Amerika turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika turfalko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. sparverius
Falco sparverius
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika turfalko (Falco sparverius) estas la plej eta kaj la plej kolorplena falko el Nordameriko. Ĝi estas malgranda falko, tio estas birdo de la familio de Falkedoj, kaj la ununura membro de la grupo de turfalkoj en Ameriko. Ĝi estas la plej komuna falko en Nordameriko, kaj ĝi troviĝas en ampleksa vario de vivejoj. Ĝi estas 19–21 cm longa, kaj la plej malgranda falko de Nordameriko. Ĝi estas kazo de seksa dimorfismo laŭ grando kaj laŭ plumaro, kvankam ambaŭ seksoj havas ruĝecbrunan dorson kun rimarkinda strieco. Junuloj estas similaj laŭ plumaro al plenkreskuloj.

La Amerika turfalko reproduktiĝas de centra kaj okcidenta Alasko tra norda Kanado al Nova Skotio, kaj suden tra Nordameriko, al centra Meksiko kaj Karibio. Ĝi estas loka reproduktulo en Centrameriko kaj estas amplekse distribuata tra Sudameriko ĝis la suda pinto, kvankam ĝi mankas en densaj arbaroj, kiel la Amazona arbarego. Plej parto de la birdoj de Alasko, Kanado kaj norda Usono migras suden dum vintro. Krome la specio estas foje vaganto en okcidentan Eŭropon.

Ĝi estas komuna birdo uzata en falkado, ĉefe fare de komencantoj.

Ĝiaj moroj similas al tiuj de la kuza eŭropa turfalko, sed ĝi ĉasas pli ofte el ripozejo ol per ŝvebo, kaj ĝi manĝas plie insektojn, ĉefe akridoj, ol mamuletojn kiaj musojlacertoj kaj aliaj malgrandaj birdoj.

Ili nestumas en kavaĵoj en arboj, klifoj, konstruaĵoj kaj aliaj strukturoj. La tri ĝis sep ovoj estas demetataj en variaj monatoj laŭ lando: junio en Kanado, marto en Florido, januaro en Centrameriko, oktobro en Ĉilio. Ambaŭ gepatroj helpas al kovado.

Ĉefaj karakteroj estas ruĝbrunaj dorso kaj vosto, blugrizaj flugiloj (ruĝbrunaj je ino), griza kapo, blankaj vangoj kun du nigraj vertikalaj strioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Granda kiel granda turdo, la Amerika turfalko estas la plej malgranda falko de Nordameriko.[1] La Amerika turfalko estas ekzemplo de seksa dimorfismo, kvankam estas ioma koincido en plumarkoloraro inter ambaŭ seksoj. Tiu birdo estas 19–21 cm longa kun enverguro de 50–60 cm, kaj la ino estas tipe pli granda ol la masklo. La masklo pezas 103-120 g, kaj la ino 126-166 g.[2]

Masklo
Masklaj supraj partoj
Ino en Vinipego (Manitobo), Kanado

La plumaro havas pli da variado inter seksoj ol grando. Maskloj havas blugrizajn flugilojn kun nigraj punktoj kaj blankaj subflugiloj kun nigra strieco. La dorso estas ruĝecbruna kun strieco en suba duono. La ventro kaj flankoj estas blankaj kun nigra punkteco. Ankaŭ la vosto estas ruĝecbruna, kun blanka aŭ ruĝecbruna pinto kaj nigra antaŭfina zono.[3] La dorso kaj flugiloj de la ino de la Amerika turfalko estas ruĝecbruna kun malhelbruna strieco. Subaj partoj de inoj estas kremokoloraj al sablokoloraj kun tre markata bruna strieco. La vosto estas rimarkinde diferenca el tiu de la masklo, ĉar estas ruĝecbruna kun nombraj mallarĝaj nigraj strioj. Junuloj montras kolorbildojn similajn al tiuj de plenkreskuloj.[3] Ĉe ambaŭ seksoj, la kapo estas blanka kun bluecgriza pinto. Estas ankaŭ du mallarĝaj, vertikalaj nigraj vizaĝaj markoj ĉe ĉiu kapoflanko, dum aliaj falkoj havas unu.[4] Estas du nigraj punktomakuloj (ocelli) en ĉiu flanko de la blanka aŭ oranĝeca nuko.[5] La funkcio de tiuj punktoj estas studata, sed plej komune akceptita teorio estas ke ili funkcias kiel "falsaj okuloj", kaj helpas protekti la birdon el eventualaj atakuntoj el malantaŭe.[6] La flugiloj estas mezlongaj, sufiĉe mallarĝaj kaj eĉ pli mallarĝaj pinte. Dum la turfalko ripozas, la flugilpintoj estas rimarkinde pli mallongaj ol la vostopinto.

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

La Amerika turfalko havas tri bazajn voĉojn – la "klii" aŭ "kili", la "ĝemo", kaj la "babilaĵo."[7] La "klii" estas kutime elsendita kiel rapida serio – klii, klii, klii, klii kiam la turfalko estas ĝenata aŭ ekscitata. Tiu alvoko estas uzata en ampleksa vario de situacioj kaj estas aŭdata de ambaŭ seksoj, sed la pli grandaj inoj tipe havas pli bastonajn voĉojn ol la maskloj. La "ĝema" alvoko estas ĉefe asocia kun manĝo, sed ĝi estas ankaŭ kriata dum kopulacio. La "babilaĵo" estas uzata en aktivado rilata al interagado inter masklo kaj ino, inklude ceremonian manĝadon, kopulacion, kaj manĝigadon de idoj.[8] Idoj povas produkti alvokojn similajn al tiuj de plenkreskuloj kiam tiuj estas 16-tagaj.[9]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda arealo; viole, la tutan jaron; brune, nur somere; helblue, nur vintre.

Ĝis la sesa eldono de la AOU Checklist of North American Birds estis publikigata de la American Ornithologists' Union en 1983, la plej komune uzata nomo por la Amerika turfalko estis la PasernizoPasera nizo. Tio okazis pro miskonekto kun la Nizo de la genro Accipiter. La sesa eldono de la listo AOU korektis tion, oficiale renomante la birdon American Kestrel (Amerika turfalko). Aliaj popolaj nomoj por la turfalko estas Grasshopper Hawk (akridonizo), pro ties dieto, kaj Killy Hawk (Kiliakcipitro), pro ties distinga alvoko.[10]

La latina scienca nomo de la Amerika turfalko nome, Falco sparverius, estis farata de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae.[11] La genro aludas al falkata (glavoforma), aŭ hokoforma, formo de la beko, kaj la specifa parto signifas "rilata al pasero", alude al la birda malgrando kaj foja ĉasado de paseroj.[10]

Oni agnoskis 17 subspeciojn de la Amerika turfalko, ĝenerale baze sur plumaro, grando kaj voĉoj:[12]

  • F. s. sparverius, priskribata de Linnaeus en 1758, estas la nomiga subspecio. Ĝi troviĝas en plej parto de Usono, Kanado kaj Meksikio.
  • F. s. paulus, priskribata de Howe kaj King en 1902, troviĝas en Sudorienta Usono, el Luiziano al Florido.
  • F. s. peninsularis, priskribata de Mearns en 1892, troviĝas en suda Baja California.
  • F. s. tropicalis, priskribata de Griscom en 1930, troviĝas el suda Meksikio al norda Honduro.
  • F. s. nicaraguensis, priskribata de Howell en 1965, troviĝas en Honduro kaj Nikaragvo.
  • F. s. sparveroides, priskribata de Vigors en 1827, troviĝas en Kubo kaj en la Insulo de Juneco, kaj suden al centraj Bahamoj.
  • F. s. dominicensis, priskribata de Gmelin en 1788, troviĝas en Puerto Rico tra Malgrandaj Antiloj al Grenada.
  • F. s. caribaearum, priskribata de Gmelin en 1788, troviĝas en Hispaniolo.
  • F. s. brevipennis, priskribata de Berlepsch en 1892, troviĝas en Nederlandaj Antiloj.
  • F. s. isabellinus, priskribata de Swainson en 1837, troviĝas el Venezuelo al norda Brazilo.
  • F. s. ochraceus, priskribata de Cory en 1915, troviĝas en orienta Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.
  • F. s. caucae, priskribata de Chapman en 1915, troviĝas en okcidenta Kolombio.
  • F. s. aequatorialis, priskribata de Mearns en 1892, troviĝas en norda Ekvadoro.
  • F. s. peruvianus, priskribata de Cory en 1915, troviĝas en sudokcidenta Ekvadoro, Peruo kaj norda Ĉilio.
  • F. s. fernandensis, priskribata de Chapman en 1915, troviĝas en la Insularo Juan Fernández de Ĉilio.
  • F. s. cinnamominu, priskribata de Swainson en 1837, troviĝas en Peruo, Ĉilio, kaj Argentino.
  • F. s. cearae, priskribata de Cory en 1915, troviĝas el nordorienta Brazilo suden al orienta Bolivio.

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ino predofalonta

Amerikaj turfalkoj troviĝas en ampleksa vario de biotopoj, inklude herbejojn, paŝtejojn, dezertojn kaj aliajn malfermajn al duonmalfermajn regionojn. Ili povas troviĝi ankaŭ kaj en urbaj kaj en ĉeurbaj areoj. La turfalka vivejo devas inkludi ripozejojn, malfermajn spacojn por ĉasado, kaj kavaĵojn por nestado (ĉu naturajn ĉu artefaritajn).[13] La Amerika turfalko povas vivi en tre diversaj kondiĉoj, game el sub Arkta Cirklo,[14] al tropikoj de Centrameriko, al altaĵoj de super 4500 m ĉe Andoj.[15] Tiu birdospecio estas distribuata el norda Kanado kaj Alasko al plej suda pinto de Sudameriko, Fajrolando. Ĝi estas la ununura turfalko troviĝanta en Ameriko.[16] Ĝi estis kiel vaganto en Britio, Danio, Malto kaj Azoroj.[17]

Amerikaj turfalkoj de Kanado kaj de norda Usono tipe migras suden vintre, foje tiom malproksime kiom ĝis Centrameriko kaj Karibio. Birdoj kiuj reproduktiĝis suden je ĉirkaŭ 35 gradoj norde latitude estas kutime loĝantaj birdoj la tutan jaron. Migrado dependas ankaŭ el lokaj veterkondiĉoj.[18] La vintrejoj kaj ties habitatoj estas elektitaj depende de la sekso. Inoj troviĝas en malfermaj areoj plej ofte ol maskloj for de la reprodukta sezono. Komuna klarigo por tiu konduto estas ke la plej grandaj inoj alvenas al preferata habitato la unuaj kaj forpelas la masklojn el siaj teritorioj.[19]

Tiu nearktisa kaj neotropisa birdo ne estas longviva, kun averaĝa vivodaŭro de 15 monatoj.[20] La plej aĝa ringita natura birdo estis 11jara kaj 7monata,[21] kaj la plej aĝa kaptiva turfalko estis 17-jarulo maskla.[20] Laŭ iu studo, homoj respondecas pri 43.2% de 1,355 konstatitaj mortoj, kiuj inkludis rektajn mortigojn kaj ŝosemortintojn, dum predado (inklude tiun fare de pli grandaj rabobirdoj) respondecis pri nur 2.8%. Tiu statistiko estas eble nuancigota tamen ĉar informitaj mortoj kutime okazas ĉe aŭ en areoj loĝataj de homoj.[22]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Amerikaj turfalkoj manĝas ĉefe malgrandajn animalojn kiaj akridoj, libeloj, lacertoj, musoj kaj kampomusoj. Ili manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn birdojn. Oni scias ke ili eĉ mortigas pli grandajn animalojn kiaj serpentoj, vespertoj kaj sciuroj.[23] La turfalkoj havas altajn populacidensecojn, parte pro amplekseco de ties dieto. La ĉefa sistemo de la Amerika turfalko por ĉasado estas per ripozo kaj atendo de preterpasanta predo. Tiu birdo estas karaktere vidata ĉe ŝoseflankoj aŭ kampoj ripoze sur elstarejoj kiaj arboj, elektraj turoj aŭ fostoj aŭ simile. Ili ĉasas ankaŭ per ŝvebo en aero kaj rapidaj flugilfrapoj kaj priserĉado de la grundo por predoj. Aliaj ĉasteknikoj estas malalta flugo super kampoj, aŭ ĉasado de insektoj dumfluge.[24]

Predo estas preskaŭ ĉiam kaptata surgrunde. Antaŭ frapo la turfalko karaktere movas sian kapon kaj voston, kaj poste faras rektan flugon al la predo por kapti ĝin en siaj ungoj. Dum la reprodukta sezono, la birdo alportas grandajn predojn al sia partnero aŭ junulo. Unu studo trovis, ke paro de Amerika turfalko "manĝis laŭ sistemo kiu malpliigis la koston de energiakiro en sia partikulara situacio". Ekzemple, se la sukcesindico pri predokapto malpliiĝas klare en preciza areo, la birdo moviĝas al diferenca areo.[25]

Junulo subsune.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Falco sparverius - MHNT

Amerikaj turfalkoj estas sekse maturaj je sia unua printempo.[26] Ĉe migrantaj populacioj, la maskloj alvenas al la reproduktejoj antaŭ la inoj, poste la ino selektas partneron. Parligoj estas fortaj, ofte porĉiamaj. Paroj kutime uzas antaŭajn nestolokojn en sinsekvaj jaroj. Tio havigas al birdoj avantaĝon super pli junaj aŭ invadaj individuoj, ĉar ili jam estas familiaraj kun la ĉasejoj, najbaroj, predantoj kaj aliaj karakteroj de la loko.[27] Maskloj plenumas prilaboratajn plonĝomontradojn ceremoniajn por averti pri siaj teritorioj kaj allogi partneron. Tiu memmontrado konsistas el kelkaj ascendoj kaj aerplonĝoj, kun 3 aŭ 4 alvokoj "klii" elsenditaj el la pinto. Inoj estas promiskuaj dum unu aŭ du semajnoj post siaj alvenoj al la nestolokoj. Tio klopodas stimuli ovoladon.[28] Manĝotranspaso el masklo al ino okazas el ĉirkaŭ 4 al 5 semajnoj antaŭ ovodemetado ĝis 1 al 2 semajnoj poste.[29]

Amerikaj turfalkoj estas kavonestantoj, sed ili kapablas adaptiĝi al ampleksa vario de nestosituacioj. Ili ĝenerale preferas naturajn kavaĵojn (kiaj en arboj) kun fermitaj pintoj kaj mallarĝaj enirejoj, por havi maksimuman protekton de ovoj kaj idoj.[30] Turfalkoj foje nestas en truoj kreitaj de grandaj pegoj,[31] aŭ uzas abandonitajn nestojn de aliaj birdoj, kiaj Jamajka buteo, Kolombfalko kaj korvo.[32] Oni konstatis nestadon en klifokornicoj kaj konstrupintoj, same kiel en abandonitaj kavaĵoj de kaktoj.[33] Amerikaj turfalkoj uzas komune ankaŭ nestoskatolojn.[34]

La ino demetas 3 al 7 ovojn (tipe 4 aŭ 5) proksimume aparte 24–72 horojn. La averaĝa ovogrando estas de 32 mm por 29 mm, 10% pli grandaj ol averaĝe por birdoj de sia korpogrando. La ovoj estas blankaj al kremokoloraj kun bruna aŭ griza makuleteco. Kovado kutime daŭras 30 tagojn kaj estas ĉefe respondeco de la ino, kvankam la masklo kovas 15–20 % de la tempo. Perditaj ovoj estas tipe anstataŭataj en 11–12 tagoj. Eloviĝo okazas dum 3 aŭ 4 tagoj. La idoj estas malfrukapablaj kaj povas sidi nur post 5 tagoj. Ili kreskas tre rapide, kaj atingas plenkreskan pezon post 16–17 tagoj. Post 28–31 tagoj, ties flugiloj disvolviĝas kaj estas pretaj por elnestiĝo.[35]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Amerika turfalko estas la plej abunda falko en Nordameriko, kvankam ties totala populacio estas malfacile kalkulebla, ĉae lokaj populacioj povas ŝanĝi rapide pro manĝodisponeblo. La nordamerika populacio estis ĉirkaŭkalkulata en 1.2 milionoj de paroj, kaj la populacioj de Centra kaj Suda Amerikoj estas pli grandaj. Pli malgranda ĉirkaŭkalkulo vidis 236,000 birdojn vintrantajn en Nordameriko. Populacipliiĝo okazis en la 18a kaj 19a jarcentoj, probable pro senarbarigo farata por uzado por agrikulturo. La rezultaj paŝtejoj havigis taŭgajn habitatojn por la turfalkoj.[22]

Masklo kun falkadisto, Bestoĝardeno San Diego

La subspecio de sudorienta Usono (Falco sparverius paulus) malpliiĝis je 82% el 1940 pro malpliiĝo de nestoloka disponeblo. Tiu malpliiĝo estis rezulto de la fakto ke la arbaroj de Marĉopinoj estis klarigitaj pro agrikulturaj kampoj.[36] Spite tion, la Amerika turfalko estis klasita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo.[37]

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Grava uzado de la Amerikaj turfalkoj estas en falkado. Kvankam plej falkadistoj preferas pli grandajn birdojn kiaj Migra falko kaj Akcipitroj por ĉasado, turfalkoj povas esti uzataj por kapti malgrandajn birdojn, insektojn kaj rodulojn. Amerikaj turfalkoj estas ofte uzataj por sciencaj studoj, ĉar ili povas esti bredataj facile en kaptiveco. Per nenatura manipulado de la taglumaj horoj en kaptiveco, la sciencistoj bredis ilin pli da unufoje jare.[38]

Migrantaj rabobirdoj indiĝenaj de Usono estas protektataj de la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918, tiele estas kontraŭleĝe posedi Amerikajn turfalkojn sen permesilo en Usono, Kanado kaj Meksiko.[39]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wauer (2005), pp. 6–7
  2. McCollough American Kestrel Falco sparverius. University of Michigan Museum of Geology. Alirita Septembre 13a, 2010.
  3. 3,0 3,1 American Kestrel, Falco sparverius. Cornell Lab of Ornithology. Alirita September 13, 2010.
  4. Tveten & Tveten (2004), p. 210
  5. Clark & Wheeler (2001), p. 252
  6. (2007) “Deceptive plumage signals in birds: manipulation of predators or prey?”, Biological Journal of the Linnean Society 90 (3), p. 467–477. doi:10.1111/j.1095-8312.2007.00735.x/abstract. 
  7. (1971) “Displays and Vocalizations of the Sparrow Hawk”, The Wilson Bulletin 83 (3), p. 249–254.  Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2011-05-28.
  8. Wauer (2005), pp. 11–12
  9. (2003) “Vocal Development in American Kestrel (Falco sparverius) Nestlings”, Journal of Raptor Research 37 (1), p. 37–43.  Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2011-05-28.
  10. 10,0 10,1 Wauer (2005), p. 4
  11. Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae: Laurentii Salvii..
  12. American Kestrel: Systematics. Cornell Lab of Ornithology (2002). Alirita 4a Septembro 2010.
  13. American Kestrel, Life History. All About Birds. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 3-a de septembro 2010.
  14. Wauer (2005), p. 15
  15. Fjeldså & Krabbe (1990), p. 112
  16. American Kestrel: Introduction. Cornell Lab of Ornithology (2002). Alirita 2-a de novembro 2010.
  17. Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-850188-9.
  18. Wauer (2005), pp. 23–24
  19. (1997) “Sex-related differences in habitat selection in wintering American kestrels,Falco sparverius”, Animal Behavior 53 (6), p. 1305–1311. doi:10.1006/anbe.1996.0364.  [rompita ligilo]
  20. 20,0 20,1 Wauer (2005), p. 51
  21. (1982) “Longevity Records of North American Birds: Gaviidae through Alcidae”, Journal of Field Ornithology 53 (2), p. 107. 
  22. 22,0 22,1 American Kestrel: Demography and Populations. Cornell Lab of Ornithology (2002). Alirita 5-a de septembro 2010.
  23. (1978) “Diets of North American Falconiformes”, Journal of Raptor Research 12 (2), p. 103–106.  Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2011-05-28.
  24. (1983) “Diet, Capture Success, and Mode of Hunting by Female American Kestrels in Winter”, The Condor 85 (3), p. 69–371. 
  25. (1982) “Foraging Strategies of American Kestrels During Breeding”, Ecology 63 (5), p. 1268–1276. doi:10.2307/1938854. 
  26. (1989) “The influence of relatedness and display effort on the mate choice of captive female American kestrels”, Animal Behavior 37, p. 112–117. doi:10.1016/0003-3472(89)90011-0. 
  27. Wauer (2005), p. 52
  28. Wauer (2005), p. 54
  29. American Kestrel: Behavior. Cornell Lab of Ornithology (2002). Alirita 25a Septembro 2010.
  30. Wauer (2005), p. 55
  31. (2004) “Nest Success of Southeastern American Kestrels Associated with Red-Cockaded Woodpeckers in Old-Growth Longleaf Pine Habitat in Northwest Florida”, Southeastern Naturalist 3 (2), p. 191–204. doi:[[doi:10.1656%2F1528-7092%282004%29003%5B0191%3ANSOSAK%5D2.0.CO%3B2|10.1656/1528-7092(2004)003[0191:NSOSAK]2.0.CO;2]]. 
  32. Wauer (2005), pp. 55-56
  33. (1972) “The Biology of the American Kestrel in Central Utah”, The Southwestern Naturalist 17 (1), p. 73–83. doi:10.2307/3669841. 
  34. (1997) “Effects of Macrohabitat and Microhabitat on Nest-Box Use and Nesting Success of American Kestrels”, The Wilson Bulletin 109 (3), p. 410–423. 
  35. Wauer (2005), pp. 59-63
  36. (1988) “Historical Status of the American Kestrel (Falco sparverius paulus) in Florida”, The Wilson Bulletin 100 (1), p. 91–107. 
  37. "IUCN"
  38. Wauer (2005), pp. 75-76
  39. Legal Requirements for Raptor Possession. Bureau of Land Management (15a Julio 2008). Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 29a Oktobro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2011-05-28.

Cititaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Clark, William S.. (2001) A field guide to hawks of North America. New York: Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 0-395-67067-5.
  • Fjeldså, Jon. (1990) Birds of the High Andes: A Manual to the Birds of the Temperate Zone of the Andes and Patagonia, South America. Svendborg, Denmark: Apollo Books. ISBN 87-88757-16-1.
  • L. Tveten, John. (2004) “Our Smallest Falcon—American Kestrel: 198/1996”, Our life with birds: a nature trails book. College Station, TX: Texas A&M University Press. ISBN 1-58544-380-8.
  • Wauer, Roland H.. (2005) The American kestrel: falcon of many names. Boulder, CO: Johnson Books. ISBN 1-55566-353-2.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]