Gran Canaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gran Canaria
Flago
insulo • turisma celloko [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco1 956 msnm [+]
- koordinatoj27° 58′ N, 15° 36′ U (mapo)27.958611111111-15.5925Koordinatoj: 27° 58′ N, 15° 36′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoPico de las Nieves [+]
Areo1 560 km² (156 000 ha) [+]

Loĝantaro851 231 [+] (2019)
Denseco545,66 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Gran Canaria [+]
vdr

Gran Canaria (jen hispane, prononcata [grankaNArja], esperante Granda Kanario) estas hispana insulo, situanta en la Atlantika Oceano fronte al la afrika marbordo, Gran Canaria (Granda Kanario) estas la tria plej granda el la kanariaj insuloj (post Tenerifo kaj Fuerteventura), kaj la dua plej loĝata (post Tenerifo), kun ĉirkaŭ 800.000 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Municipa mapo de Gran Canaria.

La ĉefurbo de la insulo estas Las Palmas de Gran Canaria.

Fotomontaĵo

Gran Canaria havas cirklan formon, kun alta montaro en la centro. La plej alta monto estis tradicie konsiderata la Pico de las Nieves (Neĝopinto) kun 1 949 metroj, sed lastatempe ĵusaj mezuroj indikis, ke la proksima Morro de la Agujerada estas pli alta kun 1 957 m.s.m.

Grava turisma loko estas la strando Maspalomas en la sudo de la insulo. La marbordo estas la plej loĝata areo. En la interno eblas rura kaj montara turismo (piedirado).

Areo estas de 1.560 km². Loĝantaro estis 790 360 (en 2004). Insula kaj samtempe provinca ĉefurbo estas Las Palmas de Gran Canaria (376 953 loĝantoj en 2004).

La indiĝenoj de la insulo estis Guanĉoj, nome prapopolo rilata al berberoj de Nordafriko, kiuj jam loĝis tie dum jarcentoj antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, kiuj fakte duone mikiĝis kun tiuj kaj duone malaperigis ilin.

Gran Canaria 3D.

La insulo estas dividita en 21 municipoj:

Municipo Areo (km²)
Agaete 45,50
Agüimes 79,28
La Aldea de San Nicolás 123,58
Artenara 66,70
Arucas 33,01
Firgas 15,77
Gáldar 61,59
Ingenio 38,15
Mogán 172,44
Moya 31,87
Las Palmas de Gran Canaria 100,55
San Bartolomé de Tirajana 333,13
Santa Brígida 23,81
Santa Lucía de Tirajana 61,56
Santa María de Guía de Gran Canaria 42,59
Tejeda 103,30
Telde 102,43
Teror 25,70
Valleseco 22,11
Valsequillo de Gran Canaria 39,15
Vega de San Mateo 37,89

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Situo en la arkipelago.

La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. Multaj kaŝtanarboj kreskas tie.

Origine, Gran Canaria estis unu de la Kanariaj insuloj kun pli da arbaroj. Sed post la konkero fare de hispanoj, la insulo suferis teruran procezon de senarbarigo konsekvence de forhakado, terdisdonado kaj aliaj intensaj ekspluatadoj. La arbara etendo reduktiĝis al apenaŭ 56 000 hektaroj, kio igis la insulon la plej senarbarigita de la insularo pro la homa agado. Ekde la 20-a jarcento oni entreprenis diversaj klopodojn por rearbarigi la insulon.[1][2]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.