Kanarioj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Islas Canarias
Kanariaj Insuloj

Flago de Kanarioj

Blazono de Kanarioj
(Detale) (Detale)
Situo

Situo de la Kanariaj Insuloj

Statistikaj datumoj
Ĉefurboj Santa Cruz de Tenerife kaj Las Palmas de Gran Canaria
Oficiala lingvo Hispana
Surfaco 7.447 km²
Loĝantaro (2006) 1.995.833 loĝ.
ISO 3166-2 ES-CN
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 30-a de decembro 1996
Prezidento Paulino Rivero
Parlamenta reprezento
 - Kongreso
 - Senato
 
15 membroj
13 membroj
Registaro de Kanarioj

La hispanaj insuloj Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko.

La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km²) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km²) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km²). La plej gravaj kanariaj urboj estas Santa Cruz de Tenerife kaj Las Palmas de Gran Canaria. Ankaŭ historia estas La Laguna (Tenerifo), kun universitato, kie instruis interalie la eldonisto Juan Régulo Pérez.

Enhavo

Insuloj [redakti]

La insuloj de Kanarioj estas:

La tiel nomitaj Insuletoj (hispane los Islotes) estas: Lobos inter Fuerteventura kaj Lanzarote; kaj la Ĉiniĥa Insularo (hispane Archipiélago Chinijo) norte de Lanzarote kun la insuloj Alegranza, La Graciosa, Montaña Clara, Roque del oeste ("okcidenta roko aŭ rifo") kaj Roque del este ("orienta roko aŭ rifo").

Ĉiu el la sep grandaj insuloj posedas aŭtonoman registaron, nomatan cabildo [kaBILdo].

Aliflanke, ĉiu el ili estas tre malsimila al la alia el geografia kaj pejzaĝa vidpunktoj. Oni povas trovi el dezertoj en la orientaj insuloj ĝis praarbaroj en la plej orientaj aŭ vulkanoj en la centraj. Preskaŭ duono de la Naciaj Parkoj de Hispanio troviĝas en Kanarioj.

En Tenerife troviĝas la Tejdo, la plej alta el la hispanaj montoj (3.718 metrojn de alteco), kiu, kun la ĉirkaŭaĵoj, formas la plej vizitatan Nacian Parkon de la lando.

La Palma havas ankoraŭ vulkanan aktivadon en la monto Teneguía kaj en la Roque de los Muchachos (2.426 m), en la limo de la Nacia Parko Caldera de Taburiente.

Lanzarote estas la plej orienta, kaj tie troviĝas la Nacia Parko de Timanfaya.

La loĝdenseco estas 219 loĝ./km², multe pli alta ol la averaĝo de Hispanio. Gran Canaria kaj Tenerife posedas pli ol la 80% de la tuta loĝantaro de la insuloj.

Provincoj [redakti]

Provinco Situo de provinco Provinca mapo Provinca ŝildo Provinca flago Provinca ĉefurbo Insuloj
Provinco La Palmoj Provmap-laspalmas.png Las Palmas - Mapa municipal.svg Provincia de Las Palmas - Escudo.svg Provincia de Las Palmas - Bandera.svg Las Palmas de Gran Canaria Gran Canaria
Fuerteventura
Lanzarote
Ĉiniĥa Insularo
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo Provmap-sctenerife.png Santa Cruz de Tenerife - Mapa municipal.svg Provincia de Santa Cruz de Tenerife - Escudo.svg Provincia de Santa Cruz de Tenerife - Bandera.svg Santa Cruz de Tenerife Tenerifo
La Palma
La Gomera
El Hierro

Historio [redakti]

La Kanarioj estis loĝataj de antaŭlonge de berberdevenaj popoloj, kiuj estas kune (sed iom ne tre ekzakte) nomataj guanĉoj (guanches).

La nomo de la insuloj verŝajne devenas de la latina vorto "Canis" (hundo), eble pro la ekzisto de grandaj hundoj.

Ili estis vizitataj de diversaj esploristoj, sed ĝis la 15-a jarcento la loĝantoj restis relative izolitaj. En 1402 ekas la konkero de la insularo, per la invado fare de Jean de Bethencourth de la insulo Lanzarote. Pro la rezistado de la indiĝenoj la invado ne finiĝas ĝis 1495, kiam la tenerifanoj kapitulacas kaj la tuta insularo estas aldonita al la kronlando de Kastilio.

La insuloj fariĝis punkto de provizado dum la vojaĝoj inter Eŭropo kaj Ameriko aŭ Afriko, kio donas certan prosperecon. Poste ili suferas procezon de malriĉiĝo, kiu kondukas al forta elmigrado al Ameriko.

Post la 1960-aj jaroj la granda alfluo de turistoj, precipe el Norda Eŭropo, ŝanĝis la ekonomion de la regiono.

Biogeografio [redakti]

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la insularo apartenas al la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono kaj biome al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Lanzarote kaj Fuerteventura situas en la ekoregiono de la mediteraneaj sekaj maldensarbaroj de akacio kaj arganio. La aliaj, pli okcidentaj insuloj, troviĝas en la kanariaj sekaj maldensarbaroj kaj arbaroj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Mitoj pri historio de la Kanarioj


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Bandera de la Comunidad Valenciana (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas