Sciuro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sciuro
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Genroj

Multaj, vidu la artikolon Sciuredoj

Sciuro estas malgranda mamulo el la ordo de ronĝuloj kaj el familio sciuredoj, vivanta sur arboj, kun granda vosto kaj hartufoj ĉe la oreloj, kutime rustkoloraj. Ili ĉiuj apartenas al la grupo sciuromorpha (sciuro-formaj, sciuro-similaj), familio Sciuredoj.

Felo de ordinara sciuro, Sciurus vulgaris, eventuale de aliaj sciurspecioj (mallonga, delikata ruĝbruna ĝis nigrabruna hararo) estas aplikata en peltindustrio.

La Griza sciuro (Sciurus carolinensis) estas specio loĝanta en Usono kaj enigita en Brition kaj en kontinentan Eŭropon, kie ĝi minacas la nativan rufan sciuron (Sciuro vulgaris). Sciurus carolinensis pli prosperas en la Biotopo kaj tiel forpuŝas Sciuro vulgaris-n. Nun en Britio asocioj provas savi tiun lastan.

Listo de la specioj en la genro sciurus:

  • specio : Rufa sciuro - Sciurus vulgaris
    • subspecio : siberia rufa sciuro - Sciurus vulgaris varius
  • specio : kurtorela kurtorela - Sciurus anomalus
  • specio : griza sciuro - Sciurus carolinensis
  • specio : socia sciuro - Sciurus socialis
  • specio : variema sciuro - Sciurus variegatoides
  • specio : griza sciuro - Sciurus griseus
  • specio : grandorela sciuro - Sciurus aberti
  • specio : vulpa sciuro - Sciurus niger
  • specio : ŝanĝa sciuro - Sciurus granatensis
  • specio : ruĝeta sciuro - Sciurus ignitus
  • specio : venezuela sciuro - Sciurus flammifer
  • specio : ruĝventra sciuro - Sciurus igniventris

Enhavo

[redakti] Slanga senco de l' vorto

En esperanta slango sciuri signifas kolekti amikojn kiel sciuroj kolektas avelojn.

[redakti] Proverbo

Ekzistas proverboj pri sciuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

« Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. »
« Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.tunturisusi.com/orava
·  http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3932943.stm