Kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la birdo-specio kolombo. Se vi serĉas informojn pri urbo Kolombo en Sri-Lanko, vidu la paĝon Kolombo (urbo).
Pri leŭtenanto Kolombo temas artikolo Columbo.
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rokkolombo
Columba livia.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Rokkolombo 'Columba livia domestica '
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kolombo estas la ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome Columba. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la "ordinara kolombo" aŭ Rokkolombo (Columba livia), kiu troviĝas tra la tuta mondo. Tiu ĉi specio estis enhejmigitaj de antaŭ longe kaj donis la birdon nomatan Hejmkolombo aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin urbokolombo.

Rokkolombo[redakti | redakti fonton]

La ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj ĉehomiĝis, descendis el la rokkolombo aŭ livio. Rokkolomboj troviĝas en okcidenta kaj suda Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio, ekzemple en Barato; ili faras siajn hejmojn sur la rokaj klifoj ĉefe marbordaj, dum la hejmigita urbokolombo loĝas ie ajn en urboj. En Britio, Irlando kaj granda parto de ties iama teritorio la Rokkolombo estas pura nur en apartaj zonoj. La rokkolombo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informinta pri pli longvivintaj specimenoj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La rokkolombo estas 32–37 cm longa kun enverguro de 64–72 cm. La blanka pugo de la pura rokkolombo estas ĝia plej klara identigilo, same kiel la du nigraj flankaj strioj en helgrizaj flugiloj; neniun el la du havas ĉu la trukolombo ĉu la palumbo. La vosto havas nigran finan larĝan strion. Rokkolombo estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo (kaj foje ankaŭ la brusto) montras belajn nuancojn violajn ĉefe antaŭe kaj verdajn ĉefe malantaŭe pli intense ol ĉe la Trukolombo; la intenseco kaj beleco de la kolornuancoj de la kolo de la kolombo inspiris la titolon de la hispanaraba libro La kolumo de la kolombo de Ibn Hazm pri la nuancoj de la amo en homoj. La okulringo estas ĝenerale oranĝa. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj.

Etan prahistorian subspecion de la rokkolombo, kiu vivis dum la lasta glaciepoko en Francio, oni priskribis kiel Columba livia minuta.

Ĉehomiĝo[redakti | redakti fonton]

Homaro ĝuas avantaĝon de miloj da jaroj de ĉehomiĝaj kolomboj. Kun la baza sovaĝa park-kolombo, kaj kun la ĉampiona vet-kolombo, kiu kostas milojn da dolaroj, kolomboj donas al la homaro kapablecon apreci la belecon de birdoj ie. De antikva tempo, oni uzis kolombojn por porti mesaĝojn, kaj en periodoj de paco kaj de milito. Ankaŭ, kolombojn oni mencias ofte en la judkristana biblio.

Diversaj rasoj[redakti | redakti fonton]

Centoj, se ne miloj da rasoj brediĝas por diversaj celoj: grandajn kolombojn por manĝi, tre belajn tipojn por konkuraj ekpozicioj, konkursajn kaj mesaĝajn kolombojn por veti kaj mesaĝi, kaj rulajn kolombojn kaj tiplerajn kolombojn por ilia aeraj akrobatemoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]