Hinda ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hinda ansero
Bar-headed Goose - St James's Park, London - Nov 2006.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. indicus
Anser indicus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Eulabeia indica

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Hinda anseroStrikapa ansero (Anser indicus) estas anseroforma birdo de la familio de Anasedoj, kiu reproduktiĝas en meza Azio en kolonioj de miloj da individuoj kaj migras trans montaro Himalajo al Barato dum vintro. ornitologoj kredas, ke ĝi flugas la plej alte, kaj birdoj de ĉi tiu specio estis vidataj flugantaj ĉe pli ol 9.000 metroj alte. La ino tipe demetas 3-8 ovojn en nesto apude de monta lago.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Naĝante ĉe Akvobirda Parko Sylvan Heights

Ĝi grandas ĉ. 75 cm, la bazkoloro estas helgriza, karakterizas ĝin du nigraj strioj ege rimarkindaj ĉe blanka kapo, nome unu el la malantaŭokulo supren kaj la alia preskaŭ paralela el la fino de la orelareo al la supra nuko. Tiuj strioj mankas ĉe la junbirdoj. La kolo estas antaŭe kaj ĉefe malantaŭe malhela el nigra al malhelbruna, inter tiuj malhelaj markoj duflanke formas la resta plumaro blankan longan strion. La kapo estas blanka, la beko flava kun nigra pinto, la kruro ruĝeta al oranĝflava.

Tiu birdo estas ĝenerale palgriza kaj estas facile distingebla el ĉiu ajn alia specio inter la grizaj anseroj de la genro Anser pro la nigraj strioj de la kapo. Ĝi estas ankaŭ multe pli pala ol ĉiu ajn alia ansero de tiu genro. Dumfluge, ties alvoko estas tipa ansera hupado. Ĝi estas mezgranda ansero, kiu havas 71–76 cm de totala longo kaj pezas 1.87–3.2 kg.

Ĝi estas foje separata el genro Anser, kiu ne havas alian membron indiĝenan de la Hinda mondoregiono, same kiel nek en la regionoj Etiopia, Aŭstralia, aŭ Novtropika, kaj lokita en la monotipa genro Eulabeia.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tri ĉe Bestoĝardeno Tama, Japanio
Kun la Bruna ibiso, Plegadis falcinellus, ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝastano, Barato.

La somera habitato estas altaltitudaj lagoj kie tiu birdo paŝtas malaltan herbon. Tiu specio estas konsiderata kiel migranta suden el Tibeto, Kazaĥio, Mongolio kaj Rusio antaŭ trapasi Himalajon. Tiu birdo ĵus ricevis atenton de kuracoscienco ĉar estas komenca viktimo de la virusoj H5N1, HPAI (nome tre alta patogena birda gripo), ĉe Qinghai. Ili suferas predadon fare el korvoj, vulpoj, korakoj, maragloj, mevoj kaj aliaj. La totala populacio povus tamen esti pliiĝanta, sed estas komplika kalkuli la populacitendencojn ĉar tiu specio loĝas ĉe pli da 2.5 milionoj da km².

La Hinda anseroStrikapa ansero estas laŭsupoze unu el plej alte flugantaj birdoj, ĉar ili estis aŭdataj flugantaj super la Monto Makalu (la kvina plej alta monto surtere ,nome 8,481 m alta) kaj ŝajne vidataj super la Monto Everest (8,848 m alta, kvankam tio estas necertigita informo).[1] Tiu nekredebla postulema migrado delonge pensigis fiziologojn kaj naturalistojn: "devas esti bona klarigo kial tiuj birdoj flugas je tiom ekstremaj altecoj […] ĉefe ĉar estas montopasejoj tra Himalajo je pli malaltaj altitudoj, kaj kiuj estas uzataj de aliaj migrantaj birdospecioj" citate el Black & Tenney (1980).[2] Fakte Hindaj anseroj neniam estis rekte kontrolitaj (uzante GPS aŭ satelitan teknologion) flugante pli alte ol 6,540 m, kaj nun oni nur supozas, ke ili uzas la plej altajn pasejojn tra la montoj. La defia nordena migrado el suda Barato por reproduktiĝi somere en la Tibeta Altebenaĵo estas farata laŭ etapoj, kaj la flugo super Himalajo (el marnivelo) estas farata per senhalta flugo tiom rapide kiom dum sep horoj. Surprize, spite antaŭvideblaj vostoventoj kiuj blovas super Himalajo (en la sama direkto de la veturado de la anseroj), la Hindaj anseroj malakceptas tiujn ventojn, kaj atendas ĝis kiam tiuj jam ne blovas nokte, kiam ili entreprenas la plej altajn indicojn de grimpoflugo neniam konstatitaj ĉe birdoj, kaj eltenas ilin dum horoj ĝis la fino[3].

Hinda ansero

Oni scias, ke la Hindaj anseroj estas bone ekipataj por tiu nekredeble defia migrado. Ili havas iom pli grandan flugilareon proporcie al ties pezo ol aliaj anseroj, kio supozeble helpas la anserojn flugi je tiom altaj altitudoj.[4] Studoj trovis, ke ili spiras pli profunde kaj efike sub kondiĉoj de malalta kvanto de oksigeno[5]. La hemoglobino de ties sango havas pli altan okxigenemon ol tiu de aliaj anseroj.[6]

La Hindaj anseroj migras super Himalajo por pasi vintron en partoj de Suda Azio (el Asamo tiom suden kiom ĝis Tamilnado.[7] La vintra habitato de la Hindaj anseroj estas terkultivejoj, kie ili manĝas hordeon, rizon kaj tritikon, kaj ili povas damaĝi rikoltojn. Birdoj el Kirgizio estis konstatita dum haltoj en okcidenta Tibeto kaj suda Tajikio dum 20 al 30 tagoj antaŭ migri pli suden. Kelkaj birdoj povas montri altan fidelecon al vintrejoj.[8]

Ili nestumas ĉefe en la Tibeta Altebenaĵo. Intraspecia nestoparazitado estis notita, nome la inoj plej malaltrangaj klopodas ovodemeti siajn ovojn en la nestoj de plej altrangaj inoj.[9]

Distribuo kaj vivkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Hinda ansero

Tiu palearktisa specio troviĝas en Centra Azio (esence en Mongolio kaj en Ĉinio) kie ĝi ĉeestas ĉe lagoj de alta montaro. Tiu estas specio migranta kiu pasas la vintron norde de Barato kaj en najbaraj regionoj. La plej granda kolonio estis observata ĉe la lago Tso Moriri en Ladako.

La Hindaj anseroj estas ofte tenitaj en kaptiveco, ĉar ĝi estas konsiderata bela kaj reproduktiĝas facile. Vidaĵoj en Britio oftas, kaj preskaŭ certe ili rilatas al fuĝoj. Tamen tiu specio reproduktiĝis tie foje dum la lastaj jaroj kaj oni registris ĉirkaŭ kvin parojn en 2002, la plej ĵusa disponebla registro de la Rare Birds Breeding Panel. Eble la specio iĝas laŭgrade pli preta setliĝi en Britio. Tiu birdo estas sociema kaj ne kaŭzas problemojn al aliaj birdoj. Ĉiukaze oni supozas, ke la "natura" populacio malpliiĝas en Britio pro troa ĉasado. Ankaŭ en Svedio kaj aliaj lokoj de Eŭropo ili naturiĝis; oftas en bestoĝardenoj.

Temas pri specio tre gregema kaj dum migrado kaj dum nestumado. La reproduktado ekas aprile, kaj ili foriras el la reproduktejoj el aŭgusto.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 52,000 kaj 62,000 individuoj kaj ŝajne ne estas minacata[10].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Swan, L.W. 1961 The ecology of the high Himalayas. Scientific American 205:68-78
  2. Black, C.P., Tenney, S.M. 1980 Oxygen transport during progressive hypoxia in high-altitude and sea-level waterfowl. Respiration Physiology 39:217-239
  3. Hawkes, L.A., Balanchandran, S., Batbayar, N., Butler, P.J., Frappell, P.B., Milsom, W.K., Tseveenmyadag, N., Newman, S.H., Scott, G.R., Sathiyaselvam, P., Takekawa, J.Y., Wikelski, M., Bishop, C.M. 2011 The Trans-Himlayan flights of bar-headed geese (Anser indicus). Proceedings of the National Academy of Science doi 10.1073/pnas.1017295108
  4. Lee, S.Y., Scott, G.R., Milsom, W.K.2008 Have wing morphology or flight kinematics evolved for extreme high altitude migration in the bar-headed goose? Comparative Biochemistry and Physiology - C Toxicology and Pharmacology 148 (4):324-331
  5. William K. Milsom and Graham Scott (2008) Respiratory adaptations in the high flying bar-headed goose. Comparative Biochemistry and Physiology Part C: Toxicology & Pharmacology 148(4):460 doi:10.1016/j.cbpc.2008.10.047
  6. Liu, X.-Z., Li, S.-L., Jing, H., Liang, Y.-H., Hua, Z.-Q., Lu, G.-Y. 2001 Avian haemoglobins and structural basis of high affinity for oxygen: Structure of bar-headed goose aquomet haemoglobin. Acta Crystallographica Section D: Biological Crystallography 57 (6):775-783
  7. Takekawa, J.Y., Heath, S.R., Douglas, D.C., Perry, W.M., Javed, S., Newman, S.H., Suwal, R.N., Rahmani, A.R., Choudhury, B.C., Prosser, D.J., Yan, B., Hou, Y., Batbayar, N., Natsagdorj, T., Bishop, C.M., Butler, P.J., Frappell, P.B., Milsom, W.K., Scott, G.R., Hawkes, L.A., Wikelski, M. 2009 Geographic variation in Bar-headed Geese Anser Indicus: connectivity of wintering areas and breeding grounds across a broad front. Wildfowl 59:100-123
  8. Koppen, U; A P Yakovlev; R Barth; M Kaatz; P Berthold (2010). "Seasonal migrations of four individual bar-headed geese Anser indicus from Kyrgyzstan followed by satellite telemetry", gazeto : Journal of Ornithology, volumo : 151, paĝoj : 703–712. COI:10.1007/s10336-010-0492-1
  9. Weigmann, C., Lamprecht, J. 1991 Intraspecific nest parasitism in bar-headed geese, Anser indicus. Animal Behaviour 41 (4):677-688
  10. IUCN 2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]