Platbeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Platbeka anaso
Ino (maldekstre) kaj masklo (dekstre)
Ino (maldekstre) kaj masklo (dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anasenoj Anatinae
Genro: Anaso Anas
Anas platyrhynchos
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La platbeka anaso (Anas platyrhynchos) [1], kiu estas la plej ofte trovebla anaso de Eŭropo kaj aliaj lokoj, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu reproduktiĝas tra moderklimataj kaj subtropikaj regionoj de Ameriko, Eŭropo, Azio, kaj Nordafriko, kaj estis enmetita en Novzelando kaj Aŭstralio.

La virbesto havas brilverdan aŭ bluecan kapon, dum la ino estas helbruna. Tiu anaso loĝas en humidejoj, manĝas akvoplantojn, kaj estas gregema. La platbeka anaso estas la praulo de la plej multaj variaĵoj de hejmaj anasoj, kaj povas interreproduktiĝi kun aliaj specioj de la genro Anas. Inter plej proksima parencoj de la platbeka anaso tiu hibridiĝo povas kaŭzi genetikan svagigon, kio povas kontribui al malpliiĝo de la plej maloftaj specioj de anasoj.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Du maskloj kaj unu ino
Platbekaj anasoj kun aliaj anasoj

La platbeka anaso estis unu el la multaj birdospecioj origine priskribataj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj ankoraŭ portas la unuan dunoman nomon kiun ĝi ricevis tiam.[2] Platbeka estas termino kiu tradukas la specifan nomoparton platyrhynchos el la latina en Esperanton.

La Platbeka anaso estas la praulo de preskaŭ ĉiuj varioj de Hejma anaso,[3] dum aliaj descendas el la Moska anaso aŭ de la Oranĝkrura anaso. La anasoj apartenas al la subfamilio de Anasenoj de la familio de akvobirdoj nome Anasedoj.

La Platbekaj anasoj ofte interreproduktiĝas kun siaj plej proksimaj parencoj en la genro Anas, kiaj la Oranĝkrura anaso, kaj ankaŭ kun specioj pli malproksime rilataj, ekzemple la Pintvostanaso, kio kondukas al variaj hibridoj kiuj povas esti tute fekundaj.[4] Tio estas tre malkutime inter diferencaj specioj, kaj ŝajne ĝi okazas ĉar la Platbeka anaso evoluis tre rapide kaj antaŭ ne tro forlonge, nur dum la fina Pleistoceno. La distingaj stirpoj de tiu radiado estas kutime tenataj separataj pro nekoincido de teritorioj kaj pro nuancoj ĉe kutimaro, sed ili ne estas ankoraŭ tute genetike nekongrueblaj. La Platbekaj anasoj kaj ties hejmigitaj samspecianoj estas kompreneble ankaŭ tute interfekundaj.

La Platbeka anaso ŝajne estas pli proksima al siaj hindo-pacifikaj parencoj ol al siaj amerikaj laŭ biogeografio. Konsiderinte informon pri DNA,[5] ili povus esti evoluintaj plej probable ne en la ĝenerala areo de Siberio; la ostoj de Platbeka anaso subite aperas en manĝorestoj de antikvaj homoj kaj aliaj kuŝejoj de ostoj en fosilioj en Eŭropo, sen bona kandidato por loka antaŭula specio. La granda glaciepoka paleosubspecio kiu formis almenaŭ la eŭropeajn kaj okcidentaziajn populaciojn dum la Pleistoceno estis nomata Anas platyrhynchos palaeoboschas.

Haplotipoj tipaj de la amerikaj parencoj de la Platbeka anaso kaj de la Punktobeka anaso povas troviĝi ĉe Platbekaj anasoj ĉe la Beringa Maro.[6] La Aleŭtoj rezultis enhavi populacion de Platbekaj anasoj kiuj ŝajne evoluis al subspecio, dum la genfluo kun aliaj populacioj estas tre limigita.[5]

La grando de la Platbekaj anasoj varias laŭkline, kaj la birdoj el Gronlando, kvankam pli grandaj ol la birdoj pli sudaj, havas pli malgrandajn bekojn kaj estas pli fortikaj. Ili estas foje separataj kiel subspecio, nome la Gronlanda platbeka anaso (A. p. conboschas).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Brila blu-nigra-blanka speguleto de masklo

La Platbeka anaso estas 50 – 65 cm longa (el kio la korpo estas ĉirkaŭ du trionoj), havas enverguron de 81 – 98 cm,[7] kaj pezas 0.72 – 1.58 kg.[8][9]

La Platbeka anaso estas tipa anaso. Inoj kaj malinoj estas tute malsimilaj pro seksa duformeco. Virbirdo reproduktanta estas nekonfuzebla, havas brilegan botelverdan kapon, brunan bruston, grizan korpon kaj nigran voston. La beko estas flavoranĝeca (povas enhavi ankaŭ iome da ruĝo) kun nigra pinto (diference el la nigroranĝeca beko ĉe inoj). Li havas blankan kolumon kiu separas la kapon el la purpurnuanca malhelbruna brusto, grizbrunecajn flugilojn, kaj palgrizan ventron. La malhela vosto havas blankajn bordojn.[10]

Tamen inoj estas helbrune makulecaj, kiel plej parto de inoj de plaŭdanasoj, kaj apenaŭ havas koloran markon. Ŝi havas sablokolorajn vangon, superokulon, gorĝareon kaj kolon kun pli malhela krono kaj okulstrio.[10]

Dumfluge ambaŭ seksoj montras distingan purpurbluegan logilon (speguleto) kun blankaj bordoj kaj pli fajnaj nigraj bordostrioj, indikilon ke temas pri samspeciaj birdoj. Tiu speguleto estas videbla dumfluge aŭ ripoze (kvankam portempe eluzita dum la ĉiujara somera plumoŝanĝado).

Platbeka (vir)anaso

Post eloviĝo, la plumarkoloro de la anasido estas flava sube kaj ĉe la vizaĝo (kun ĉeokulaj strioj) kaj nigra dorse (kun kelkaj flavaj punktoj) ĝis kapopinto kaj nuko. Ankaŭ ties kruroj kaj beko estas nigraj. Kiam ĝi alproksimiĝas al la unumonata aĝo, la anasida plumaro ekiĝas senkolora, simila al tiu de la ino (kvankam ties plumaro estas pli strieca) kaj ties kruroj perdas sian malhelgrizan koloron.[10] Du monatojn post eloviĝo, la anasida periodo finas kaj la anaso estas jam junulo. Inter tri kaj kvar monatoj de aĝo, la junulo povas finfine ekflugi ĉar ties flugiloj estas jam disvolvigigtaj por flugo (kio povas esti konfirmata de la vido de la purpurblua speguleto). Ties beko tuj perdos sian malhelgrizan koloron kaj ties sekso povas jam finfine esti distingata pro tri faktoroj. La beko estas flava ĉe maskloj, nigroranĝa ĉe inoj. La brustoplumoj estas ruĝecbrunaj ĉe maskloj, malhelbrunaj ĉe inoj. La centraj vostoplumoj estas kurbaj (buklaj) ĉe maskloj, dum estas rektaj ĉe inoj.

Oranĝkrura anaso (supre maldekstre) kaj masklo de Platbeka anaso (sube dekstre) en eklipsa plumaro

Dum la fina periodo de matureco kondukanta al plenkreskeco (6–10 monatoj de aĝo), la plumaro de junaj inoj restas same dum la plumaro de masklaj junuloj malrapide ŝanĝas al ties rekoneblaj koloroj. Tiu plumaro ŝanĝas ankaŭ ĉe plenkreskaj masklanasoj kiam ili transiras al kaj el siaj nereprodukta plumaro (eklipsa plumaro) komence kaj fine de la somera plumoŝanĝa periodo. La plenkreska aĝo de la Platbeka anaso estas 14 monatoj kaj la averaĝa vivespero estas 20 jaroj.

Kelkaj specioj de anasoj havas brunplumarajn inojn kiuj povas esti konfuzataj kun la ino de la Platbeka anaso. La ino de Knaranaso (A. strepera) havas oranĝeclinian bekon, blankan ventron, blankanigran speguleton kiu estas vidata kiel blanka kvadrato ĉe la flugiloj dumfluge, kaj estas pli malgranda birdo.[10]

Masklo (supre) kaj ino (sube) de Platbeka anaso montrante evidentajn diferencojn (beko, kapo kaj brusto) kaj similaĵojn (kruroj kaj speguleto)

En kaptiveco la Hejma anaso povas aperi en naturtipaj plumaroj, blankaj kaj de aliaj koloroj. Plej el tiuj kolorvariantoj estas ankaŭ konataj ĉe Hejmaj anasoj ne nepre bredataj kiel brutaro, sed tenataj kiel maskotoj, ĉe flugokaĝoj, ktp., kie ili estas raraj sed pliiĝantaj.

Temas pri bruema specio, el kiu la masklo havas nazecan alvokon, kaj altatonan fajfon, dum la ino havas pli profundan kvakadon plej konata kaj stereotipe asocia kun anasoj.[11][12]

La Platbeka anaso estas rara ekzemplo kaj de la Regulo de Allen kaj de la Regulo de Bergmann ĉe birdoj.

La Regulo de Bergmann, kiu asertas, ke la polusaj formoj tendencas esti pli grandaj ol la rilataj el pli varmaj klimatoj, havas nombrajn ekzemplojn ĉe birdoj.

La Regulo de Allen asertas, ke membroj kiaj oreloj tendencas esti pli malgrandaj ĉe polusaj formoj por malgrandigi la varmoperdon, kaj pli grandaj ĉe tropikaj kaj dezertaj ekvivalentoj por faciligi la varmodisigon, kaj ke la polusaj taksonoj estas pli fortikaj ĝenerale. Ekzemploj de tiu regulo ĉe birdoj estas raraj, ĉar ili ne havas eksterajn orelojn. Tamen, la beko de anasoj estas tre provizita el sangaj kondukiloj kaj suferas malvarmegon.

Pro la maleableco de la genetika kodo de la Platbeka anaso, kiu permesas ĝin vastan interreproduktan kapablon, mutacioj ĉe la genoj kiuj decidas plumarkoloron estas tre komunaj kaj rezultis en ampleksa vario de hibridoj kiaj la Anaso de Brewer (Platbeka anaso x Knaranaso, Anas strepera).[13]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado, inkluzive de nenatura arealo.

La Platbeka anaso estas amplekse distribuata tra la tuta Norda Hemisfero, Nordameriko el suda kaj centra Alasko al Meksiko, Havajo, kaj tra tuta Eŭrazio, el Islando kaj suda Gronlando al partoj de Maroko (Nordafriko) okcidente, Skandinavio norde, kaj al Siberio, Japanio, kaj Ĉinio oriente.[7] Ĝi estas tre migranta en la nordaj partoj de siaj reproduktaj teritorioj, kaj vintras pli sude. Ekzemple, en Nordameriko ĝi vintras suden en Meksiko, sed ankaŭ regule perdiĝas al Centrameriko kaj Karibio inter septembro kaj majo.[14]

La Platbeka anaso loĝas en ampleksa gamo de habitatoj kaj klimatoj, el arkta tundro al ĉetropikaj regionoj. Ĝi troviĝas kaj en fluakvaj kaj en salakvaj humidejoj, inklude parkojn, malgrandajn flakojn, riverojn, rojojn, lagojn kaj estuarojn, same kiel ĉe neprofundaj golfetoj kaj malferma maro je vidaĵo de la marbordo. Oni preferas akvejojn de malpli da 1 m profunde, kaj tiuj birdoj evitas areojn pli profundajn de kelkaj metroj. Ili estas allogataj al akvejoj kun akva vegetaĵaro.[12]

Bird with wings forward. Yellow bill, green head with white collar, brown body with blue wing feathers and orange feet.
Dumfluga masklo

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Platbeka anaso povas esti migranta birdonemigranta birdo, depende el la klimato.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Platbeka anaso estas ĉiomanĝanta kaj tre adapta je sia manĝelekto. Ties dieto povas varii baze sur kelkaj faktoroj, inklude la momento de la reprodukta ciklo, mallongaj variadoj en la manĝodisponeblo, kvanto de nutraĵo, kaj inter- kaj intraspecia konkurenco.[15] La majoritato de la dieto de la Platbeka anaso ŝajne estas formata el gastropodoj, senvertebruloj (inklude skarabojn, muŝojn, lepidopterojn, libelojn, kaj triĥopterojn), krustuloj, tervermoj, multa vario de semoj kaj plantomaterialo, kaj radikoj kaj tuberoj. Dum la reprodukta sezono, oni registris, ke maskloj estis manĝintaj 37.6% de animala materialo kaj 62.4% de plantomaterialo, ĉefe de “Echinochloa crus-galli”, kaj nereproduktantaj inoj estis manĝintaj 37.0% de animala materialo kaj 63.0% de plantomaterialo, dum la reproduktantaj inoj estis manĝintaj 71.9% de animala materialo kaj nur 28.1% de plantomaterialo.[16] Plantoj ĝenerale formas plej grandan parton de la birda dieto, ĉefe dum la aŭtuna migrado kaj vintre.[17][18]

Ili kutime manĝas per plaŭdado (kapomergo) plantomaterialon aŭ ankaŭ per paŝtado; estas informoj de manĝo de ranoj. Ili kutime nestumas ĉe riverbordo, sed ne ĉiam ĉe akvo. Ili estas tre gregemaj for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn birdarojn, nome anasaroj.[19]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovoj kaj nesto de Platbeka anaso

La Platbekaj anasoj kutime formas parojn (en oktobro kaj novembro) nur ĝis kiam la ino ovodemetas komence de la reprodukta sezono kiu estas ĉirkaŭ la komenco de la printempo (komenca marto al malfrua majo), kiam ŝi estas abandonata de la masklo kiu kuniĝas kun aliaj maskloj por atendi la plumoŝanĝan periodon kiu komencas en junio. Dum la mallonga tempo antaŭ tio, tamen, la maskloj estas ankoraŭ seksopovaj kaj kelkaj el ili ĉu restas disponebla por certigi anstataŭan ovodemetadon (por ino de Platbeka anaso kiu perdis aŭ abandonis sian antaŭan ovaron) aŭ perforte pariĝas kun inoj de diferenca specio kiu aspektas izola aŭ neligita.

La nestoperiodo povas estis premiga por la ino; ĉar ŝi demetas pli da duono de sia korpopezo en ovoj kaj postulas multan ripozon kaj areon por manĝo kaj vagadeti, kiu estu sekura el predantoj. Dum serĉo de taŭga nestoloko, la inaj preferoj estas areoj kiuj estas bone kaŝitaj, neatingeblaj al grundopredantoj, aŭ havas malmultajn predantojn proksime. Tio povas inkludi urbajn areojn kiuj havas ĝardenojn, fermitajn kortojn, kaj eĉ florpotojn ĉe fenestroj el kie anasidoj povu eliri sekure sen homa interveno.

Ino naĝanta kun anasidoj aĝaj malpli da unu semajno.

La ino demetas 8–13 ovojn, foje ĝis 16, kiuj estas kovataj dum 27–30 tagoj ĝis eloviĝo kaj 50–60 tagoj al ekflugo. La anasidoj estas frumaturaj kaj tute kapablaj naĝi tuj post eloviĝo. Tamen fila stampaĵo pelos ilin laŭinstinkte resti ĉe la patrino ne nur por varmo kaj protekto sed ankaŭ por lerni kaj rememori sian habitaton same kiel kaj kie manĝi. Kiam anasidoj maturiĝas al flugokapablaj junuloj, ili lernas pri kaj rememoras siajn tradiciajn migrovojojn (escepte se ili naskiĝis kaj brediĝis kaptivece). Post tio, la junuloj kaj la patrino povas ĉu eliri ĉu pluresti kune ĝis kiam venas la reprodukta sezono.

Normale Platbeka anaso ne estas fidela al edzo.

Kiam ili pariĝas kun partneroj, ofte unu aŭ kelkaj maskloj restas senparaj. Tiu grupo foje celas izolan anasinon, eĉ se ŝi estas de diferenca specio, kaj persekutas ŝin fluge ĝis kiam ŝi malfortiĝas, kaj tiam ĉiu masklo laŭvice kopulacias kun tiu ino. Lebret (1961) nomigis tiun kutimon "Attempted Rape Flight" (sukcesa seksperforto) kaj Cramp & Simmons (1977) parolis pri "seksperfortaj flugoj". Masklo de Platbeka anaso povas eventuale persekuti eĉ aliajn masklajn anasojn de diferenca specio, kaj eĉ unu la alian, sammaniere. En unu dokumentata kazo de "samseksa nekrofilio", masklo de Platbeka anaso kopulaciis kun alia masklo kiun li estis persekutinta post kiam la persekutita masklo mortis pro flugo kontraŭ fenestra vitro.[20]

Anasidoj

La Platbekaj anasoj estas oportunece celataj de nestoparazitoj, foje post kiam ovodemetis en ties nestoj Ruĝkapa amerikanaso, Jamajka anaso, Malgranda rokanaso, Knaranaso, Kuleranaso, Pintvostanaso, Cinamokapa anaso, Orokula klangulo aŭ aliaj Platbekaj anasoj. Tiuj ovoj estas ĝenerale akceptataj kiam ili similas al la ovoj de la gastiganta Platbeka anaso, kvankam la ino povas klopodi forpeli ilin aŭ eĉ abandoni la neston se okazas parazitismo dum la ovodemetado.[21]

Platbekaj anasoj de ĉiuj aĝoj (sed ĉefe junuloj) kaj en ĉiuj ajn lokoj povas devi defendi sin kontraŭ ampleksan diversecon de predantoj inklude rabobirdojn, Musteledojn, Korvedojn, serpentojn, lavursojn, Didelfedojn, mefitojn, testudojn, grandajn fiŝojn kaj Felisedojn kaj Kanisedojn, inklude hejmigitajn.[22] La plej komunaj naturaj predantoj de plenkreskuloj de Platbekaj anasoj estas la Ruĝa vulpo kaj la Akcipitroj, kvankam ambaŭ mortigas multajn malpli ol homaj ĉasistoj.[23][24]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La lasta masklo de Mariana anaso

La liberigo de sovaĝiĝintaj Platbekaj anasoj en areoj kie ili ne estas indiĝenaj foje kreas problemojn tra krucreproduktado kun indiĝenaj akvobirdoj. Tiuj nemigrantaj Platbekaj anasoj krucreproduktiĝas kun indiĝenaj anasoj de lokaj loĝantaroj de tre proksime parencaj specioj tra genetika poluo por produktado de fekundaj idoj. Kompleta hibridiĝo da diversaj specioj de genprovizoj el anasoj povis gvidi al la formorto de multaj indiĝenaj akvobirdoj. La natura Platbeka anaso mem estas la prapatro de la plej multaj birdoj de Hejma anaso kaj en ĝia kompreneble evoluita natura genprovizo iĝas genetike poluita siavice kaj de la populacioj de hejmigitaj kaj de naturaj.[25][26][27]

Masklo dumfluge, montrante la ĉefajn karakterojn en beko, kapo, kolo, brusto, vosto kaj ĉefe speguleto

Tiu holarktisa anaso estas konsiderata invada specio en Nov-Zelando. Tie, kaj aliloke, tiuj anasoj disvastiĝas kun kreskanta urbanizado kaj hibridiĝas kun lokaj parencoj.[28] Dum tempo, kontinuumo de hibridoj variantaj inter preskaŭ tipaj ekzemploj de ambaŭ specioj evoluiĝis; la procezo de speciigo komencis inversigi sin.[29] Tio kreis konservadan zorgon por parencoj de la Platbeka anaso, kiaj ekzemple la Havaja anaso,[30] la subspecio A. s. superciliosa de la Pacifika brovanaso,[31] la Oranĝkrura anaso,[32] la Makulanaso,[33] la Melera anaso,[34] la Flavbeka anaso,[29] kaj la Meksika anaso,[35] en ĉi-lasta kazo eĉ kondukanta al disputo ĉu tiuj birdoj devus esti konsideritaj specio[36] (kaj tiel rajtigitaj al pli da konservadesplorado kaj financado) aŭ inkluditaj en la Platbeka anaso.

La facila disponeblo de Platbekaj anasoj, anasidoj de Platbeka anaso kaj fekundaj ovoj de Platbeka anaso por publika vendo kaj privata posedo, ĉu kiel kortobirdo ĉu kiel maskoto, estas nune laŭleĝa en Usono escepte ĉe la subŝtato de Florido kiu ĵus malpermesis la hejman posedon de Platbekaj anasoj. Tio intencas eviti hibridiĝon kun la indiĝena Makulanaso.[37]

Platbekaj anasoj ankaŭ kaŭzas severan "genetikan poluon" de la biodiverseco de Sudafriko per hibridiĝado kun endemiaj anasoj, kvankam la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (Interkonsento por la Konservado de Afrik-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj) validas por la Platbeka anaso. La hibridoj de Platbeka anaso kaj de la Flavbeka anaso estas fekundaj kaj povas produkti pli da hibridaj idoj. Se daŭre tio pluas, nur hibridoj okazos kaj en longa perspektivo tio gvidos al la formorto de diversa indiĝena akvobirdaro. La Platbeka anaso povas kruciĝi kun 63 aliaj specioj kaj prezentas severan minacon al la genetika integreco de indiĝena akvobirdo. Krome Platbekaj anasoj kaj iliaj hibridoj konkurencas kun indiĝenaj birdoj pri resursoj kiaj ekzemple manĝaĵo, nestolokoj kaj ripozejoj.[27]

Kelkaj maskloj naĝas en flako

La orienta aŭ ĉina Punktobeka anaso estas nuntempe introgresanta en la populacioj de Platbeka anaso de la Ĉemara regiono, eble pro habitatoŝanĝoj pro monda varmiĝo.[38] La Mariana anaso estis alopatria populacio de loĝantaj birdoj — laŭ plej konsideroj bona specio — ŝajne dekomence devena el hibridoj de Platbeka anaso kun Pacifika brovanaso;[39] bedaŭrinde, ĝi formortis en la 1980-aj jaroj. Krome, sovaĝaj bredanasoj krucreproduktiĝintaj kun Platbekaj anasoj kondukis al grandecopliiĝo - precipe en viranasoj - en la plej multaj Platbekaj anasoj en urbaj areoj. Seksperfortaj flugoj inter normal-grandaj inoj kaj tiaj pli fortaj maskloj verŝajne finiĝos kun la ino dronita per la kombina pezo de maskloj.

Anasidoj sekvantaj patrinon en Boston Harbor, Usono

La Lajsana anaso estas insula parenco de la Platbeka anaso kun tre malgranda kaj nestabila populacio. Platbekaj anasoj foje alvenas sur ĝian insulan hejmon dum migrado, kaj povas esti restintaj kaj hibridiĝintaj kun la Lajsanaj anasoj tiel longe kiel tiuj specioj ekzistas. Sed tiuj hibridoj estas malpli bone adaptitaj al la strangaj ekologiaj kondiĉoj de Lajsano ol la lokaj anasoj, kaj tiel havas pli malaltan taŭgecon, kaj krome, ekzistis - krom mallonga tempo en la frua 20-a jarcento kiam la Lajsana anaso estis preskaŭ formortinta - ĉiam multaj pliaj Lajsanaj anasoj ol vagantaj Platbekaj anasoj. Tiel, en tiu kazo, la hibridaj stirpoj rapide malsukcesus.

En la kazoj menciitaj supre, aliflanke, ekologiaj ŝanĝoj kaj ĉasado kondukis al malkresko de lokaj specioj; ekzemple, la populacio de Novzelanda griza anaso malkreskis draste pro troa ĉasado en la mezo de la 20-a jarcento.[40] Ĉe la Havaja anaso, ŝajne tiuj hibridaj idoj estas malpli bone adaptitaj al indiĝena vivejo kaj utiligi ilin en reenkondukaj projektoj faras tion malpli ol sukcesa.[41] En konkludo, la kriteria punkto sub la problemoj de Platbekaj anasoj "hibridigantaj" parencojn estas delonge malpli sekvo de disvastigo de Platbekaj anasoj, ol la problemo de malkresko de lokaj anasoj; alopatria speciiĝo kaj izolanta konduto produktis la diversecon de hodiaŭ de Platbeka anas-similaj anasoj malgraŭ la fakto ke en plej, se ne en ĉiu, el tiuj populacioj, hibridiĝo verŝajne okazis je ioma amplekso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Anaso ordotipa*.
  2. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata Latin. Holmiae. (Laurentii Salvii). 
  3. Anas platyrhynchos, Domestic Duck; DigiMorph Staff – The University of Texas at Austin
  4. Phillips, John C. (1915). "Experimental studies of hybridization among ducks and pheasants", gazeto : Journal of Experimental Zoology, volumo : 18, paĝoj : 69–112. COI:10.1002/jez.1400180103
  5. 5,0 5,1 Kulikova et al. (2005)
  6. Kulikova et al. (2004, 2005)
  7. 7,0 7,1 Cramp 1977, p. 505.
  8. [1] (2011).
  9. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0849342585.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Cramp 1977, p. 506.
  11. Rogers (2001)
  12. 12,0 12,1 Cramp 1977, p. 507.
  13. http://web4.audubon.org/bird/BoA/F39_G4c.html
  14. Herrera et al. (2006)
  15. Bruce D. J. Batt: (1992) "Foraging Ecology and Nutrition", Bruce D. J. Batt: Ecology and management of breeding waterfowl. Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 0816620016. 
  16. Swanson, George A.; Mavis I. Meyer, Vyto A. Adomaitis (1985). "Foods Consumed by Breeding Mallards on Wetlands of South-Central North Dakota", gazeto : The Journal of Wildlife Management, volumo : 49, numero : 1
  17. Gruenhagen, Ned M.; Leigh H. Fredrickson (1990). "Food Use by Migratory Female Mallards in Northwest Missouri", gazeto : The Journal of Wildlife Management, volumo : 54, numero : 4
  18. Combs, Daniel L.; Leigh H. Fredrickson (1996). "Foods Used by Male Mallards Wintering in Southeastern Missouri", gazeto : The Journal of Wildlife Management, volumo : 60, numero : 3
  19. Baltimore Bird Club. Group Name for Birds: A Partial List. Alirita 2007-06-03.
  20. Moeliker (2001). Tiu teksto estis premiita per Ig-Nobel-premio en 2003 (MacLeod 2005).
  21. (2002)Mallard (Anas platyrhynchos). The Birds of North America Online. Alirita 1 February 2011.
  22. [2] (2011).
  23. [3] (2011).
  24. [4] (2011).
  25. Mottled Ducks : The Problem : Hybridization; Florida Fish and Wildlife Conservation Commission, MyFWC.com
  26. Environmental assessment for control of free-ranging resident Mallards in Florida, May 2002, Contact: Frank Bowers, U.S. Fish and Wildlife Service
  27. 27,0 27,1 Invasive Alien Bird Species Pose A Threat, Kruger National Park, Siyabona Africa Travel (Pty) Ltd – South Africa Safari Travel Specialist
  28. Rhymer & Simberloff (1996)
  29. 29,0 29,1 Rhymer (2006)
  30. Griffin et al. (1989), Rhymer & Simberloff (1996)
  31. Gillespie (1985), Rhymer et al. (1994), Rhymer & Simberloff (1996), Williams & Basse (2006).
  32. Johnsgard (1967), Avise et al. (1990), Rhymer & Simberloff (1996), Mank et al. (2004).
  33. Mazourek & Gray (1994), Rhymer & Simberloff (1996), McCracken et al. (2001).
  34. Young & Rhymer (1998)
  35. Rhymer & Simberloff (1996), McCracken et al. (2001)
  36. Vidu AOU (1983)
  37. Mallard Possession Rule. Alirita 11 January 2011.
  38. Kulikova et al. (2004)
  39. Yamashina (1948)
  40. Williams & Basse 2006
  41. Rhymer & Simberloff (1996), vidu ankaŭ Kirby et al. (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • American Ornithologists' Union (AOU) (1983): Check-list of North American Birds (6th edition). American Ornithologists' Union, Washington, DC.
  • Avise, John C.; Ankney, C. Davison & Nelson, William S. (1990): Mitochondrial Gene Trees and the Evolutionary Relationship of Mallard and Black Ducks. Evolution 44(4): 1109–1119. COI:10.2307/2409570 (HTML resumo kaj bildo de unua paĝo)
  • Bagemihl, Bruce (1999): Biological Exuberance: Animal Homosexuality and Natural Diversity: 479–481. St. Martin's Press. ISBN 0312192398
  • (1977) Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, Volume 1: Ostrich to Ducks. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-857358-8. 
  • Gillespie, Grant D. (1985): Hybridization, introgression, and morphometric differentiation between Mallard (Anas platyrhynchos) and Grey Duck (Anas superciliosa) in Otago, New Zealand. Auk 102 (3): 459–469. PDF plena teksto
  • Griffin, C.R.; Shallenberger, F.J. & Fefer, S.I. (1989): Hawaii's endangered waterbirds: a resource management challenge. In: Sharitz, R.R. & Gibbons, I.W. (eds.): Proceedings of Freshwater Wetlands and Wildlife Symposium: 155–169. Savannah River Ecology Lab, Aiken, South Carolina.
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo & Rodríguez, Wilfredo (2006): Nuevos registros para la avifauna de El Salvador. ["New records for the avifauna of El Salvador"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 1–19. [hispane kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Johnsgard, Paul A. (1967): Sympatry Changes and Hybridization Incidence in Mallards and Black Ducks. American Midland Naturalist 77(1): 51–63. COI:10.2307/2423425 (HTML resumo kaj bildo de unua paĝo)
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116 (3): 792–805. PDF plena teksto
  • Kirby, Ronald E.; Sargeant, Glen A. & Shutler, Dave (2004): Haldane's rule and American black duck × mallard hybridization. Canadian Journal of Zoology 82(11): 1827–1831. COI:10.1139/z04-169 (HTML resumo)
  • Kulikova, Irina V.; Zhuravlev, Yury N. & McCracken, Kevin G. (2004): Asymmetric hybridization and sex-biased gene flow between Eastern Spot-billed Ducks (Anas zonorhyncha) and Mallards (A. platyrhynchos) in the Russian Far East. Auk 121 (3): 930–949. [English with Russian abstract] DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0930:AHASGF]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Kulikova, Irina V.; Drovetski, S.V.; Gibson, D.D.; Harrigan, R.J.; Rohwer, S.; Sorenson, Michael D.; Winker, K.; Zhuravlev, Yury N. & McCracken, Kevin G. (2005): Phylogeography of the Mallard (Anas platyrhynchos): Hybridization, dispersal, and lineage sorting contribute to complex geographic structure. Auk 122 (3): 949–965. [English with Russian abstract] DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2 PDF fulltext. Erratum: Auk 122 (4): 1309. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2
  • MacLeod, Donald (2005): Necrophilia among ducks ruffles research feathers. Education Guardian (March 8). Konsultita 2006-DEC-09.
  • Mank, Judith E.; Carlson, John E. & Brittingham, Margaret C. (2004): A century of hybridization: Decreasing genetic distance between American black ducks and mallards. Conservation Genetics 5(3): 395–403. COI:10.1023/B:COGE.0000031139.55389.b1 (HTML resumo)
  • Mazourek, J.C. & Gray, P.N. (1994): The Florida duck or the mallard? Florida Wildlife 48 (3): 29–31. DOC plena teksto
  • McCracken, Kevin G.; Johnson, William P. & Sheldon, Frederick H. (2001): Molecular population genetics, phylogeography, and conservation biology of the mottled duck (Anas fulvigula). Conservation Genetics 2 (2): 87–102. COI:10.1023/A:1011858312115 PDF plena teksto
  • Moeliker, C. W. "Kees" (2001): The first case of homosexual necrophilia in the Mallard Anas platyrhynchos (Aves: Anatidae). Deinsea 8: 243–247. PDF plena teksto
  • Rhymer, Judith M. (2006): Extinction by hybridization and introgression in anatine ducks. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 583–585. PDF plena teksto
  • Rhymer, Judith M. & Simberloff, Daniel (1996): Extinction by hybridization and introgression. Annu. Rev. Ecol. Syst. 27: 83–109. DOI 10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83. (HTML resumo)
  • Rhymer, Judith M.; Williams, Murray J. & Braun, Michael J (1994). Mitochondrial analysis of gene flow between New Zealand Mallards (Anas platyrhynchos) and Grey Ducks (A. superciliosa). Auk 111 (4): 970–978. PDF plena teksto
  • Rogers, D. (2001): Animal Diversity Web: Anas platyrhynchos. Konsultita 2006-DEC-08.
  • Williams, Murray & Basse, Britta (2006): Indigenous gray ducks, Anas superciliosa, and introduced mallards, A. platyrhynchos, in New Zealand: processes and outcome of a deliberate encounter. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 579–582. PDF plena teksto

(1948) "Notes on the Marianas mallard", gazeto : Pacific Science, volumo : 2, paĝoj : 121–124

(1998) "Meller's duck: A threatened species receives recognition at last", gazeto : Biodiversity and Conservation, volumo : 7, numero : 10, paĝoj : 1313–1323. COI:10.1023/A:1008843815676

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj