Beringa Maro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Beringa Maro kaj la Norda Pacifika Oceano

La Beringa Maro estas maro de la norda parto de Pacifika Oceano. Ĝi situas inter la orienta bordo de Siberio kaj la okcidenta parto de Alasko. Norde disigas la Beringa Strato la Beringan Maron de Nordpolusa Maro?. La limo inter Pacifiko kaj Beringa Maro estas formata de la ĉeno de la Aleutaj insuloj.

La Beringa Maro estas 304 Mio. km² granda kaj 4200 m profunda. Per la varma Alaska Fluo (8-11°C) restas la Beringa Maro ĉiujare de julio ĝis septembro senglacia.

La marnivelo malaltiĝis dum la lasta glaciepoko en la suda Beringa Maro tiel, ke estiĝis terponto inter Siberio kaj Alasko. Tiu t.n. Beringa ponto ebligis migradon de homoj al Ameriko.

La Beringa Maro estas nomita post dana naturesploristo Vitus Bering, kiu komence de la 18-a jarcento en komisio de la caro Petro la Granda esploris, ĉu ekzistas konekto inter Siberio kaj Ameriko.

Insuloj de la Beringa maro estas ekz. la Komandorski-insularo kun la Beringa insulo kaj la grupo de Pribilof-insuloj.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Mapo de Pacifiko
Maroj: Arafura MaroBanda MaroBeringa MaroBismarka MaroFilipina MaroFlava MaroFlorea MaroInterna MaroJapana MaroJava MaroKorala MaroOĥota MaroOrientĉina MaroSudĉina MaroSulavesa MaroSulua MaroSolomona MaroTasmana MaroTimora Maro
Golfoj: Granda Aŭstralia GolfoKaliforna GolfoKarpentara GolfoSanktvincenca GolfoSpencera GolfoTajlanda GolfoVjetnama (Tonkina) Golfo
Markoloj: Markolo de BassMarkolo de CookCugara Markolomarkolo de Golden GateKanmona MarkoloMakasara markoloTajvana MarkoloToresa Markolo
Marfluoj: Aleŭta MarfluoAntarkta Ĉirkaŭpolusa MarfluoAntila MarfluoMarfluo de HumboldtKaliforna MarfluoKuroŝioPerua Marfluo