Altaja falko.[2]

Estas ioma kunrilato inter loko kaj kolormorfo. La Ĉasfalkoj de Gronlando pli helaj, kun blanka plumaro makuleca je grizo en dorso kaj flugiloj estas la plej komunaj. Aliaj subpopulacioj havas variajn kvantojn de pli malhelaj morfoj: la islandaj birdoj tendencas esti palaj, dum la eŭraziaj populacioj estas konsiderinde pli malhelaj kaj tipe ne havas blankajn birdojn. Natura separo en regionaj subspecioj estas malhelpata de la kutimo de Ĉasfalkoj flugi longdistance dum ŝanĝas alelojn inter subpopulacioj; tiele la alela distribuado por la kolorpolimorfismo formas klinojn kaj ĉe pli malhelaj birdoj[nb 3] de nekonata origino, teorie ĉiu ajn alela kombino povus aperi. Ekzemple membro de paro de kaptivaj Ĉasfalkoj produktis ovaron de 4 idoj: unu blanka, unu arĝenta, unu bruna kaj unu nigra.

Plenkreska F. r. islandus ĉe Dimmuborgir ĉe Lago Myvatn (Islando)

Ĝenerale geografia variado sekvas la tendencon de la Regulo de Bergmann por grando kaj postulo de kripso por plumarkoloro. Kelkaj subspecioj ricevis nomojn laŭ ŝajnaj diferencoj inter populacioj[nb 4] sed neniu el tiuj estas sufiĉa kaj tiele neniu vivanta subspecio estas akceptita nune kiel tia. Eble la islanda populacio priskribita kiel Falco rusticolus islandus estas la plej distinga. La hegemonie blankaj arktaj formoj estas parapatriaj kaj ŝajne gradiĝas al subarktaj populacioj, dum la birdoj de Islando havas supozeble malpli genfluon kun iliaj najbaroj kaj ja montras malpli variadon en plumarkoloro kaj ofte aspektas tre similaj al granda, eluzita Migra falko (kvankam ties vesto estas diferenca). Kompletaj studoj pri filogeografio por certigi la precizan statuson de la islanda populacio estas ankoraŭ farotaj.[3]

Ĵusa molekula studo,[4] tamen, identigis la islandan populacion kiel genetike unika relative al aliaj studitaj populacioj kaj en orienta kaj en okcidenta Gronlando, Kanado, Alasko kaj Norvegio. Krome, ene de Gronlando, diferencaj niveloj de genfluo inter okcidentaj kaj orientaj studitaj lokoj estis identigitaj kun ŝajna nesimetria disigo en okcidenta Gronlando el nordo al sudo. Tiu disiĝa tendenco kongruas kun la distribuado de plumarkoloraj variantoj kun blankaj Ĉasfalkoj en multe pli alta proporcio en norda Gronlando.[4] Necesas plia verko por determini la ekologiajn faktorojn kontribuantajn al tiuj distribuoj relative al plumardiferencoj, kaj ĉu oni povas garantii renovigotajn subspeciajn nomigojn.

Ekzistis paleosubspecio nome Falco rusticolus swarthi dum fina Pleistoceno (antaŭ 125,000 al 13,000 jaroj). Fosilioj trovitaj en la Kavo Little Box Elder (Kantono Converse (Vajomingo)), en la Kavo Malhela Kanjono (Kantono Eddy (Nov-Meksiko)), kaj en McKittrick (Kalifornio) estis dekomence priskribitaj kiel Falco swarthi ("Swarta falko" aŭ pli ĝuste "Svarta Ĉasfalko") pro ties distinga grando. Ili montriĝis klare nesepareblaj el tiuj de vivantaj Ĉasfalkoj, escepte ke ili estas iome pli grandaj.[5]

La Svarta Ĉasfalko estis en la supra fino de la nuna grandogamo de Ĉasfalkoj kaj fortaj inoj eĉ surpasas ĝin (Miller 1935). Ŝajne estis iomaj adaptoj al moderklimataj duonaridaj klimatoj kiuj hegemoniis en ties teritorioj dum la lasta glaciepoko. Ekologie pli simila al la nunaj siberiaj populacioj (kiuj estas ĝenerale komponitaj de pli malgrandaj birdoj) aŭ al la Meksika falko, tiu populacio de moderklimataj stepoj devus esti predinta terbirdojn kaj mamulojn pli ol la akvo- kaj mar-birdojn kiuj formas multe de la dieto de la nunaj amerikaj Ĉasfalkoj.

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

Ĉasfalko

La Ĉasfalko estas birdo de tundro kaj montoj, kun klifoj aŭ kelkaj makuloj de arboj kaj ĉasas tiom flugante kiom embuskante. Kiam ĝi flugĉasas, ĝi tre rapide postkuras sian predon aŭ malrapide tertanĝas por surprizi ĝin. Kiel ĉe aliaj hierofalkoj, ĝi kutime ĉasas per horizontala persekutado, pli ol per la rapida ekfalo el alto fare de la Migra falko. Plej predo estas mortigata surgrunde, ĉu ili estis kaptita tie aŭ se la viktimo estis fluganta birdo perfortigita surgrunden.

Ĉasfalko atakas tiom terbestojn (mamulojn) kiaj lemojn (Lemmus lemmus) kiom birdojn kiaj lagopojn (Lagopus mutus). La dieto estas iome etenda oportunema, sed majoritato de reproduktantaj birdoj ĉefe dependas el lagopoj kaj el marbirdajn speciojn el marbordaj habitatoj. Birdopredoj povas gami laŭgrande el flamkardeloj al anseroj kaj povas inkludi mevojn, korvedojn, malgrandajn paserinojn, vadbirdojn kaj aliajn rabobirdojn (ĝis la grando de Buteo). Mamulaj predoj povas gami laŭgrande el sorikoj al marmotoj (foje trioble la pezo de la atakinta falko), kaj ofte inkludas lemojn, kampomusojn, grundosciurojn, kaj leporojn. Ĝi ankaŭ manĝas (pli rare) trovitajn kadavraĵojn, tiel ke ĝi povas resti eĉ dum vintro en tiuj neĝkovritaj landoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ĉasfalko ne konstruas sian propran neston kaj nestas ĉefe en klifoj sed ankaŭ en eksnesto de alia birdo, kiaj Reĝa aglo kaj Korako.

Falco rusticolus
Ido eloviĝinta kaptivece

La ino demetas 1 al 7 ovojn, sed kutime 2 al 4, fine de aprilo. La averaĝa grando de ovo estas de 58.46 x 45 mm; dum la averaĝa pezo estas de 62 g. La periodo de kovado averaĝas 35 tagojn, kaj la idoj eloviĝas kun ĉirkaŭ 52 g. La idoj estas ankoraŭ kovataj dum 10 al 15 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 7 al 8 semajnoj. Je 3 al 4 monatoj de aĝo, nematuruloj iĝas sendependaj el siaj gepatroj, Kvankam ili povas asocii kun siaj gefratoj dum la venonta vintro.

La unika natura predanto de la Ĉasfalko estas la Reĝa aglo kaj eĉ tiuj rare engaĝiĝas kontraŭ tiuj enormaj falkoj. Ĉasfalkoj estis konstatitaj kiel agreseme ĉikanas animalojn kiuj venas ĉe siajn nestojn, kvankam Korakoj estas la unikaj predantoj kiuj sukcese plukas ovojn kaj idojn de Ĉasfalkoj. Eĉ brunaj ursoj povas esti forpelitaj per falbombado. Homoj, ĉu akcidente (aŭtokolizioj aŭ venenado de kadavraĵo por mortigi mamulojn kadavromanĝantajn) aŭ intence (ĉasado), estas ĉefa kaŭzo de morto ĉe Ĉasfalkoj. Ĉasfalkoj kiuj survivas al plenkreskeco povas vivi ĝis 20 jaroj.

Ĉar F. rusticolus havas tian ampleksan teritorion, ĝi ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN. Ĝi ne multre suferas pro habitatodetruo, sed poluado, ekzemple pro pesticido, malpliigis ties nombrojn meze de la 20a jarcento, kaj ĝis 1994 ĝi estis konsiderata "Preskaŭ Minacata". Plibonigo de medioj en disvolvigitaj landoj permesis tiujn birdojn rekuperiĝi, kaj nune ili ne estas konsiderataj raraj aŭ endanĝeritaj.[6]

Interagado kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Ĉasfalkoj estis delonge asociaj kun homoj, kiuj uzis ilin ĉefe por ĉasado kaj por la arto de falkado. Ĝi estas nune la oficiala birdo de la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado. La blanka falko en la pinto de la blazono de Islando estas vario de Ĉasfalko.

Mezepoke la Ĉasfalkoj estis konsiderata reĝa birdo. Ĝi estis tre aprezataj tiom for kiom ĝis la kortego de la Sultano de Egiptio. La geografo kaj historiisto Ibn Said al-Maghribi (1286) priskribis iujn insulojn de norda Atlantiko okcidente de Irlando kie oni aĉetas tiujn falkojn, kaj kiel la egiptia sultano pagis 1,000 dinarojn por ĉiu Ĉasfalko (aŭ se ili alvenas mortintaj, 500 dinarojn).[7] Pro ties rareco kaj malfaciloj akiri ilin, ĉe eŭropa falkado la Ĉasfalkoj estis ĝenerale rezervitaj por reĝoj kaj nobeloj; tre rare oni vidis viron de malalta rango kun Ĉasfalko sur pugno.[8]

En la 12a jarcento la triboj de Jurĉenoj ribelis kontraŭ la ĉinia Dinastio Liao kiu estis regata de la Kitanoj. La ĉefa kaŭzo estis ke la nobeloj Kitanoj, inter kiuj cignoĉasado iĝis modega, minacis grandan imposton pro Ĉasfalkoj (海东青 hǎidōngqīng en ĉina). Ĉefe sub la lasta imperiestro Liao nome Tianzuo (耶律延禧), impostokolektistoj estis rajtigataj uzi perforton por ekhavi la postulitan kvanton de Ĉasfalkoj. La ribelo sukcesis kaj la Jurĉenoj sub sia estro Taizuo (完颜阿骨打) detruis la imperion de Liao en 1125, kaj setligis la Dinastion Jin anstataŭe.[9]

Ĉasfalkoj estas nune multekostaj, kaj tiele posedantoj kaj bredistoj povas teni ilin sekrete pro eviti ŝtelon. La birdoj povas kaj ofte flugas longdistance, kaj falkadistoj povs uzi radio-elsendilon por helpi rekuperon. Naturaj Ĉasfalkoj ne multe suferas malsanon, kaj kiel rezulto havas imunan sistemon kiu ne konas multajn patogenojn troviĝantajn ĉe homaj medioj. Kiel rezulto, multaj Ĉasfalkoj elprenitaj el naturo rapide mortas pro malsano. Kelkaj generacioj de kaptiva bredado el survivantoj kaŭzas selekton por pli forta imuna sistemo kaj tiele pli bona rezisto al malsano.[10]

Falkoj estas tre vundeblaj de la birda gripo. Tamen oni faris eksperimenton kun hibridoj de Ĉasfalkoj kaj Tartarfalko, kiu trovis ke 5 falkoj vakcinitaj per komerca gripovakcino H5N2 survivis infekton de tre patogena branĉo H5N1, dum 5 nevakcinataj falkoj mortis. Ĉar ambaŭ kaj naturaj kaj kaptivbredataj Ĉasfalkoj estas valoraj (por naturkonservado kaj falkado, respektive), tio signifas ke ili povas esti protektataj el birda gripo per vakcinado.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Individua vaganteco povas sendi birdojn longdistance. Estas historio en la Unauthorized Biography of the Spring and Autumn (Neaŭtoritata biografio de Printempo kaj Aŭtuno) pri hǎidōngqīng (海东青: Ĉasfalko) kiu falis vundita de sago en la ĝardeno de Ĉen Hui Gong. Konfuceo rekonis la sagon kiel unu de Suŝenoj, kies fajnaj ŝtonaj sagokapoj estis fama varo (RAM 2006). Kvankam la preciza hejmo de tiamaj Suŝenoj restas nekonata, ĝi estis en Manĉurio, ne malpli da ĉ. 600 kaj eble pli da 1000 km el la ĉefurbo de la subŝtato Lu nome Cjujfu.
  2. En Skandinavio la nomoj aludas al ties uzado en falkado, dum en nederlanda la nomo giervalk iom ambiguas: Gier signifas "vulturo", dum gieren aludas al la cirkloj en aero.
  3. La alela kombino produktanta la blankan morfon ŝajnas recesiva.
  4. Falco rusticolus candicans el norda Gronlando kaj apuda Nordameriko kiu estas ofte tre blanka; F. r. obsoletus el suda Gronlando al subarkta Nordameriko kiu estas multe pli malhela, ofte bruna aŭ nigra; kaj F. r. islandus (Islando), F. r. rusticolus (Skandinavio inklude la tipan specion, Svedio), same kiel F. r. intermedius kaj F. r. grebnitzkii (Siberio), el kiuj ĉiuj tendancas el pli malpli malhela "arĝenta" koloro (Snow et al. 1998, Johnson et al. 2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.falconscanada.com/site/Black_Gyrs.html
  2. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
  3. White (1994), Snow et al. (1998)
  4. 4,0 4,1 Johnson et al. (2007)
  5. Miller (1927, 1935), Howard (1971), Emslie (1985)
  6. BLI (2008)
  7. Ibn Said al-Maghribi: Geographia (Araba)
  8. Berners (1486)
  9. BMACH (2006)
  10. http://www.falconscanada.com/site/Gyr_Genetics.html
  11. Lierz, Michael; Hafez M. Hafez, Robert Klopfleisch, Dörte Lüschow, Christine Prusas, Jens P. Teifke, Miriam Rudolf, Christian Grund, Donata Kalthoff, Thomas Mettenleiter, Martin Beer, and Timm Harder (November 2007). "Protection and Virus Shedding of Falcons Vaccinated against Highly Pathogenic Avian Influenza A Virus (H5N1)", gazeto : Emerging Infectious Diseases, volumo : 13, numero : 11, paĝoj : 1667. Alirita 12a de Junio 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beijing Municipal Administration of Cultural Heritage (BMACH) (2006): Contest for the Southern Capital between the Liao, Song and Jin Dynasties. Versio de 2006-JUL-19. Konsultita la 2007-AŬG-13.
  • Juliana Berners (1486): Book of St. Albans. St. Albans Press, London.
  • BirdLife International (BLI) (2008). Falco rusticolus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Majo 2009.
  • Emslie, Steven D. (1985): The late Pleistocene (Rancholabrean) avifauna of Little Box Elder Cave, Wyoming. Rocky Mountain Geology 23(2): 63-82. HTML resumo
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Howard, Hildegarde (1971): Quaternary Avian Remains from Dark Canyon Cave, New Mexico. Condor 73(2): 237-240. COI:10.2307/1365844 PDF plena teksto
  • Johnson, Jeff A.; Burnham, Kurt K.; Burnham, William A.; Mindell, David P. (2007): Genetic structure among continental and island populations of Gyrfalcons. Molecular Ecology 16: 3145-3160. COI:10.1111/j.1365-294X.2007.03373.xPDF plena teksto
  • Miller, Loye H. (1927): The Falcons of the McKittrick Pleistocene. Condor 29(3): 150-152. COI:10.2307/1363081 PDF plena teksto
  • Miller, Loye H. (1935): A Second Avifauna from the McKittrick Pleistocene. Condor 37(2): 72-79. COI:10.2307/1363879 PDF plena teksto
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
  • Royal Alberta Museum (RAM) (2006): Dragon Bytes: Did you know about time's arrows?. Versio de la 12a de oktobro, 2006. Konsultita la 2007-AŬG-13.+
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0192685791
  • White, Clayton M. (1994): 58. Gyrfalcon. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 274, plate 28. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Sauer-Gürth, Hedi; Ellis, David & Kenward, Robert (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499-504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj