Akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akcipitro
Akcipitro, plenkreskulo
Akcipitro, plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. gentilis
Accipiter gentilis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

Accipiter gentilis albidus
Accipiter gentilis apache
Accipiter gentilis arrigonii
Accipiter gentilis atricapillus
Accipiter gentilis buteoides
Accipiter gentilis fujiyamae
Accipiter gentilis gentilis
Accipiter gentilis laingi
Accipiter gentilis marginatus
Accipiter gentilis schvedowi

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Akcipitro estas vorto kiu utilas por nomi la tutan birdan genron Accipiter, kiu enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn aŭ pli specife utilas por nomi la plej konatan el tiuj specioj, nome Accipiter gentilis.

La Akcipitro (Accipiter gentilis) estas mezgranda rabobirdo de familio akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj, precize en ties subfamilio de Akcipitrenoj.

Temas pri tre disvastigita specio tra la tuta mezvarma zono de norda hemisfero, tio estas Kanado, okcidenta Usono, Eŭropo -kun Skandinavio-, Turkio, Nordazio (Siberio), Japanio kaj centra Ĉinio. Pli ofte ĝi estas specio de loĝantaj birdoj, sed birdoj el plej malvarmaj regionoj el Kanado kaj Siberio migras vintre suden. En Nordameriko videblas migrantajn akcipitrojn suden super montoĉenoj septembre kaj oktobre.

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae laŭ ties nuna scienca nomo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Akcipitro dum flugo
Junulo (live) kaj plenkreskulo ĉe ilustraĵo fare de Louis Agassiz Fuertes.
Junulo dum flugo

La Akcipito estas la plej granda membro de la genro Accipiter.[2] Tiu rabobirdo havas mallongajn larĝajn flugilojn kaj longan voston, ambaŭ tre utilaj por manovri en arbaro inter arboj. La virbirdo havas blugrizan dorson kaj grizblankan striecan suban parton, sed azia subspecio en partikulara teritorio estas preskaŭ blanka ĝenerale al preskaŭ nigra supre.

Li estas 46-57 cm longa kaj havas enverguron de 89-105 cm. La ino estas multe pli granda (58-64 cm longa kaj enverguro de 108-127 cm) kaj pli griza. La Akcipitro, kiel ĉiuj Akcipitredoj, montras kazon de seksa dimorfismo pro la grando, ĉar maskloj estas 10-25% pli malgrandaj ol inoj kaj tiuj de la pli malgrandaj rasoj povas pezi tiom malmulte kiom ĝis 515 g, dum inoj de la pli grandaj rasoj povas pezi ĝis 2.2 kg.[3] Inoj estas ofte 30-60% pli fortikaj ol siaj partneroj.

La junuloj estas pli brunaj kaj la ventraj strioj estas vertikalaj anstataŭ horizontalaj kaj sur pli flava koloro. Ĉiuj aĝoj havas malhelan kapon kaj videblegan blankan strion superokulan. Tiu aspekto dumripoze: griza dorso, striecaj ventro kaj brusto, malhela kapo kaj strio hela superokula estas komuna kun la ino de Nizo, kiu tamen estas multe pli malgranda.

Dumfluge la subaj partoj estas helaj kaj striecaj, kapo blanka kaj zono ĉirkaŭ la flavaj kruroj ankaŭ blanka; en longa vosto kvar malhelaj strioj. Flugilpintoj malhelaj.

En Nordameriko, junuloj havas palflavajn irisojn, dum plenkreskuloj havas malhelruĝajn kutime post la dua jaro, kvankam ankaŭ nutrado kaj genetiko povus influi sur iriskoloro. En Eŭropo kaj Azio, junuloj havas ankaŭ palflavajn irisojn, dum plenkreskuloj havas oranĝeccajn irisojn.

La flugmaniero estas karaktera flugilfrapado "flap flap" kaj posta glitado, sed ĝi estas foje vidata dum ŝvebado dum migrado, kaj kapablas konsiderindajn, longajn, horizontalajn rapidojn persekute de predo.

La Akcipitro estas foje konfuzata kun la Ĉasfalko ĉefe observata en alta rapida persekutado, havante flugilplintojn reen per falkeca profilo. En Eŭrazio la masklo estas foje konfuzata kun ino de Nizo, sed li estas pli granda, multe pli fortika kaj havas relative pli longajn flugilojn. En Nordameriko junuloj estas foje konfuzataj kun la pli malgranda Kupera akcipitro, tamen la junaj akcipitroj montras pli fortikan, vertikalan striecon en brusto kaj ventro kaj foje ŝajnas havi pli mallongan voston pro sia mulye pli granda kaj larĝa korpo. Kvankam ŝajnas esti laŭgranda koincido inter malgrandaj maskloj de akcipitroj kaj grandaj inoj de Kupera akcipitro, mezuroj pri morfometrio (longo de flugiloj kaj vosto) de ambaŭ specioj pruvas, ke ne eatas tia koincido, kvankam laŭpeza koincido povas okazi pro variado laŭsezona kondiĉo kaj faritaj manĝoj ĉe la pezado. En Nordameriko la Striakcipitro estas klare pli malgranda.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Amerika akcipitro (A. g. atricapillus), plenkreskulo.

La situacio de la agnoskitaj subspecioj estas ankoraŭ studata. Ĝenerale oni agnoskas 10 subspeciojn, ĉiuj en la Malnova Mondo, escepte tri en Nordameriko:

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ĉasas birdojn kaj mamuletojn en varia gamo de arbaro, per kaptado pro surprizo kiam ili falflugas ekde gvatejo aŭ per rapida persekutado. Ili povas predi bestojn tiom grandaj kiel leporofazano.

Akcipitroj estas ofte vidataj ĉe apudarbaraj habitatotipoj, kiaj arbarbordoj kaj herbejoj; flugante malalte kaj rapide por surprizi naatentantajn predojn. Ili estas kutime oportunemaj predantoj, kiel plej parto de rabobirdoj. Ĉefaj predospecioj estas malgrandaj mamuloj kaj birdoj troviĝantaj en arbaraj habitatoj, ĉefe Kanada bonazio, Neĝoŝua leporo, kaj Ruĝa sciuro en Nordameriko. Predospecioj povas esti tre diversaj, kiaj kolomboj kaj turtoj, fazanoj, perdrikoj, mevoj, diversaj vadbirdoj, pegoj, korvedoj kaj paserinoj (specioj varias laŭ regiono). Mamulaj predoj estas kunikloj kaj nombraj specioj de sciuroj kaj marmotoj. Ankaŭ akvobirdoj ĝis la grando de Platbeka anaso estas foje predataj. Predo estas ofte pli malgranda ol la ĉasista akcipitro, sed tiuj birdoj foje mortigas multe pli grandajn animalojn, ĝis la grando de leporoj duoble pezaj. La Akcipitro estas ŝajne grava predanto de aliaj rabobirdoj, kiaj pernenoj, strigoj, pli malgrandaj Accipiter kaj la Amerika turfalko.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas akra skriĉ.

Printempe dum la reprodukta sezono la akcipitroj plenumas spektaklan "ondecan flugomontron", kaj tiu estas la plej bona momento por visi tiun sekreteman arbarbirdon. Tiam oni aŭdas foje la surprize kvazaŭ de mevo alvokon de tiu birdo.

Nesto de akcipitroj (Accipiter g. gentilis) kun 4 junuloj de ĉirkaŭ 30 tagoj

Plenkreskuloj defendas siajn teritoriojn kuraĝe el entruduloj, inklude pretepasantajn homojn. Oni supozas, ke tia malkutima agresema nestodefendo estas adapto kontraxu arbogrimpantaj ursospecioj, kiaj la nigra urso en Nordameriko. Ili atakas ankaŭ aliajn rabobirdojn ĉe nestolokoj, kaj ofte tiuj devas cedi teritorion aŭ esti mortigataj de la agresema Akcipitro. La Akcipitro estas konsiderata sekretema rabobirdo kaj rare observata eĉ en areoj kie estas komunaj nestolokoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu holarktisa specio nestas en arboj (ĉefe arbaroj proksimaj de malfermaj kampoj), per konstruo de nova granda nesto ĉiujare, sed ankaŭ povas profiti forlasitajn nestojn de aliaj birdoj.

Plenkreskuloj revenas al siaj nestoteritorioj marte aŭ aprile kaj ovodemetado komencas aprile aŭ maje. Teritorioj ofte enhavas variojn de habitatoj, tamen la tuja nestareo estas ofte en matura aŭ eĉ praa arbaro. La ino demetas kutime 2 al 4 ovojn, sed ankaŭ el 1 al 5 eblas. La ovoj averaĝe estas 59 x 45 mm kajpezas ĉirkaŭ 60 g. La periodo de Kovado povas daŭri el 28 al 38 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 35 tagoj kaj elflugo post pluaj 10 tagoj. La junulo povas resti ĉe la gepatra teritorio ĝis unu jaron.

Ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

La Akcipitro aperas en la Flago de Azoroj. La arkipelago de Azoroj, Portugalio, havas sian nomon el la Portugala vorto por akcipitro, (açor), ĉar la esploristoj kiuj malkovris la insularon misidentigis vidatajn rabobirdojn kiel akcipitroj; poste oni trovis ke tiuj birdoj estas fakte milvojKomuna buteo (Buteo buteo rothschildi).

Statuso[redakti | redakti fonton]

En Granda Britio kaj Irlando la Akcipitro ixgis formortinta en la 19a jarcento pro specimenkolektantoj kaj persekutado fare de ĉasgardistoj, sed ĝi ĵus revenis per enmigrado el Eŭropo, fuĝintaj birdoj el falkado kaj intencitaj liberigoj. La Akcipitro nun troviĝas en konsiderindaj nombroj en la arbaro Kielder, Northumberland, kiu estas la plej granda arbaro de Britio. La ĉefa minaco al Akcipitroj internacie nune estas klarigado de arbaraj habitatoj el kiuj kaj ili kaj ties predoj dependas, kaj en Britio kontraŭleĝa pafado kaj venenado por ĉaskonservado kiam la junuloj disiĝe moviĝas al farmaj areoj.

Tutmonda distribuado; flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue vintrejoj

En Nordameriko, kelkaj neregistaraj konservorganizoj petis al la Departamento de Internaj Aferoj kaj precize al la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono (1991 & 1997) listigi la Akcipitron kiel "minacata" aŭ "endanĝerita" laŭ la aŭtoritato de la Endangered Species Act. Ambaŭ petoj baziĝis por listado ĉefe sur la historia kaj pliiĝanta pornestada habitatoperdo, ĉefe de malnova kreskaĵaro kaj matura arbaro tre la konata teritorio de la Akcipitro. Al ambaŭ petoj la usona natura servo konkludis ke listadon ne garantias, sed subŝtataj kaj federaj naturagentejoj respondis dum la petoproceso per klopodoj por kontroli la evoluon de akcipitroj ĉefe en okcidenta Usono. Fakte ĝi estis listita kiel "sensitive species", kio estas ioma sekuro por protektado je subŝtata nivelo. En Nordameriko la Akcipitro estas federe protektita laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918 per amendo aldoninta indiĝenajn rabobirdojn al Traktato en 1972. Tiu specio estas listata ankaŭ en la Apendico II de la Convention on International Trade in Endangered Species (CITES) .[5]

Falkado[redakti | redakti fonton]

Birdo de falkadisto en Skotio

La tradicia kapablo de la specio kontraŭ tre grandaj birdoj kiaj anseroj, gruoj kaj aliaj akvobirdoj igis tiun specion aprezata por falkado. En angla la nomo de la specio "goshawk" devenas el "goose hawk", tio estas la akcipitro kiu ĉasas anserojn; tamen la tradicia predoj de akcipitroj kaj en antikva kaj en moderna falkado estis kunikloj, fazanoj, perdrikoj kaj mezgrandaj akvobirdoj. Elstara escepto estas en konstatoj de tradicia japana falkado, kie akcipitroj estis uzataj pli regule kontraŭ specioj de anseroj kaj gruoj.[6] En antikva eŭropa falkada literaturo akcipitroj estis ofte aludataj kiel birdo de vasalo aŭ de "kuiristo" pro ties utilo kiel ĉaspartnero male al la Migra falko, ankaŭ aprezata falkada birdo, sed pli asocia kun nobeluloj kaj malpli adaptata al vario de ĉasteknikoj kaj predotipoj troviĝantaj en arbaraj areoj. Ĉiukaze la Akcipitro restas same aprezata kiel la Migra falko pro sia grando kaj populareco en moderna falkado.[7]

La ĉasflugo de la Akcipitroj en falkado tipe komencas el la enganta mano de la falkadisto, kiam la fluganta birdo aŭ kuniklo estas persekutata per horizontala ĉasado. La flugo de la Akcipitro persekutanta la predon estas karakterizata de intensa rapidaĵo ofte sekve de kapta manovro, per kiu la akcipitro kaptas sian predon per invertita posteno el sub la predo. La akcipitro, kiel ĉe aliaj akcipitredoj, montras markatan lertecon por sekvi predon en densa vegetaĵaro, eĉ persekutante predon perpiede tra arbustaro.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 89. "F. cera pedibusque flavis, corpore cinereo maculis fuscis cauda fasciis quatuor nigricantibus." 
  2. Northern Goshawk. Alirita 2007-03-18.
  3. "Raptors of the World" by Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  4. C.Michael Hogan, ed. 2010. American Kestrel. Encyclopedia of Earth, U.S. National Council for Science and the Environment, Ed-in-chief C.Cleveland
  5. Woodbridge, B; Hargis C.D., 2006. Northern goshawk inventory and monitoring technical guide. Gen. Tech. Report WO-71. Washington, D.C.: U.S. Department of Agriculture, Forest Service. 80p.
  6. Jameson, E. W. Jr. 1962. The Hawking of Japan, the History and Development of Japanese Falconry. The Author, Davis. Calif. 97 p. (2)**
  7. 7,0 7,1 F.L. Beebe, H.M. Webster, North American Falconry and Hunting Hawks; 8a eldono, 2000, ISBN 0-685-66290-X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Identigo[redakti | redakti fonton]

  • Vinicombe, Keith (2005) Getting to grips with Goshawks Birdwatch 153:29-33 (a discussion of Goshawk identification)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • R. G. Bijlsma: Ecologische Atlas van de Nederlandse Roofvogels. Schuyt & Co, Haarlem, 1993.
  • S. Cramp und K. E. L. Simmons: Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa – The Birds of the Western Palearctic. Band 2. Oxford University Press, Oxford, New York, 1980.
  • U. N. Glutz v. Blotzheim und K. M. Bauer & E. Bezzel: Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd. 4., 2. Aufl., AULA-Verlag, Wiesbaden, 1989.
  • D. Forsman: The Raptors of Europe and the Middle East – A Handbook of Field Identification. T & A D Poyser, London, 1999.
  • E. J. M. Hagemeijer und M. J. Blair (eds.): The EBCC Atlas of European Breeding Birds: Their Distribution and Abundance. T & A D Poyser, London, 1997.
  • V. Looft und G. Busche: Vogelwelt Schleswig-Holsteins, Band 2 (Greifvögel). Karl Wachholtz Verlag, Neumünster, 1981.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj