Migra falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Migra falko
Peregrine Falcon 12.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Falco peregrinus
Tunstall, 1771
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
PeregrineRangeMap.png
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Migra, pilgrimavaga falko (Falco peregrinus) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de falkedoj kiu estas fame konata kiel la plej rapide fluganta birdo.[1][2]

Ĝi estas korvogranda falko, kun blugriza dorso, striecaj blankaj subaj partoj, kaj nigraj kapo kaj "mustaĉo". Fakuloj agnoskas 17 al 19 subspecioj kiuj varias laŭ aspekto kaj teritorio; estas malinterkonsento pri ĉu la distinga Nordafrika falko estas subspecio aŭ distinga specio. Tipe ĉe birdomanĝantaj rabobirdoj, ĉiuj subspecioj de F. peregrinus, inklude la nomigan, estas sekse duformaj, ĉar inoj estas konsiderinde pli grandaj ol maskloj.[3][4]

Ĝi vivas sur ĉiu kontinento - krom Antarkto -, tio estas el arkta tundro al Tropikoj, sed la nombro de la birdoj estas tre malgranda. Ili ne vivas en dezertoj, nek en plej polusaj areoj, nek en montaraj lokoj super 2000 m, nek en plej tropikaj pluvarbaroj; la ununura granda neglacia teramaso el kiu ĝi tute forestas estas Novzelando. Pro tio ĝi estas la plej disvastigata rabobirdo.[5] Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de tiu specio signifas "vagada falko", alude al la migrantaj kutimoj de multaj nordaj populacioj.

La vagaj falkoj plejparte vivas sur larĝaj kampoj kaj herbejoj en rivervaloj kaj montoregionoj, sed ne vizitas grandan densan arbaron. Ili flugas rapide kaj rektalinie kaj intertempe faras mallong-distancan glisadon. Flugante ili eligas intermitajn kaj akrajn kriojn.

Dum ties dieto konsistas preskaŭ nur el mezgrandaj birdoj, la Migra falko foje ĉasas malgrandajn mamulojn, malgrandajn reptiliojn aŭ eĉ insektojn. Ili atingas seksan maturecon post unu jaro, kaj ili pariĝas porvive kaj nestas en skrapaĵo, kutime sur klifo kornico aŭ, pli ĵuse, sur altaj homfaritaj strukturoj.[6] La Migra falko iĝis minacata specio en multaj areoj pro uzado de pesticidoj, ĉefe de DDT. Ekde ties malpermeso komence de la 1970-aj jaroj, la populacioj rekuperiĝis, helpate de grandaskala protektado de nestolokoj kaj de liberigo al naturo.[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo ĉe nesto (Francujo).

Ĉefaj karakteroj de tiu specio estas ardeznigraj kapo kaj nuko, blugriza dorso, blankaj mentono kaj gorĝo, nigra komo sur ambaŭ blankaj vangoj, hela subparto kun nigraj makuloj. Longeco 34-58 cm, enverguro 83-120 cm.[3][8] La masklo kaj la ino havas similajn markojn kaj plumaron, sed kiel ĉe multaj rabobirdoj la Migra falko montras markatan inversan seksan dimorfismon laŭ grando, kaj tiele la inoj estas ĝis 30 % pli grandaj ol la maskloj.[9] Maskloj pezas 440-750 g kaj la rimarkinde pli grandaj inoj pezas 910-1500 g; pri vario laŭpeze inter subspecioj, vidu sube en la koncerna loko.

La kapo, nuko, vangoj, orelplumoj kaj mallongaj kaj larĝaj makzelaj strioj estas nigraj kun blueca brilo, la ceteraj partoj de la supra korpo kaj malsupraj kovraj plumoj de la flugiloj - grizbluaj, la malsupra korpo-blanka kun iom da brunetaj plumoj. Rondoforma vosto fino iom malhela, sed sen kontrasta nigra strio, kiel aliaj falkoj.

La dorso kaj la longaj pintecaj flugiloj de plenkreskuloj estas kutime bluecnigraj al ardezgrizaj kun nedistinga pli malhela strieco (vidu "Subspeciojn" sube); la flugilpintoj estas nigraj.[8] La blankaj al ruĝecaj subaj partoj estas striaj per fajnaj bendoj de malhelbruna aŭ nigro.[10] La vosto, samkolora kie l la dorso sed kun pli fajnaj strioj, estas longa, mallarĝa kaj rondoforma pinte kun nigra fino kaj blanka bordo je la plej fino. La krono kaj "mustaĉo" en vangoj estas nigraj, kontraste klare kun la palaj kolflankoj kaj blanka gorĝo.[11] La vaksaĵo estas flava, kiel la piedoj, kaj la beko kaj ungoj estas nigraj.[12] La supra beko estas hokoforma pinte, adaptaĵo kiu permesas falkojn mortigi predon per akra vundigo al la kolvertebroj.[13][3][4] La nematuruloj estas multe pli brunaj kun vertikalstriecaj, pli ol horizontalstrietecaj, subaj partoj, kaj havas palbluecajn vaksaĵojn kaj ĉirkaŭringojn.[3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

F. p. anatum dumfluge, Morro Bay (Kalifornio)

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica laŭ ties nuna scienca nomo.[14] La scienca nomo Falco peregrinus, signifas "vagadanta falko" en latina.[15] Ankaŭ la komunaj nomoj aludas al ties ampleksa teritorio en plej parto de eŭropaj lingvoj.[16] La latina termino por falko nome falco, devenas el falx, nome falĉilo, alude al la konturo de la falkaj longaj, pintecaj flugiloj dumfluge.[13]

La migra falko apartenas al genro kies stirpo inkludas la hierofalkojn[17] kaj la specion de la Prerifalko (F. mexicanus). Tiu stirpo probable diverĝis el aliaj falkoj ĉirkaŭ la fino de la Mioceno aŭ en la komenco de la Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 8–5 milionoj da jaroj (mj). Ĉar la grupo de ma Migra plus la hierofalkoj inkludas kaj malnovmondajn kaj nordamerikajn speciojn, verŝajne la stirpo originiĝis en okcidenta Eŭrazio aŭ Afriko. Ties rilato al aliaj falkoj ne estas klara; la afero estas komplikigita pro disvastigita hibridiĝo konfuzante la analizojn de DNA; ekzemple oni scias, ke la genetika stirpo de la Tartarfalko (F. cherrug)[18] originiĝis el maskla Tartarfalko kiu produktis fekundan idon kun ino de praulo de Migra falko.

Nune Migraj falkoj estas regule hibridigitaj en kaptiveco kun aliaj specioj kiaj la Balkanfalko (F. biarmicus) por produkti la "perilanner", iome populara birdo ĉe falkado ĉar ĝi kombinas la ĉaskapablon de la Migra kun la kuraĝo de la Balkanfalko, aŭ kiaj la Ĉasfalko por produkti grandajn, rimarkinde kolorajn birdojn por uzado de falkadistoj. Tiele la Migra estas ankoraŭ genetike proksima al la hierofalkoj, kvankam ties stispoj diverĝis en la fina Plioceno (eble antaŭ ĉirkaŭ 2.5–2 mj en la Gelaziano).[19]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Reproduktaj teritorioj de la subspecioj

Oni priskribis multajn subspeciojn de la Migra falko, el kiuj 19 estis akceptitaj de la Handbook of the Birds of the World.[3][4][20]

  • Falco peregrinus peregrinus, la nomiga subspecio, priskribita de Tunstall en 1771, reproduktiĝas ĉe multe de moderklimata Eŭrazio inter tundro norde kaj Pireneoj, regiono de Mediteraneo kaj Alpoj sude.[21] Ĝi estas ĉefe nemigranta en Eŭropo, sed migras el Skandinavio kaj Azio. Maskloj pezas 580 al 750 g, dum inoj pezas 925 al 1300 g.[4] Ĝi inkludas la rasojn brevirostris, germanicus, rhenanus, kaj riphaeus.
  • Falco peregrinus calidus, priskribita de John Latham en 1790, iam nomita leucogenys kaj inkludas caeruleiceps. Ĝi reproduktiĝas en arkta tundro de Euzrazio, el Murmanska provinco al riveroj Jana kaj Indigirka, Siberio. Ĝi estas komplete migranta, kaj veturas suden vintre tiom for kiom ĝis Sudazio kaj subsahara Afriko. Ĝi estas ofte vidata ĉe humidaj habitatoj.[22] Ĝi estas pli pala ol peregrinus, ĉefe krone. Maskloj pezas 588 al 740 g, dum inoj pezas 925 al 1333 g.[4]
  • Falco peregrinus japonensis, priskribita de Gmelin en 1788, inkludas kleinschmidti kaj pleskei, kaj harterti ŝajne aludas al interreproduktiĝo kun calidus. Ĝi troviĝas el nordorienta Siberio al Kamĉatko (kvankam eble ĝi estas anstataŭata de pealei en ties marbordoj), kaj Japanio. Nordaj populacioj estas migrantaj, dum tiuj de Japanio estas populacio de loĝantaj birdoj. Ĝi estas simila al peregrinus, sed junuloj estas eĉ pli malhelaj ol tiuj de anatum.
Aŭstralia raso F. p. macropus
  • Falco peregrinus macropus, priskribita de Swainson en 1837 estas la aŭstralia migra falko. Ĝi troviĝas en Aŭstralio en ĉiuj regionoj escepte en sudokcidento. Ĝi estas nemigranta. Ĝi estas simila al brookei laŭ aspekto, sed ĝi estas iome pli malgranda kaj la orelareo estas tute nigra. La piedoj estas proporcie grandaj.[10]
  • Falco peregrinus submelanogenys priskribita de Mathews en 1912, estas la sudokcidenta aŭstralia migra falko. Ĝi troviĝas en sudokcidenta Aŭstralio kaj estas nemigranta.
  • Falco peregrinus peregrinator, priskribita de Sundevall en 1837, estas konata kiel la hindia migra falko, la nigra ŝahiino aŭ la hindia ŝahiino.[23] Ĝi estis iam foje konata kiel Falco atricepsFalco shaheen. Ties teritorio inkludas Sudazion el Pakistano tra Barato kaj Bangladeŝo al Sri-Lanko kaj Sudorienta Ĉinio. En Barato la ŝahiino estis konstatita el ĉiuj subŝtatoj escepte Utar-Pradeŝo ĉefe el rokaj kaj montetaj regionoj. La ŝahiino estis konstatita ankaŭ el la Andamanoj kaj Nikobaroj.[24] Ili havas ovarojn de 3 al 4 ovoj, elnestiĝo okazas post 48 tagoj, kun averaĝa nestosukceso de 1.32 idoj por nesto. En Barato krom nestado en klifoj, oni konstatis nestadon en homfaritaj strukturoj kiaj konstruaĵoj kaj telefonfostoj.[24] Populacio ĉirkaŭkalkulata je 40 reproduktantaj paroj estis konstatita en Sri-Lanko en 1996.[25] Ĝi estas nemigranta, kaj estas malgranda kaj malhela, kun ruĝecaj subaj partoj. En Sri-Lanko tiu specio preferas la pli altajn montetojn dum la migranta calidus estas pli ofte vidata laŭlonge de la marbordo.[26] En Pakistano ĝi estas armea simbolo de la Pakistana Aerarmeo.
  • Falco peregrinus anatum, priskribita de Bonaparte en 1838,[21] estas konata kiel la Usona migra falko, aŭ "Duck Hawk" (Anasakcipitro); ties scienca nomo signifas fakte "Anasa migra falko". Iam ĝi estis parte inkludata en leucogenys. Ĝi troviĝas ĉefe en la Roka Montaro nune. Ĝi estis iam komuna tra Nordameriko inter tundro kaj norda Meksiko, kie nunaj klopodoj por reenmeto celas rekuperigi la populacion.[21] Plej maturaj anatum, escepte tiuj kiuj reproduktiĝas en plej nordaj areoj, vintras en siaj reproduktejoj. Plej vagantoj kiuj atingas ĝis okcidenta Eŭropo ŝajne apartenas al pli nordaj kaj fortaj migrantaj tundrius, konsiderataj distingaj nur el 1968. Ĝi estas simila al peregrinus sed ĝi estas iom pli malgranda; plenkreskuloj estas iome pli palaj kaj malpli markataj sube, sed junuloj estas pli malhelaj kaj pli markataj sube. Maskloj pezas 500 al 700 g, dum inoj pezas 800 al 1100 g.[27]
  • Falco peregrinus cassini, priskribita de Sharpe in 1873, estas konata ankaŭ kiel la Aŭstrala migra falko. Ĝi inkludas kreyenborgi, la Pala falko[28] kio estas leŭcisma morfo loĝanta en plej suda Sudameriko, kiu estis dumlonge miskonsiderata distinga specio.[29] Ties teritorio inkludas Sudamerikon el Ekvadoro tra Bolivio, norda Argentinio kaj Ĉilio al Fajrolando kaj Falklandoj.[10] Ĝi estas nemigranta. Ĝi estas simila al la nomiga, sed iom pli malgranda kun nigra orelareo. La variaĵo kreyenborgi estas mezgriza supre, havas malmulte da strieco sube, kaj havas kapobildon simila al tiu de la Tartarfalko, sed la orelareo estas blanka.[29]
Kaptiva birdo de la subspecio pealei, nome Pealea falko.
Subspecio minor, ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans, 1874
  • Falco peregrinus pealei, priskribita de Ridgway en 1873, estas konata ankaŭ kiel Pealea falko, kaj inkludas rudolfi.[30] Ĝi troviĝas en la Pacifika Nordokcidento de Nordameriko, norden el Puget Sound laŭlonge de la marbordoj de Brita Kolumbio (inklude la insulojn de Arkipelago Reĝino Karloto), laŭlonge de la Golfo de Alasko kaj la Aleutoj al plej fororientaj marbordoj de Beringa Maro de Rusio.[30] Ĝi eble troviĝas en la Kuriloj kaj marbordoj de Kamĉatko. Ĝi estas nemigranta. Ĝi estas la plej granda subspecio, kaj ŝajnas kiel troa kaj pli malhela tundrius aŭ kiel tre strieca kaj granda anatum. La beko estas tre ampleksa.[31] Junuloj foje havas palajn kronojn. Maskloj pezas 700 al 1000 g, dum inoj pezas 1000 al 1500 g.[27]
  • Falco peregrinus tundrius, priskribita de C.M. White in 1968, estis iam inkludata en leucogenys Ĝi troviĝas en la arkta tundro de Nordameriko al Gronlando. Ĝi migras al vintrejoj de Centra kaj Suda Ameriko.[31] Plej vagantoj kiu atingas ĝis okcidenta Eŭropo apartenas al tiu subspecio, kiu estis iam unuigita kun anatum. Ĝi estas la amerika ekvivalento de calidus. Ĝi estas pli malgranda ol anatum. Ĝi estas ankaŭ pli pala ol anatum; plej havas rimarkindan blankan frunton kaj blankon en orelareo, sed la krono kaj la "mustaĉo" estas tre malhelaj, malkiel ĉe calidus.[31] Junuloj estas pli brunaj, kaj malpli grizaj, ol ĉe calidus, kaj pli palaj, foje preskaŭ sablokoloraj, ol ĉe anatum. Maskloj pezas 500 al 700 g, dum inoj pezas 800 al 1100 g.[27]
  • Falco peregrinus madens, priskribita de Ripley kaj Watson en 1963, estas nekutima en tio ke ĝi havas iome da seksan dukolorismon. Se la Nordafrika falko (vidu sube) estas konsiderata distinga specio, ĝi estas foje situigita tie. Ĝi troviĝas en Kabo-Verdo, kaj estas nemigranta;[10] ĝi estas minacata kun nur 6 al 8 paroj vivantaj[3]. Maskloj havas ruĝecajn nuancojn en krono, nuko, orelareo kaj dorso; subaĵo rimarkinde nuance al rozbruna. Inoj havas tre riĉan brunan nuancon ĝenerale, ĉefe ĉe krono kaj nuko.[10]
  • Falco peregrinus minor priskribita de Bonaparte en 1850. Ĝi estis ofte perconfusus.[32] Ĝi estas dise kaj makulece distribuata tra multe de subsahara Afriko kaj disvastigata en Suda Afriko. Ĝi ŝajne atingas norden laŭlonge de la marbordoj de Atlantiko ĝis Maroko. Ĝi estas nemigranta, kaj estas malgranda kaj malhela.
  • Falco peregrinus brookei, priskribita de Sharpe en 1873, estas konata ankaŭ kiel Mediteranea migra falko aŭ Malta falko.[33] Ĝi inkludas caucasicus kaj plej specimenojn de la proponita raso punicus, kvankam aliaj povus esti pelegrinoides, la Nordafrikan falkon (vidu ankaŭ sube), aŭ eble la rarajn hibridojn inter tiuj kiuj povas loĝi ĉe Alĝerio. Ĝi troviĝas el la Iberia Duoninsulo ĉirkaŭ la Mediteraneo, escepte en aridaj regionoj, al Kaŭkazo. Ĝi estas nemigranta. Ĝi estas pli malgranda ol la nomiga subspecio, kaj la subaĵo kutime havas ruĝecan nuancon.[10] Maskloj pezas ĉirkaŭ 445 g, dum inoj pezas ĝis 920 g.[4]
Pentraĵo de subspecio babylonicus fare de John Gould
  • Falco peregrinus ernesti, priskribita de Sharpe en 1894. Ĝi troviĝas el Indonezio al Filipinoj kaj sude al Nov-Gvineo kaj Bismarkoj. Ties geografia separo el nesiotes postulas konfirmon. Ĝi estas nemigranta. Ĝi diferencas el la nomiga pro tre malhela, densa strieco en subaj partoj kaj pro nigraj orelareoj.
  • Falco peregrinus furuitii, priskribita de Momiyama en 1927, troviĝanta en la insuloj Izu kaj Ogasavaroj. Ĝi estas nemigranta. Ĝi estas tre rara, kaj povas resti nur en ununura insulo.[3] Ĝi estas malhela formo, simila al pealei laŭ koloro, sed pli malhela, ĉefe en vosto.[10]
  • Falco peregrinus pelegrinoides, priskribita de Temminck en 1829, Ĝi troviĝas en Kanarioj tra norda Afriko kaj Mezoriento al Mezopotamio. Ĝi estas plej simila al brookei, sed ĝi estas markate pli pala supre, kun ruĝeca kolo, kaj estas hele sablokolora kun limigita strieco sube. Ĝi estas pli malgranda ol la nomiga subspecio; inoj pezas ĉirkaŭ 610 g.[4]
  • Falco peregrinus babylonicus priskribita de P.L. Sclater en 1861, Ĝi troviĝas en orienta Irano laŭlonge de Hindukuŝo kaj Tian Ŝan al Mongolia Altajo. Klekaj birdoj vintras en norda kaj nordokcidenta Barato, ĉefe en seka duondezertaj habitatoj.[24] Ĝi estas pli pala ol pelegrinoides, kaj iome simila al malgranda, pala Balkanfalko. Maskloj pezas 330 al 400 g, dum inoj pezas 513 al 765 g.[4]

Tiuj lastaj du rasoj estas ofte disigitaj kiel Nordafrika falko Falco pelegrinoides.[4] Estas 0.6–0.7 % de genetika distanco inter la komplekso de Migra kaj Nordafrika falkoj ("peregrinoid").[36] Tiuj birdoj loĝas en aridaj regionoj el Kanarioj laŭlonge de la bordo de Saharo tra Mezoriento al Centra Azio kaj Mongolio. Ili havas rugan kolmakulon sed aliflanke diferencas laŭ aspekto el la Migra laŭ la Regulo de Gloger.[37] La Nordafrika falko havas partikularan flugmanieorn, frapante nur la eksteran parton de siaj flugiloj kiel faras foje fulmaroj; tio okazas ankaŭ ĉe la Migra, sed mapli ofte kaj malpli markate.[4] La ostoj de ŝultro kaj pelvo de la Nordafrika falko estas fortikaj kompare kun tiuj de la Migra, kaj ties piedoj estas pli malgrandaj.[38] Ili ne havas postzigotajn reproduktajn barojn surloke,[39] sed ili reproduktiĝas je diferencaj jarepokoj ol la najbaraj subspecioj de Migra falko.[4][20][36][40][41][42][43]

Ekologio kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Migra falko loĝas ĉefe ĉe montoĉenoj, rivervaloj, marbordoj, kaj pli kaj pli en urboj.[10] En regionoj de moderaj vintroj, ĝi estas kutime specio de loĝantaj birdoj, kaj kelkaj individuoj, ĉefe plenkreskaj maskloj, restas en la reprodukta teritorio. Nur populacioj kiuj reproduktiĝas en arktaj klimatoj tipe migras granddistance dum la norda vintro.[44]

Konturoj en normala flugo (maldekstre) kaj dum ekfalo

Tiu altfluga ĉasulo estas la superpredanto de la ĉielo. Ĝi ĉasas nur flugantajn birdojn foje eĉ pli grandajn ol si mem. Kiam escepte ĝi ŝajnas ataki birdojn lokatajn sur grundo, estas nur ruzo por ekflugigi ilin kaj poste preni ilin. Kutime Migra falko staras sur gvatripozejo de kie ĝi vidas flugantajn birdojn tre malproksime, tiam ĝi postflugas pli kaj pli rapide kaj prenas ilin de sube, aŭ ĝi ne vidite suprenflugas tre alte antaŭ flugfali sur ilin. Tiuokaze la Migra falko atingas rapidecon ĝis 320 aŭ 350-400 km/h depende de la kalkulintaj fakuloj.

La Migra falko estas ofte konsiderata la plej rapida animalo en la planedo dum sia ĉasplonĝo,[1] kio implicas ŝvebadon je granda alto kaj poste ekplonĝon je rapidoj komune konsiderataj super 320 km/h, kaj frapegon kontraŭ flugilo de sia predo por ne damaĝi sin mem pro la frapo.[13] Studo pri la flugofiziko de "ideala falko" trovis teorian rapidlimon je 400 km/h ĉe malalta flugo kaj 625 km/h por alta flugo.[45] En 2005, Ken Franklin konstatis falkon ekfalantan je maksimuma rapido de 389 km/h.[46] Fimeto de unu el tiuj ĉasplonĝoj videblas ĉe tiu ligo.

La vivodaŭro en naturo estas de ĝis 15.5 jaroj.[4] Mortindico en la unua jaro estas inter 59–70%, malpliiĝante al inter 25–32% ĉe plenkreskuloj.[4] Krom antropogenaj minacoj kiaj kolizio kun homfaritaj objektoj, la Migra falko povas esti mortigataj de grandaj agloj aŭ de grandaj gufoj.[47]

La Migra falko estas gasto de gamo de parazitoj kaj patogenoj. Ĝi estas vektoro por Avipoksviruso, malsano de Newcastle, Falkeda herpesviruso 1 (kaj eble aliaj Herpesviridae), kaj kelkaj mikozoj kaj bakteriaj infektoj. Endoparazitoj inkludas Plasmodium relictum (kutime nekaŭzanta malarion ĉe la Migra falko), Strigeidae trematodojn, Serratospiculum amaculata (nematodojn), kaj Cestoda. Konataj ektoparazitoj de la Migra falko estas Mallophaga[48] Ceratophyllus garei (pulo), kaj muŝoj Hipoboscedoj (Icosta nigra, Ornithoctona erythrocephala).[49]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas anasojn, mevojn, galinagojn, turdojn, paserojn, turtojn. Ĉasante flugantan birdon, ili forte frapas ĝin per siaj tarsoj. La Migra falko atakas ĉasaĵon tre rapide. Kiam la falko estas 1,500 m for de ĉasaĵo, ĝi jam komencas sin pafi al ĝi per rapideco de 75-100 m/sekunde, plonĝante en angulo de 25 gradoj. Ĝi ofte rompas la kolon de kaptito per sia akra hoka beko kaj trapikas la nukan vertebraron aŭ portas ĝin al rifuĝejo aŭ sia nesto por ĝin mortigi. Voronte, ĝi senplumigas kaj dispecigas la kaptiton.

Nematurulo uzante ŝipon de USFWS kiel ripozejo kie manĝi sian predon.

La Migra falko manĝas preskaŭ nur mezgrandajn birdojn kiaj turtoj, akvobirdoj, kantobirdoj, vadbirdoj kaj kolomboj.[12] Tutmonde oni ĉirkaŭkalkulas ke estas inter 1,500 kaj 2,000 birdospecioj (kvinono de la tutmondaj birdospecioj) predataj de tiuj falkoj. En Nordameriko, predo varias laŭ grando el la 3-g kolibroj al 3.1-kg Kanada gruo (mortigita de Migra falko per ĉasfalo).[50] Predo povas inkludi ankaŭ malgrandan rabobirdon, nome la Amerika turfalko.[51] Escepte ĉe vespertoj kaptataj nokte,[52] ĝi rare ĉasas malgrandajn mamulojn, sed foje kaptas ratojn, kampomusojn, leporojn, sorikojn, musojn kaj sciurojn; la marbordaj populacioj de la granda subspecio pealei manĝas preskaŭ nur marbirdojn.[11] En la brazila mangrovomarĉo de Cubatão, vintranta falko de la subspecio tundrius estis observata dum sukcese ĉasis junan ekzempleron de Roza ibiso.[53] Insektoj kaj reptilioj formas malgrandan proporcion de la dieto, kio varias grande depende de kiu predo estas disponebla.[12] Ĉe urbaj areoj, la ĉefa predo de la dieto de la Migra estas la RokaUrbokolomboj, kio faras 80% aŭ pli de la dieto manĝata de falkoj en kelkaj urboj. Aliaj komunaj urbaj birdoj estas ankaŭ manĝataj regule, kiaj la Plorturto, la Komuna apuso, la Brustornama pego, la Komuna sturno, la Migra turdo kaj diversaj korvedoj (ĉefe Pigo kaj Korniko).[52]

La Migra falko ĉasas mateniĝe kaj krepuske, kiam predoj estas plej aktivaj, sed en urboj ankaŭ nokturne, ĉefe dum migradoperiodoj kiam ĉaso nokta povas esti hegemonia. Nokturnaj migrantoj kaptataj de la Migra falko estas specioj tiom diversaj kiaj la Flavbeka kukolo, Nigrakola grebo, Virginia ralo aŭ la Koturno.[52] Oni postulas malferman spacon por ĉasado, kaj tiele ili ofte ĉasas ĉe malferma akvo, marĉoj, valoj, kampoj kaj tundro. Ili serĉas predon ĉu el alta ripozejo aŭ el aero.[54] Kiam ĝi vidas predon, ĝi ekfalas per faldo reen de vosto kaj flugiloj, kun kaŝitaj piedoj.[11] La aerpremo el plonĝo de 320 km/h povus eble damaĝi la falkajn pulmojn, sed malgrandaj ostecaj tuberkloj en la falkaj nastruoj gvidas la povegan aerfluon for el la nastruoj, permesamte la birdon spiri pli facile dumfale malpliiĝante la aerpremon.[55] Por protekti siajn okulojn, la falkoj uzas siajn niktitantajn membranojn (triaj palpebroj) por forigi larmojn kaj rubaĵojn el siaj okuloj pluhavante vidkapablon. Predo estas farata kaj kaptata mezaere; la Migra falko frapas sian predon per fermita piedo, frapegante aŭ mortigante ĝin, poste revenas kapti ĝin mezaere.[54] La Migra falko portas ĝin surgrunden kaj manĝas ĝin se estas tro peza por porti ĝin. Predo estas senplumigita antaŭ konsumo.[55]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Migra falkino demetas ovon en fendo de krutaĵo malfacile atingebla. En ĝia nesto estas sternitaj plumoj kaj herbotigoj, iukaze la nesto estas kun nenia kovraĵo. Iam ĝi okupas malnovan neston de aglo, ardeokorvo. Inter marto kaj majo la ino demetas ovojn. Post kiam ŝi demetas 3-4 ovojn, ili kovas ilin. La kovadon kaj nutradon de idoj plenumas la gepatraj birdoj kune. La kovado daŭras 29 tagojn. La ĵus eloviĝinta falkido portas sur si blankan, mallongan lanugon. La elnestiĝo okazas post 35-40 tajoj.

La birdo malaperis el multaj landoj dum la 1960-aj jaroj pro la intensa uzado de DDT en la agrikulturo. Ĝi kaŭzis hormonajn ŝanĝojn ĉe la birdo, forestis ofte la pariĝo, la demetintaj ovoj estis molaj, ĉar ne enkonstruiĝis sufiĉa kalcio. La Migra falko ne nestis en Hungario ekde 1964 ĝis 1997, en 2005 vivas tie 7 paroj.

Migra falko nestas prefere en klifo, sed oni trovas nestojn en arboj aŭ eĉ sur modernaj urbaj konstruaĵoj. La ovoj estas demetitaj finon de marto kaj kovataj dum unu monato. Migra falko vivas en ciuj kontinentoj eĉ insuloj, krom Islando kaj Nov-Zelando. Ĝi migras el tiuj landoj kie vintro estas tro malvarma.

Ĉe nesto, Francio

La Migra falko estas sekse maturaj fine de la unua jaro sed en fortaj populacioj ili reproduktiĝas post 2 al 3 jaroj. La paro pariĝas porvive kaj revenas al sama nestoloko ĉiujare. La pariĝaj flugoj inkludas mikson de aera akrobatio, precize spiraloj kaj subitaj faloj.[8] La masklo pasas predon kiun li estis preninta al ino mezaere. Por ebligi tion, la ino fakte flugas kapalteren por ricevi la manĝon el la masklaj ungoj. La Migra falko estas teritoriema dum la reprodukta sezono; nestoparoj estas kutime pli da 1 km aparte unu de alia, kaj ofte multe plie, eĉ en areoj kun granda nombro de paroj.[56] La distanco inter nestoj certigas sufiĉan manĝodisponeblon por paroj kaj ties idoj. Ene de reprodukta teritorio, paro povas havi kelkajn nestokornicojn; la nombro uzata de paro povas varii el unu al sep en periodo de 16 jaroj. La paro defendas la elektitan nestolokon kontraŭ aliaj Migraj falkoj, kaj ofte kontraŭ korakoj, ardeoj, mevoj kaj (ĉe grunda nesto) mamuloj kiaj vulpoj, guloj, felisedoj, ursoj kaj lupoj.[56] Kaj nestoj kaj (malpli ofte) plenkreskuloj estas predataj el pli grandaj rabobirdoj kiaj agloj, grandaj gufoj, aŭ Ĉasfalkoj. La Migra falko defendante sian neston sukcesis mortigi rabobirdojn tiom grandajn kiom la Reĝa aglo kaj la Blankkapa maraglo (ambaŭ el kiuj kutime evitataj kiel eventualaj predantoj) kiuj venis tro proksime al la nesto.[57]

La Migra falko nestas en skrapaĵo, kutime en klifokornicoj, aŭ nune ofte en multaj partoj de sia teritorio, en altaj konstruaĵoj aŭ pontoj. Klifaj nestoj estas ĝenerale situaj sub elstaraĵoj, sur kornicoj kun vegetaĵoj, kaj oni preferas sudfasadajn lokojn.[11] En kelkaj regionoj, kiel en partoj de Aŭstralio kaj en okcidentaj marbordoj de Norda Nordameriko, grandaj arbotruoj estas uzataj por nestado. Antaŭ la malpliiĝo de plej eŭropaj migraj, estis granda populacio de migraj en centra kaj okcidenta Eŭropo kiuj uzis la neuzatajn nestojn de aliaj grandaj birdoj.[12] La ino elektas nestolokon, kie ŝi skrapas neprofundan truon en simpla grundo, sablo aŭ mortinta vegetaĵaro sur kiu demeti ovojn. Oni ne aldonas nestomaterialon.[8] En malproksimaj neĝenataj areoj kiaj ĉe Arkto, ili povas uzi krutajn deklivojn kaj eĉ malaltajn rokojn kaj amasojn kiel nestolokojn. La homfaritaj strukturoj uzataj por reproduktado ege similas al la naturaj klifokornicoj kiujn la Migra preferas por siaj nestolokoj.[3][56]


La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn (sed 1–5) en la skrapaĵo.[58] La ovoj estas blankaj al sablokoloraj kun ruĝaj aŭ brunaj markoj.[58] Ili estas kovataj dum 29 al 33 tagoj, ĉefe fare de la ino.[11] La masklo helpas ankaŭ al la kovado de la ovoj dumtage, sed nokte nur la ino kovas. La eloviĝo varias depende de la loko, sed ĝenerale el februaro al marto en la Norda Hemisfero, kaj el julio al aŭgusto en la Suda Hemisfero (la aŭstralia subspecio macropus povus reproduktiĝi tiom malfrue kiom ĝis novembro kaj ekvatoraj populacioj povas nesti iam ajn inter junio kaj decembro). La ino ĝenerale demetas denove se la ovoj perdiĝas frue de la nestosezono, kvankam tio ege raras en Arkto pro la mallongaj somersezonoj. Kiel rezulto de iome nefekundaj ovoj kaj naturaj perdoj de idoj, la averaĝa nombro de junuloj troviĝantaj en nestoj estas 2.5, kaj la averaĝa nombro kiuj elnestiĝas estas ĉirkaŭ 1.5.[3][47][55]

Post eloviĝo la idoj estas kovritaj per kremoblanka lanugo kaj havas misproporcie grandajn piedojn.[56] Kaj masklo kaj ino elnestiĝas por akiri predojn por manĝigi la idojn.[55] La ĉasteritorio de la gepatroj povas etendi al radiuso de 19 al 24 km el la nestoloko.[59] Idoj elnestiĝas 42 al 46 tagojn post eloviĝo, kaj restas dependaj el la gepatroj dum ĝis du monatoj.[60]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Pesticidoj[redakti | redakti fonton]

La Migra falko iĝis minacata specio pro la uzado de organokloraj pesticidoj, ĉefe DDT dum la 1950-aj, 60-aj kaj 70-aj jaroj.[61] Koncentriĝo de pesticidoj kaŭzis ke la organoklorino eniru en la grasaj histoj de la falkoj, malpliigante la kvanton de kalcio en ties ovoŝeloj. Pro pli fajnaj ŝeloj malmultaj falkovoj survivis ĝis eloviĝo.[54][62] En kelkaj partoj de la mondo, kiaj ĉe orienta Usono kaj Belgio, tiu specio iĝis loke formortinta kiel rezulto.[60]

Falkado[redakti | redakti fonton]

Falco peregrinus ligokaptita

La Migra falko estis uzata en falkado dum pli da 3,000 jaroj, komence inter nomadoj de centra Azio.[56] Pro sia kapablo plonĝi je altaj rapidoj, ĝi estis alte aprezata kaj serĉata kaj ĝenerale uzata de espertaj falkadistoj.[9] La Migraj falkoj estas foje uzataj ankaŭ por fortimigi birdojn el flughavenoj por malpliigi la riskon de birdofrapo, plibonigante la aviadan sekurecon,[63] kaj estis uzataj por haltigi revenantajn mesaĝokolombojn dum la Dua Mondmilito.[64] Ovoj kaj idoj de Migra falko estas ofte ĉelataj de kontraŭleĝaj kolektistoj,[65] kaj tiele estas komuna praktiko ne diskonigi neprotektitajn nestolokojn.[66]

Rekuperaj klopodoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Usono, Kanado, Germanio kaj Pollando, la naturaj servoj por rekupero de la Migra falko bredis la specion en kaptiveco.[67] La idoj estas kutime manĝigataj per manĝofalilo aŭ per gantpupo imitanta migran kapon, por ke tiuj ne povu vidi la stampobildon ĉe la homaj bredistoj.[44] Kiam ili estas sufiĉe aĝaj oni malfermas la bredan skatolon, kio permesas la birdon trejni siajn flugilojn. Dum la ido plifortiĝas, la manĝo estas malpliigita, por instigi la birdon lerni ĉasi. Tiu sistemo estas nomata “raboĉaso”.[68] Por liberigi kaptiv-bredatan falkon, la birdo estas situanta en speciala kaĝo pinte de turo aŭ de klifokornico dum kelkaj tagoj, kio permesas ĝin alkutimiĝi al sia futura medio.[68]

Tutmonde rekuperaj klopodoj estis rimarkinde sukcesaj[67]. La disvastigata malpliigo de la uzado de DDT eventuale permesis liberigitajn birdojn reproduktiĝi sukcese[44]. La Migra falko estis forigita el la usona listo de minacataj specioj la 25an de aŭgusto 1999.[44][69]

Nuna statuso[redakti | redakti fonton]

Migra falko en la Ponto Ambassador en Windsor (Ontario).

Populacioj de la Migra falko repliiĝis en plej partoj de la mondo. En Britio, estis rekupero de la populacioj ekde la falego de la 1960-aj jaroj. Tio estis helpata de la konserva kaj protekta tasko fare de la Royal Society for the Protection of Birds. La Migra falko nun reproduktiĝas en multaj montaj kaj marbordaj areoj, ĉefe en okcidento kaj nordo, kaj nestas en kelkaj urbaj areoj, uzante la urbajn populaciojn de kolomboj por manĝo.[70] En multaj partoj de la mondo la Migraj falkoj adaptiĝis al urbaj habitatoj, nestumante sur katedraloj, fenestrokornicoj de nuboskrapuloj kaj turoj de pendopontoj. Multaj el tiuj nestumantaj birdoj estas kuraĝigitaj, foje ricevante atenton de amaskomunikiloj kaj ofte kontrolitaj per kameraoj.[71][72]

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La Migra falko estas simbolo en multaj kulturoj. La egipta mitologia estaĵo Horus aperis en formo de Migra falko.
  • Migra falko aperis elstare en monero de dolarkvarono de Idaho en 2007 kiel parto de la programo United States Mint.[73]
  • En la verko de Jean Craighead George nome My Side of the Mountain (Mia montoflanko), la ĉefa rolulo Sam Gribley kaptas kaj zorgas inon de Migra falko nome Frightful (Timiga). Migraj falkoj plue estas centra parto de la serio.[74]
  • La motorciklo Suzuki Hayabusa — la plej rapida produktomodelo de la kompanio, nomas tiel la Migra falko ĉar "Hayabusa" estas la japana vorto por la Migra falko.[75][76]
  • La Migra falko estas la Nacia Birdo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wildlife Finder – Peregrine falcon. Alirita 2010-03-18.
  2. The World's Fastest Animal Takes New York. Alirita 2010-11-08.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 White, C.M. et al. (1994), "Family Falconidae", in del Hoyo, J., Elliot, A. and Sargatal, J., Handbook of Birds of the World: New World Vultures to Guineafowl, 2, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 216–275, plates 24–28, ISBN 84-87334-15-6 
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 Snow, D.W. et al. (1998), The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM, Oxford University Press, ISBN 0-19-268579-1 
  5. Ferguson-Lees, J.; Christie, D.A. (2001), Raptors of the World, London: Christopher Helm, ISBN 0-7136-8026-1 
  6. Cade, T.J. et al. (1996), "Peregrine Falcons in Urban North America", in Bird, D.M., D.E. Varland & J.J. Negro, Raptors in Human Landscapes, London: Academic Press, pp. 3–13, ISBN 0-12-100130-X 
  7. Cade, T.J. et al. (1988), Peregrine Falcon Populations – Their management and recovery, The Peregrine Fund, Boise, Idaho, ISBN 0-9619839-0-6 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Dewey, T. and Potter, M. (2002), Animal Diversity Web: Falco peregrinus, University of Michigan Museum of Zoology, http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Falco_peregrinus.html, retrieved 21a Majo 2008 
  9. 9,0 9,1 Scholz, F. (1993), Birds of Prey, Stackpole Books, ISBN 0-8117-0242-1 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 10,8 Ferguson-Lees, J. kaj Christie, D. (2001), Raptors of the World, Houghton Mifflin Field Guides, ISBN 0-618-12762-3 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Terres, J.K. (1991), The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds, Wings Books, New York, ISBN 0-517-03288-0 
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Beckstead, D. (2001)
  13. 13,0 13,1 13,2 U.S. Fish and Wildlife Service (1999), All about the Peregrine falcon 
  14. Tunstall, Marmaduke (1771), Ornithologia Britannica: seu Avium omnium Britannicarum tam terrrestrium, quam aquaticarum catalogus, sermone Latino, Anglico et Gallico redditus: cui subjuctur appendix avec alennigenas, in Angliam raro advenientes, complectens., London, J. Dixwell 
  15. University of Minnesota (2004), Peregrine Falcon, http://www.raptor.cvm.umn.edu/learn/info/peregrinefalcon/home.html, retrieved 2008-05-22 
  16. e.g. franca faucon pèlerin, germana Wanderfalke, itala falco pellegrino, pola sokół wędrowny, slovaka sokol sťahovavý, sveda pilgrimsfalk
  17. Contra Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998). La supozata baza pozicio de la hierofalkoj ŝuldiĝas al tio ke ili havas la citokromon b: vidu Wink & Sauer-Gürth (2000)
  18. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)
  19. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Wink & Sauer-Gürth (2000), Groombridge et al. (2002), Griffiths et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
  20. 20,0 20,1 Vaurie (1961)
  21. 21,0 21,1 21,2 American Ornithologists' Union (1910):p.164
  22. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. 
  23. La ŝahiino (شاهین) de arabaj kaj persaj verkistoj estas kutime Nordafrikaj falkoj; tiuj de barataj (शाहीन) kaj pakistanaj (شاہین) fontoj kutime aludas al peregrinator.
  24. 24,0 24,1 24,2 (2009) "Distribution of the Preregrine Falcon (Falco peregrinus babylonicus, F. p. calidus and F. p. peregrinator) in India with some notes on the nesting habits of the Shaheen Falcon", Peregrine Falcon populations - Status and Perspectives in the 21st Century. European Peregrine Falcon Working Goup and Society for the Protection of Wild nimals "Falcon", Poland and Turl Publishing & Poznan University of Life Sciences Press, Warsaw-Poznan, 493–520. ISBN 978-83-920969-6-2. 
  25. Döttlinger,Hermann; Hoffmann,Thilo W (1999), "Status of the Black Shaheen or Indian Peregrine Falcon Falco peregrinus peregrinator in Sri Lanka", J. Bombay Nat. Hist. Soc. 96 (2): 239–243. 
  26. Döttlinger & Nicholls (2005)
  27. 27,0 27,1 27,2 White, Clayton M., Nancy J. Clum, Tom J. Cade and W. Grainger Hunt. 2002. Peregrine Falcon (Falco peregrinus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology; Elŝutita el Birds of North America Online: http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/660 (13a Majo 2011)
  28. Nomata ankaŭ "Kleinschmidta falko", sed tio povus same aludi al F. p. kleinschmidti kiu estas juna sinonimo de japonensis,
  29. 29,0 29,1 Ellis, D.H. and Garat, C.P. (1983), "The Pallid Falcon Falco kreyenborgi is a color phase of the Austral Peregrine Falcon (Falco peregrinus cassini)" (PDF), Auk 100 (2): 269–271, http://elibrary.unm.edu/sora/Auk/v100n02/p0269-p0271.pdf, retrieved 2008-05-24 
  30. 30,0 30,1 American Ornithologists' Union (1910):p.165
  31. 31,0 31,1 31,2 Proctor, N. & Lynch, P. (1993):p.13
  32. Vaurie, 1961
  33. Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) altrudis lupagon de tiuj birdoj al la Maltaj ĉevaliroj kiam li donacis al ili la insulon de Malto. Tiu estas la fonto de la nomo de la fama verko de Dashiell Hammett nome The Maltese Falcon.
  34. Mayr (1941)
  35. Peters, J. L.; Mayr, E. & Cottrell, W. (1979):p.423
  36. 36,0 36,1 Wink et al. (2000)
  37. Döttlinger, 2002
  38. (Vaurie, 1961)
  39. Blondel (1999)
  40. Helbig et al. (1994)
  41. Wink et al. (1998)
  42. Wink & Sauer-Gürth (2000)
  43. Wink et al. (2004)
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 U.S. Fish and Wildlife Service (1995), Peregrine Falcon, http://ecos.fws.gov/speciesProfile/SpeciesReport.do?spcode=B050, retrieved 2008-05-22 
  45. Tucker (1998)
  46. Harpole, Tom (2005-03-01). Falling with the Falcon. Smithsonian Air & Space magazine. Alirita 2008-09-04.
  47. 47,0 47,1 Michigan Department of Natural Resources (2007)
  48. Colpocephalum falconii kiu estis priskribita el specimenoj trovitaj en Migra falko, Colpocephalum subzerafae, Colpocephalum zerafae kaj Nosopon lucidum (ĉiuj Menoponedoj), Degeeriella rufa (Filopteredoj), Laemobothrion tinnunculi (Laemobotriedoj). Ĉiuj estas konataj ankaŭ el aliaj specioj de Falco. (Dewey & Potter 2002, Dagleish 2003)
  49. Raidal et al. (1999), Raidal & Jaensch (2000), Dewey & Potter (2002), Dalgleish (2003)
  50. http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/660/articles/foodhabits
  51. C.Michael Hogan, ed. 2010. American Kestrel. Encyclopedia of Earth, U.S. National Council for Science and the Environment, Ed-in-chief C.Cleveland
  52. 52,0 52,1 52,2 Drewitt, E.J.A. and Dixon, N. (February 2008), "Diet and prey selection of urban-dwelling Peregrine Falcons in southwest England", British Birds 101: 58–67 
  53. Olmos, F. and Silva e Silva, R. (2003), Guará: Ambiente , Fauna e Flora dos Manguezais de Santos-Cubatão, Brasil, São Paulo: Empresa das Artes, p. 111, ISBN 85-89138-06-2 
  54. 54,0 54,1 54,2 Ehrlich, P., Dobkin, D. and Wheye, D. (1992), Birds in Jeopardy: The Imperiled and Extinct Birds of the United States, Standford University Press, ISBN 0-8047-1981-0 
  55. 55,0 55,1 55,2 55,3 Wisconsin Department of Natural Resources
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 Blood, D. and Banasch, U. (2001), Hinterland Who's Who Bird Fact Sheets: Peregrine Falcon, http://www.hww.ca/hww2.asp?id=60, retrieved 2008-05-22 
  57. http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/660/articles/behavior
  58. 58,0 58,1 Peterson, R. T (1976):p.171
  59. Towry (1987)
  60. 60,0 60,1 Snow (1994)
  61. T. J. Cade, J. H. Enderson, C. G. Thelander & C. M. White (Eds): Peregrine Falcon Populations – Their management and recovery. The Peregrine Fund, Boise, Idaho, 1988. ISBN 0-9619839-0-6
  62. Brown (1976)
  63. Kuzir, S. and Muzini, J. (1999), "Birds and air traffic safety on Zagreb airport (Croatia)", The Environmentalist 18 (4): 231–237, doi:10.1023/A:1006541304592 
  64. Enderson, James; Katona, Robert (illustrator) (2005), Peregrine Falcon: Stories of the Blue Meanie, University of Texas Press, p. 175, ISBN 0-292-70624-3 
  65. www.scientific-web.com (2011), www.scientific-web.com, http://www.scientific-web.com/en/Biology/Animalia/Chordata/Aves/FalcoPeregrinus01.html, retrieved 2011-05-11 
  66. American Birding Association (2005), Code of Birding Ethics, American Birding Association, Inc., http://www.aba.org/about/ethics.html, retrieved 2008-05-26 
  67. 67,0 67,1 Cassidy, J. and Reader's Digest Editors (2005), Book of North American Birds, Reader's Digest, p. 34, ISBN 0-89577-351-1, http://books.google.com/?id=eKU-5_7lfXMC&dq, retrieved 2008-05-26 
  68. 68,0 68,1 Aitken, G. (2004), A New Approach to Conservation, Ashgate Publishing, p. 126, ISBN 0-7546-3283-0, http://books.google.com/?id=IAu-MzZbAPMC&dq, retrieved 2008-05-26 
  69. Henny, Charles J; Morlan W. Nelson (1981), "Decline and Present Status of Breeding Peregrine Falcons in Oregon", The Murrelet (Society for Northwestern Vertebrate Biology) 62 (2): 43–53, doi:10.2307/3534174, "The records of Richard M. Bond and William E. Griffee, and the recollections of Larry L. Schramm and Merlin A. McColm were critical in putting the Peregrine back off the endangered list." 
  70. The Royal Society for the Protection of Birds (2003), Peregrine Falcon: Threats, http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/p/peregrine/threats.asp, retrieved 2008-05-26 
  71. Record Number of Peregrine Falcons in New York State, 2009-02-12, Navarro, Mireya http://www.nytimes.com/2009/02/13/nyregion/13falcon.html , konsultita la 2009-02-13, New York Times.
  72. Santa Cruz Predatory Bird Group WebCam, 2011-03-11 http://www2.ucsc.edu/scpbrg/nestcamSF.htm konsultita la 2011-03-11, Santa Cruz Predatory Bird Research Group.
  73. Shalaway, , "Quarters reflect high interest in nature, 2007-09-02.
  74. "Scanning the Shelves, 2008-08-13, paĝo C12.
  75. Suzuki Hayabusa. Motorcycle-USA.com. Alirita 2009-10-01.
  76. Beintema, , "Suzuki Hayabusa better and badder than ever, 2008-07-11, paĝo D4.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • American Ornithologists' Union (1910): Check-list of North American Birds (Third Edition) American Ornithologists' Union.
  • Blondel, J. & Aronson, J. (1999): Biology and Wildlife of the Mediterranean Region: 136. Oxford University Press. ISBN 0-19-850035-1
  • Beckstead, D. (2001) American Peregrine Falcon U.S. National Park Service. Versio de 2001-03-09. Konsultita la 2007-08-13.
  • Brown, L. (1976): Birds of Prey: Their biology and ecology: 226. Hamlyn. ISBN 0-600-31306-9
  • BirdLife International (2004): Falco peregrinus IUCN 2006. Konsultita la 2006-05-12
  • Brillen, A (2007): Gestern bis Heute – Greifvogelschutz. Deutscher Falkenorden Landesverband Nordrhein-Westfalen. Konsultita la 2007-10-15. [germane]
  • Brodkorb, P. (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum 8(3): 195–335. PDF or JPEG plena teksto
  • Couve, E. & Vidal, C. (2003): Aves de Patagonia, Tierra del Fuego y Península Antártcica. Editorial Fantástico Sur Birding Ltda. ISBN 956-8007-03-2
  • Dalgleish, R. C. (ed.) (2003): Birds and their associated Chewing Lice: Falconidae – Falcons, Caracaras. Version of 2003-08-30. Retrieved 2007-08-15.
  • Dewey, T. & Potter, M. (2002): Animal Diversity Web: Falco peregrinus. Konsultita la 2007-08-12.
  • Döttlinger, H. (2002): The Black Shaheen Falcon. Books on Demand. ISBN 3-8311-3626-2
  • Döttlinger, H. & M. Nicholls (2005): Distribution and population trends of the 'black shaheen' Peregrine Falcon Falco peregrinus peregrinator and the eastern Peregrine Falcon F. p. calidus in Sri Lanka. Forktail 21: 133–138 PDF plena teksto
  • Griffiths, C. S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto
  • Griffiths, C. S.; Barrowclough, G. F.; Groth, Jeff G. & Mertz, Lisa (2004): Phylogeny of the Falconidae (Aves): a comparison of the efficacy of morphological, mitochondrial, and nuclear data. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 101–109. COI:10.1016/j.ympev.2003.11.019 (HTML resumo)
  • Groombridge, J. J.; Jones, C. G.; Bayes, M. K.; van Zyl, A.J.; Carrillo, J.; Nichols, R. A. & Bruford, M. W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, M. (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593–599. PDF plena teksto
  • Ernst Mayr (1941):Birds collected during the Whitney South Sea Expedition. 45, Notes on New Guinea birds. 8. American Museum novitates 1133. PDF plena teksto
  • Michigan Department of Natural Resources (2007): Peregrine Falcon (Falco peregrinus). Retrieved 2007-08-12.
  • Mlíkovský, J. (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF fulltext
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, M. & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321–331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
  • Peters, J. L.; Mayr, E. & Cottrell, W. (1979): Check-list of Birds of the World. Museum of Comparative Zoology.
  • Roger Tory Peterson (1976): A Field Guide to the Birds of Texas: And Adjacent States. Houghton Mifflin Field Guides. ISBN 0-395-92138-4
  • Proctor, N. & Lynch, P. (1993): Manual of Ornithology: Avian Structure & Function. Yale University Press. ISBN 0-300-07619-3
  • Raidal, S. & Jaensch, S. (2000): Central nervous disease and blindness in Nankeen kestrels (Falco cenchroides) due to a novel Leucocytozoon-like infection. Avian Patholog 29(1): 51–56. COI:10.1080/03079450094289 PDF plena teksto
  • Raidal, S.; Jaensch, S. & Ende, J. (1999): Preliminary Report of a Parasitic Infection of the Brain and Eyes of a Peregrine Falcon Falco peregrinus and Nankeen Kestrels Falco cenchroides in Western Australia. Emu 99(4): 291–292. COI:10.1071/MU99034A
  • Sielicki, J. & Mizera, T. (2009): Peregrine Falcon populations – status and perspectives in the 21st century. Turul Publishing. ISBN 978-83-920969-6-2
  • State of Queensland Environmental Protection Agency (2007): State of Queensland Environmental Protection Agency/Queensland Parks and Wildlife Service. Konsultita la 2007-10-15.
  • Tchernov, E. (1968): Peregrine Falcon and Purple Gallinule of late Pleistocene Age in the Sudanese Aswan Reservoir Area. Auk 85(1): 133. PDF plena teksto
  • Towry, R. K. (1987): Wildlife habitat requirements. Pages 73–210 in R. L. Hoover & D. L. Wills (editors) Managing Forested Lands for Wildlife. Colorado Division of Wildlife, Denver, Colorado, USA.
  • Tucker, V. A. (1998): Gliding flight: speed and acceleration of ideal falcons during diving and pull out. Journal of Experimental Biology 201(3): 403–414. PDF plena teksto
  • Vaurie, C. (1961): Systematic notes on Palearctic birds. No. 44, Falconidae, the genus Falco. (Part 1, Falco peregrinus and Falco pelegrinoides). American Museum Novitates 2035: 1–19. plena teksto
  • White, Clayton M., Nancy J. Clum, Tom J. Cade and W. Grainger Hunt (2002): Peregrine Falcon (Falco peregrinus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology. [1] Retrieved 2011-05-13.
  • Wink, M. & Sauer-Gürth, H. (2000): Advances in the molecular systematics of African raptors. In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 135–147. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29–48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Döttlinger, H.; Nicholls, M. K. & Sauer-Gürth, H. (2000): Phylogenetic relationships between Black Shaheen (Falco peregrinus peregrinator), Red-naped Shaheen (F. pelegrinoides babylonicus) and Peregrines (F. peregrinus). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 853–857. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H.; Ellis, D. & Kenward, R. (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499–504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto
  • Wisconsin Department of Natural Resources (2003): Peregrine Falcon (Falco peregrinus). Versio de 2003-01-07. Konsultita la 2007-08-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Konservorganizoj
Filmetoj kaj simile

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]