Fabansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fabansero
Bean.goose.600pix.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. fabalis
Anser fabalis
(Latham, 1787)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Fabansero estas mezgranda al granda birdo el la anasedoj kiu reproduktiĝas en nordaj Eŭropo kaj Azio. Ĝi estis disigita en du specioj fare de la American Ornithologists' Union en 2007, tamen ĝi estas ankoraŭ konsiderata unusola specio fare de la British Ornithologists' Union – vidu sube. Ĝi estas migranta kaj kaj loĝas vintre en la sudaj partoj de tiuj menciitaj kontinentoj. Ĝi nomiĝas tiele pro kutimo manĝadi la stumpaĵojn de fabo-bienoj dum vintro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tundra fabansero.
Eĉ dumfluge videblas la kontraste malhela kapo, kio rimarkindas ĉe la Fabansero, dum tute ne ĉe la Griza ansero.
Tajga fabansero (Anser fabalis sensu stricto) fone, Tundra fabansero (Anser serrirostris) antaŭe kaj Griza ansero (Anser anser) dekstre, ĉe Spaarndam, Noord-Holland, Nederlando
Februare en Baltasound, Skotlando (malhela kapo).
Tundraj fabanseroj de la subspecio rossicus.

Ĝi estas ansero kun grando de 70-90 cm, enverguro el 140 al 174 cm kaj pezo de 1.7–4 kg,[1] En la nomiga subspecio, maskloj averaĝe pezas 3.2 kg kaj inoj averaĝe 2.84 kg.[1] La longa beko estas nigra baze kaj pinte kun oranĝeca centra zono meze. Ankaŭ la kruroj kaj piedoj estas briloranĝaj.

Ĝi estas pli bruna kaj malhela ol la aliaj kontinentaj anseroj, pro tio la rando de la plumoj ŝajnas pli blanka. La ventro estas senstria. La supraj flugilkovriloj estas malhelbrunaj, kiel ĉe la Blankfrunta ansero (Anser albifrons) kaj ĉe la Malgranda ansero (A. erythropus), sed diferencas el tiuj pro mallarĝaj blankaj bordoj de la plumoj.

La voĉo estas laŭta hupado, pli altatona ĉe la plej malgrandaj subspecioj.

La tre proksime rilata Mallongbeka ansero (A. brachyrhynchus) havas mallongan bekon, brilrozan meze, kaj piedojn ankaŭ rozkoloran, kun la supraj flugilkovriloj preskaŭ de sama bluecgriza koloro kiel ĉe la Griza ansero. Laŭ grando kaj bekostrukturo, ĝi estas tre simila al la Anser fabalis rossicus, kaj iam estis ofte traktata kiel sesa subspecio de la Fabansero.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kaj la komuna nomo kaj la scienca nomo de tiu specio devenas el ties iama kutimo paŝtadi ĉe la stoploj de kampoj de faboj vintre (latina faba, fabo).

Aro de Tundraj fabanseroj

Estas kvin subspecioj, kun kompleksa variado en korpogrando kaj bekaj grando kaj bildo; ĝenerale, grando pliiĝas el nordo suden kaj el okcidento orienten. Kelkaj ornitologoj (inklude AOU 2007) disigas ilin en du specioj surbaze de reprodukta habitato, ĉu en arbaraj marĉoj de ĉearkta tajgo, aŭ ĉe arkta tundro.

Tajga fabansero (Anser fabalis sensu stricto) (Latham, 1787)
  • A. f. fabalis (Latham, 1787). Skandinavio orienten al Uraloj. Granda; beko longa kaj mallarĝa, kun larĝa oranĝeca bendo. Anser fabalis fabalis estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
  • A. f. johanseni (Delacour, 1951). Okcidentsiberia tajgo. Granda; beko longa kaj mallarĝa, kun mallarĝa oranĝeca bendo.
  • A. f. middendorffii (Severtzov, 1873). Orientsiberia tajgo. Tre granda; beko longa kaj fortika, kun mallarĝa oranĝeca bendo.
Tundra fabansero (Anser serrirostris, se traktata kiel distinga specio) (Swinhoe, 1871)
  • A. s. rossicus (Buturlin, 1933). Norda Rusia tundro oriente de la duoninsulo Taimir. Malgranda; beko mallonga kaj fortika, kun mallarĝa oranĝeca bendo. Anser fabalis rossicus estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
  • A. s. serrirostris (Swinhoe, 1871). Orientsiberia tundro. Granda; beko longa kaj fortika, kun mallarĝa oranĝeca bendo.

Diferencoj inter grizaj anseroj[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la grizaj anseroj kiuj ne havas blankajn ringojn ĉe la bekobazoj laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Laŭ la kapo la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Laŭ la dorso ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn stribendojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markataj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Laŭ la supraj partoj de flugiloj la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugopintoj.

Laŭ vosto la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej etendan striecon al ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Pri kruroj kaj piedoj la Griza ansero havas ne tre markatan rozkoloron, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Laŭ la beko la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[2]

Diferencoj inter fabalis kaj rossicus povas esti, ke la unua havas pli longajn kolon kaj bekon, dum la dua havas pli malheljan bekobazon kaj kapon.[3]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas en marĉoj de tajgo aŭ tundro (depende de la specio aŭ subspecio) de norda Rusio, norda Siberio kaj eĉ plej norda Skandinavio. Ĉiuj vintras en centra kaj okcidenta Eŭropo, ĉefe el Danio, tra Germanio al la rivero Danubo kaj Balkanio.[4]

La Fabansero estas rara vintra vizitanto en Britio. Estas du regulaj vintrejaj aroj de Tajga fabansero, nome en valo Yare, Norfolk, kaj en valo Avon, Skotlando. Iama regula aro de Dumfries kaj Galloway jam ne plu videblas tie. La Tundra fabansero ne havas regulajn vintrejojn, sed ĝi troviĝas en malgrandaj grupoj inter aliaj specioj de grizaj anseroj – inter plej regulaj lokoj estas Slimbridge, Gloucestershire, kaj la marĉoj Holkham, Norfolk.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en germana)

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel, Wolfgang Fiedler (Hrsg.): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel. Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2.
  • Hans-Heiner Bergmann, Helmut Kruckenberg, Volkhard Wille: Wilde Gänse - Reisende zwischen Wildnis und Weideland. G. Braun Verlag, Karlsruhe 2006, ISBN 3-7650-8321-6.
  • J. Madsen, G. Cracknell, Tony Fox: Goose Populations of the Western Palearctic. Wetlands International, Wageningen 1999, ISBN 87-7772-437-2.
  • Erich Rutschke: Wildgänse, Lebensweise - Schutz - Nutzung. Parey, Berlin 1997, ISBN 3-8263-8478-4.
  • H. Kolbe: Die Entenvögel der Welt. 5. Aufl. Eugen Ulmer Verlag, 1999, ISBN 3-8001-7442-1.
  • S. M. Uspenski: Die Wildgänse Nordeurasiens. Westarp Wissenschaften-Verlagsgesellschaft, Hohenwarsleben 2003, ISBN 3-89432-756-1. (Nachdruck der 1. Auflage von 1965)

(en angla)

  • Johan H. Mooij: Development and management of wintering geese in the Lower Rhine area of North Rhine Westfalia/Germany. In: Die Vogelwarte. 37 (1993), S. 55-77.
  • Sangster, George kaj Gerald J. Oreel (1996) Progress in taxonomy of Taiga and Tundra Bean Geese Dutch Birding 18(6): 310-316
  • Oates, John (1997) Identification of Taiga Bean Goose and Tundra Bean Goose Birding World 10(11): 421-6
  • Ruokonen, M., K. Litvin kaj T. Aarvak (2008) Taxonomy of the bean goose - pink-footed goose Molecular Phylogenetics and Evolution 48:554-562
  • Brown, Dan (2010) Identification and taxonomy of bean geese Birding World 23(3):110-121

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 18.