Muta cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muta cigno
Paro de mutaj cignoj
Paro de mutaj cignoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cigno Cygnus
Cygnus olor
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Muta cigno (Cygnus olor) estas granda, blanka birdo el la familio de anasedoj, kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn. Ĝi estas indiĝena de multe de Eŭropo kaj de Azio, kaj (kiel rara vintra vizitanto) ĉe plej norda Afriko. Ĝi estas ankaŭ enmetita specio en Nordameriko, Aŭstralazio kaj suda Afriko. La nomo 'muta' devenas el fakto ke ĝi estas malpli voĉema ol la aliaj cignospecioj.[1][2][3] Ĝi estas 125 al 170 cm longa, kaj tiu granda cigno estas tute blanka kun oranĝeca beko borde de nigra. Ĝi estas facile rekonebla pro ties markata nodo super la beko.

La Muta cigno facile kutimiĝis al homa najbaro. La specio suferas pro la viruso de birda gripo nome H5N1.


Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Detalaj karakterizoj de Muta cigno

La Muta cigno estis unuafoje priskribata de la germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin kiel Anas olor en 1789, kaj estis translokita de Johann Matthäus Bechstein al la nova genro Cygnus en 1803. Ĝi estas la tipa specio de la genro Cygnus.[4] Kaj cygnus kaj olor signifas "cigno" en latina; cygnus estas rilata al la greka kyknos.[5][6] La sinonimo Sthenelides olor estis foje uzata pasinte.

Spite ties Eŭrazia origino, ties plej proksimaj parencoj estas la Nigra cigno de Aŭstralio kaj la Nigrakola cigno de Sudameriko, kaj ne la aliaj nordhemisferaj cignoj.[1] Tiu specio estas monotipa sen vivantaj subspecioj.[1][3]

La kondutaj karakteroj sugestas ligojn de proksima parenceco kun la Nigra cigno (Cygnus atratus) de Aŭstralio pli ol kun la aliaj specioj de cignoj de la norda hemisfero[7]. Tamen analizo de morfologio subtenas le regrupigo de cignoj ĉe la tribo Cygnini[7]. Tiu cigno estus lokata en la subgenro Cygnus proksime de la subgenro Olor kiu regrupus la aliajn speciojn de cignoj de la norda hemisfero[7]. Pri la Nigra cigno kaj la Nigrakola cigno (Cygnus melancoryphus) estus lokitaj en la subgenro Chenopis laŭ tiu klasigo[7].

La Muta cigno povas hibridiĝi kun la Nigra cigno, la Kantocigno, la Trumpetocigno kaj la Malgranda cigno[7], kio sugestas gravajn sistematikajn afinecojn inter tiuj kvin specioj.


Evoluo[redakti | redakti fonton]

Cignidoj de Muta cigno (griza morfo)

Oni trovis fosiliojn de Muta cigno, 6,000jaraĝajn, en post-glaciaj torfejoj de East Anglia, Britio.[8] Ili estis trovitaj ankaŭ el Irlando al Portugalio kaj al Italio,[9] kaj el Francio, de antaŭ 13,000 jaroj (Desbrosse kaj Mourer-Chauvire 1972–1973). La paleosubspecio Cygnus olor bergmanni, kiu diferencis nur laŭ grando el la vivanta birdo, estas konata el fosilioj trovitaj en Azerbajĝano.

Oni trovis fosiliojn de pracignoj pli malprokaime rilataj al Muta cigno en kvar usonaj ŝtatoj: nome Kalifornio, Arizono, Idaho kaj Oregono.[10] La tempolimo estas el Mioceno al la fina Pleistoceno, aŭ antaŭ 10,000 jaroj. La plej ĵusa trovo estis en la Dezerto Anza Borrego, nome nacia parko en Kalifornio.[10] Fosilioj el Pleistoceno inklude Cygnus paloregonus el Lago Fosilio, Oregono, Froman's Ferry, Idaho, kaj Arizono, menciataj de Howard en The Waterfowl of the World kiel "probable la tipa muta cigno".[11]

La plej grandaj Mutaj cignoj troviĝcis en la areo de la Kaspia Maro, dum migrado.[12]


Aspekto[redakti | redakti fonton]

"Pola cigno" dekstre

Longeco de plenkreskulo de muta cigno estas 140-160 cm, kvankam ili povas gami en ekstremaj kazoj el 127 al 170 cm, kun enverguro 200-240 cm.[13] Surtere ili povas alti 1,20 m. Maskloj estas pli grandaj ol inoj kaj havas pli grandan nodon super siaj bekoj. Averaĝe, tiu estas la dua plej granda specio de akvobirdo post la Trumpetocigno, kvankam masklo de Muta cigno povas facile egali aŭ eĉ superi la pezon de masklo de Trumpetocigno.[14][15]

La Muta cigno estas unu el plej pezaj flugantaj birdoj, kies maskloj averaĝe pezas 12 kg, dum la iom pli malgrandaj inoj pezas ĉirkaŭ 9 kg.[16] Dum la plej rekorda normala pezo por granda masklo estas 15 kg, nekutima granda Pola masklo pezis preskaŭ 23 kg kaj tio estus la plej granda konstatita pezo de fluganta birdo, kvankam estas duboj ĉe tiu pezega cigno povus ankoraŭ ekflugi.[17] Ties grando, oranĝecruĝeca beko kaj tute blanka plumaro faras tiun cignon preskaŭ nekonfuzebla de proksime. Kompare kun la aliaj nordaj cignoj, la Muta cigno povas facile esti distingata per sia kurba kolo kaj oranĝeca, nigra nodo super beko. Tiu tubero de masklo forte kreskas printempe por la reprodukta sezono. Malkiel plej aliaj nordaj cignospecioj (kiuj kutime loĝas nur en puraj humidejoj sen regula homa interveno), la Muta cigno alkutimiĝis, en kelkaj partoj de la mondo, sentime ĉe homoj. Tiaj cignoj estas ofte vidataj deproksime en urbaj areoj kun akvejoj. La plumaro de la nejuna birdo estas pure blanka. Ĝi tenas la kolon dum naĝado en S-formo, la beko direktiĝas suben. La okuloj estas avelkoloraj. La brido de plenkreskulo estas nudaj, kojnformaj kaj nigraj. La beko estas oranĝa sed kun la rimarkinda nigra karunklo.

Serĉante manĝon subakve: en tiu sinteno tiu specio diferencas el aliaj cignoj pro pli pinteca vosto.

La plumaro de la junbirdoj estas grizecbruna, kaj ne brilblanka kiel ĉe maturuloj, kaj ties beko estas grizec-nigra, ne oranĝa, dum la unua jaro kaj ne havas tuberon super la beko. Ties kruroj kaj beko estas grizaj kaj la lanugo povas gami el pure blanka al griza kaj sablokolora, sed griza/sablokolora plej oftas. La blankaj cignidoj havas leŭcisman genon, kiu plej oftas en centraj nordamerikaj ŝtatoj kaj en Pollando; ili havas flavan bekon kaj rozkolorajn krurojn. Dum la unua vintro la junuloj havas pli rozkoloran bekon, malgrandan karunklon kaj ĝis tiam ili havas plumojn en siaj bridoj. Ĉiuj Mutaj cignoj estas blankaj maturaĝe, kvankam la plumoj (ĉefe de kapo kaj kolo) estas ofte nuancaj al oranĝec-bruna pro fero kaj taninoj en akvo.

La morfo immutabilis ("Pola cigno") havas rozkolorajn (ne grizajn) krurojn kaj blankecajn cignidojn; kiel ĉe la blankaj Bredanseroj, kaj ili troviĝas laŭ kelkaj nur ĉe populacioj kun historio de hejmigo.[18] Ili estis iam konsiderataj subspecio kaj eĉ propra specio. La nomo devenas el Londono, kien komercistoj alportis tiajn birdojn el la polaj marbordoj de la Balta Maro. Ne temas pri albinismo, sed pri hereda geno. Tio aperis fine de la 19a jarcento.


Diferencoj inter eŭropaj cignoj[redakti | redakti fonton]

Ringita muta cigno en Novjorko; notu la kutiman koltenon kiel S, pli rekta en aliaj cignospecioj

Temas pri tre similaj specioj, jam separataj pro la geografia distribuado: nome, la Muta cigno estas la plej suda, kun reproduktejoj el suda Skandinavio tra Baltio. Pollando kaj Ukrainio al suda Rusio kaj Centra Azio (vintrejoj tra Germanio, Francio kaj Brita Insularo), dum la Kantocigno reproduktiĝas en Islando, Svedio, Finlando kaj norda Rusio (vintrejoj en Britio, Danio kaj laŭ la Danubo al Nigra Maro) kaj la Malgranda cigno reproduktiĝas eĉ pli norde nur en pleja norda Rusio ĉe la Arkto (kun disaj vintrejoj foje koincidaj kun tiuj de la Kantocigno).

Laŭ aspekto, la unua diferenco separas la Malgrandan cignon el la aliaj du, pli grandaj, nome maksimuma longo de 127 cm kontraŭ 160 cm respektive. Tamen la Kantocigno kaj la Malgranda cigno havas flavan bekobazon anstataŭ oranĝeca (kiel la Muta cigno) kaj nigran bekobordon, dum ili diferenciĝas inter si pro pli granda flava areo de la Kantocigno. Krome la Kantocigno kaj la Malgranda cigno koincidas ankaŭ en pli rekta kolsinteno, dum la Muta cigno plej ofte tenas ĝin kurbece kiel formo de litero so. Eĉ plej rimarkinde la Muta cigno montras kontrastan nigran karunklon super la bekobazo, tute foresta el la aliaj du specioj; klare ankaŭ studoj pri evoluo kaj speciparenceco separas la Mutan cignon el la aliaj du.

Ankaŭ junuloj montras ke la du flavbekaj specioj parencas dise el la Muta cigno, kies junulo montras unuavintre pli markatan kontraston inter grizaj kaj blankecaj areoj, dum la flavbekaj specioj montras pli svagan aŭ mildan bildon.


Konduto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

Ĝi vivas - krom dum la kovado - en asocioj, grupoj. Malkiel ĉe la Nigra cigno, la Mutaj cignoj estas kutime tre teritoriemaj kun nur sola paro en pli malgrandaj lagoj, kvankam en kelkaj lokoj kie troviĝas granda areo de taŭga manĝohabitato ili povas esti koloniaj. La plej grandaj kolonioj havas ĉirkaŭ 100 parojn, kiaj la kolonio ĉe Abbotsbury Swannery en suda Anglio, kaj ĉe la suda pinto de la insulo Öland, nome ĉe la rezervejo Ottenby, en la marbordaj akvoj de la Balta Maro, kaj povas havi nestojn dise tiom malmulte kiom ĝis 2 m aparte.[18][19] Ne pariĝintaj junuloj ĝis 3–4jaraĝaj ankaŭ komune formas grandajn arojn, kiuj povas enhavi totale kelkajn centojn da birdoj, ofte je regulaj tradiciaj lokoj.[20] Rimarkinda aro de nereproduktuloj troviĝas ĉe la estuaro de la Rivero Tweed apud Berwick-upon-Tweed en nordorienta Anglio, kun maksimuma kalkulo de 787 birdoj.[21] Kiam plenkreskuloj pariĝas, ili serĉas siajn proprajn teritoriojn kaj ofte vivas proksime al anasoj kaj mevoj, kiuj povas eltiri profiton el la cigna kapablo atingi plantojn el profunda akvo, kiuj poste disiĝas tra la akva surfaco. La junuloj povas vivi are, sed la paroj estas monogamaj.

La muta cigno estas facile ekscitebla, baldaŭ pretas por atako. Tiam ĝi kurbigas la kolon, duonetendas la flugilojn. Tiu konata sinteno estas minaca memmontro, ĉefe fare de maskloj sed ankaŭ de inoj je pli malgranda etendo. La Nigra cigno kaj la Kantocigno estas malpli agresemaj kaj ne tiom defendaj kontraŭ predantoj. La Trumpetocigno foje lasas siajn nestojn kaze de minaco. Mutaj cignoj atakas terbestojn defende de siaj familioj, dum la periodo antaŭ ekflugo de la idaro (kiu, kun ses monatoj, estas pli longdaŭra ol tiuj de plej aliaj birdoj).

Kun idoj

Kvankam tiu birdo povas esti alhomigita, ĉefe ĉe tiuj kiuj manĝigas ilin ĉiutage, ili estas agresemaj defende de sia nesto, kaj ties grando kaj impresa siblo faras ilin timigan malamikon por animaloj tiom grandaj kiom kojoto. Diversaj predantoj estas eventualaj predantoj de cignidoj kaj tiele plenkreskuloj devas esti regule viglaj. En Novjorko, plej komuna predanto de cignidoj estas la serpentotestudo.[22] Ankaŭ grandaj akvobirdoj, kiaj la Kanada ansero, povas esti agreseme forpelitaj, kaj la Mutaj cignoj regule atakas homojn kiuj eniras en sian teritorion.[22] La vircigno estas ankaŭ responsa pri defendo de la cignidoj surakve, kaj foje atakas malgrandajn boatojn, kiaj kanuoj, ĉar ili sentas ilin kiel minaco por la junuloj. La masklo povas forplei la predanton for de lia familia teritorio, kaj kontrolos for animalojn kiaj vulpoj aŭ rabobirdoj. Sanaj plenkreskuloj rare estos predataj, kvankam kanisedoj kiaj kojotoj, felisedoj kiaj linkoj kaj ursoj povas esti minacoj al malsanuletoj (ĉar sanuloj povas kutime fornaĝi el danĝero se ne defendas nestojn) kaj estis kelkaj kazoj de sanaj plenkreskuloj kiuj falis prede al Reĝa aglo.[23][24]

Tiu cigno montras sian agresemon per flugilagitado kaj frapante akvon per siaj retaj piedoj, kio produktas bruon aŭdeblan el kelkaj centoj de metroj. Dum bataloj, la plenkreskulo persekutas sian rivalon havante kapon kaj kolon sur la korpo, la flugilojn levitaj kaj la bekon pointe antaŭe kaj proksime de la kolo. Tiu sinteno estas karaktera de ties agresemo. La du kontraŭuloj same uzas saijn flugilojn por frapi unu la alian, ili miksas saijn kolojn kaj mordas sin unu la alian ĉe la dorso kaj la kolo. La hegemonia masklo povas supreniri sian rivalon, uzi siajn krurojn kaj kolon por peli la alian cignon subakve ĝis tiu abandonas la lukton aŭ eĉ dronas.

Manĝante subakve kun kapo kaj kolo ene.

Oni povas observi grupojn de pli da cent individuoj. Tiuj grandaj cignaroj estas ĝenerale konstituataj de junuloj nepariĝintaj. Okazas ankaŭ ke la familiaj grupoj restas kune dum la vintro.

Tiu cigno flugas per etendita kolo, per forta rektalinia flugo. La flugilbatoj estas susuraj, belsonaj. Tiu sono estas unika de tiu specio, kaj povas esti aŭdata el 1 al 2 km, indiko de ties valoro kiel kontakta sono inter birdoj dumfluge.[18] Ĝi eligas siblan voĉon, tiel ĝi ne estas muta, sed pli mallaŭta ol la du aliaj eŭropaj cignoj. Ili faras ankaŭ gruntojn, raŭkajn fajfojn, snufojn ktp. Tiu cigno estas malpli voĉema ol la Kantocigno kaj ol la Malgranda cigno; kaj la plej karaktera sono estas la menciita flugilfrapo. Tiu sono estis precize notita de John James Audubon en sia verko The Birds of America. Tamen la plenkreskulo uzas el 8 al 10 diversajn kriojn por precizaj situacioj. Ekzemple, ekzistas specifikaj krioj por marki la saluton inter partneroj, la reagoj kontraŭ ĝenado, la defendo de la teritorio, la interagado inter la membroj de sama grupo, la stampaĵo de la voĉo kaj la manĝopeto, inter aliaj. Ambaŭ seksoj voĉas dame. Estas ankaŭ krioj uzataj unike de la cignidoj: kontaktkrio, lertokrio, salutkrio, lacokrio kaj defendokrio.

Tiu specio havas mallongajn krurojn tuj antaŭ la vosto, kaj tiele ili piediras mallerte. Tamen plenkreskuloj povas kuri rapide kaze de supozata minaco. Ili ekflugas el grundo aŭ akvo. Ili bezonas kuri sur distanco de 8 al 10 m antaŭ povi ekflugi. Ili povas flugi je rapideco de 80.5 km/h kaj ĝis altitudo de 150 m. La grandaj grupoj uzas la formadon en V. Ili ĝenerale venas surakve, sed foje ankaŭ sur tero aŭ glacio. Tiu specio moviĝas surakve lerte. La flugiloj estas ofte iom levataj kio permesas esti helpata de la vento. La plenkreskuloj povas plonĝi ĝis profundo de 10 m. Dum la plumoŝanĝado, la individuoj pelas la akvon per siaj flugiloj por atingi plian rapidon. La junuloj foje iras surdorse de la gepatro[25].


Manĝado[redakti | redakti fonton]

Manĝante ĉe surfaco.

Ili manĝas ampleksan gamon de vegetaĵaro, kaj submerĝitajn akvoplantojn kiujn ili atingas per siaj longaj koloj, kaj per paŝtado surtera. La manĝo estas konstituata ĉefe de akvoplantoj kiaj la kanada akvopesto, la junkoj, ĥaracoj de la genro Chara, verdaj algoj kaj eĉ folioj de junaj salikoj. Ties manĝo komune inkludas agrikulturajn plantojn kiaj kolzo kaj tritiko, kaj manĝantaroj vintre povas okazigi gravajn rikoltajn damaĝojn, ofte tiom multe per piedpremado per siaj grandaj retaj piedoj, kiom per rekta konsumado.[26]

La muta cigno manĝas priserĉante en ŝlimo ĉefe akvajn kreskaĵojn, sed ankaŭ molusketojn, kaj eĉ fiŝetojn, insektojn, amfibiojn (ranoj) kaj eĉ pli malgrandajn birdojn. Dum vintro naturaj cignoj venas ĝis urboj por profiti el la homaj donacoj. En Miĉigano oni konstatis, ke la cignoj manĝas animalan materion ĉefe dum la periodo de la mudo au komence de la printempo kiam la vegetaĵaro estas pli rara. Tiu specio preferas la akvejoj kies profondo permesas ilin atingi la fondon (ĝis unu metro) per sia longa kolo. Ili manĝas surtere terajn plantojn, kiaj poacoj, kaj kelkajn senvertebrulojn (malgrandaj helikoj, limakoj aŭ insektoj manĝataj kun la englutitaj folioj).

Ili uzas tri metodojn por manĝi: surface, plonĝado de kapo kaj kolo kaj plonĝado de la tuta korpk. Dum manĝado en surfaco, la beko estas tenita horizontale kaj filtras la akvon. Tiu metodo estas uzata de 51 al pli de 60 % de la tempo. La plonĝado de kapo kaj kolo povas daŭri 10 sekundojn; la korpo estas tiam tenita horizontale surface. Por la plonĝado de la tuta korpo, tiu estas submerĝata escepte la vosto kaj la kruroj. Ankaŭ la cignidoj povas plonĝi sub la surfaco de la akvo.

Kiam la profondeco permesas ĝin, tiu birdo agitas la krurojn subakve. Tiu movo kirlas kaj la plej pezaj organismoj akumuliĝas, kaj tiele ili estas pli facile manĝeblaj. Tamen tiele ili povas ankaŭ engluti ĉasplumbaĵojn, kaj morti pro saturnismo (kio estas ofta kaŭzo de morto de cignoj de zono kie multe oni ĉasas).

La ĉiutaga manĝo de cigno estis ĉirkaŭkalkulata inter 3,6 kaj 4 kg ĉe plenkreskuloj dum mudo. Okazas mudo unu fojon jare, dum 4 al 6 semajnoj, kiam ili ne povas flugi.


Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestumado komence de printempo, Ustermer Aa ĉe Wetzikon, Svisio
Cigno nestozorga.

Post ties formo, kio okazas aŭtune aŭ vintre, la paro atendos unu jaron antaŭ reproduktiĝi sed restos ĝenerale unuiĝinta porvive[27]. Tiuj cignoj montras kelkajn konduterojn por pariĝado, el starigo de kolplumoj al plumaranĝado kaj starigo de la korpo for de la akvo[27]. Kiam la plenkreskuloj pariĝis, ĉiu paro serĉas teritorion. Ili instaliĝas ofte ĉe anasoj aŭ mevoj kiuj profitas la kapablon de cignoj atingi la akvoplantojn. Ili defendas agreseme la teritorion de grando varia, el 1,2 al 4,7 ha[27]. La teritorioj estas ĝenerale sufiĉe apartaj. En Anglio, studo de 1967 kalkulis averaĝan distancon inter nestoj de 2,4 al 3,2 km[27].

Amabaŭ gepatroj konstruas la neston[27]. Mutaj cignoj nestumas sur grandaj amasoj kiujn ili konstruas el akvoplantoj (kun interno remburita el pli milda materialo kaj lanugo) en neprofunda akvo en insuloj meze aŭ ĉe la bordo de lago. Ili estas monogamaj (se unu partnero mortas, la alia serĉas novan partneron) kaj ofte reuzas la saman neston ĉiujare, restaŭrinte aŭ rekonstruinte ĝin se necese. La nesto tiele povas atingi diametron de 2 m kaj alton de 0,6 al 0,8 m[27]. Ili nestumas po unu fojon jare, sed en kaptiveco ĝis dufoje. Dum printempo (la reprodukta sezono estas de marto al aprilo) la cignino demetas de tri ĝis ok verdecbluajn ovojn (po unu ĉiun duan tagon) kiujn ĉefe ŝi kovas dum kvin semajnoj (ĝis 41 tagoj), sed ankaŭ la patro nestozorgas. La ovoj estas nesamgrandaj, la unua kaj la lasta estas plej malgrandaj. Ili defendas agreseme ne nur la tiujarajn cignidojn sed ankaŭ tiujn de pasinta jaro, kaj atakas, piedpremas kaj eĉ dronigas supozatajn minacintajn bestojn. La cignidoj estas nidifugaj kaj restas ĉeneste malpli de 48 horoj[27]. La grizaj cignidoj tuj iros akvon, sekvantaj patrinon, patro sekvanta ilin. Masklo kaj ino kunhavas zorgon de la nesto, kaj eĉ post la idozorgado oftas vidi la tutan familion manĝoserĉantan.

Seksa maturiĝo venas nur post tri jaroj; ĉe inoj eble nur post la dua jaro. Plej parto reproduktiĝas je la kvara aŭ kvina jaro. Ili vivas averaĝe 14 jarojn en naturo, kaj oni registris ĝis 23 vivojarojn.

Naturaj mutaj cignoj nestas en Mezeŭropo, sed oni povas trovi ilin en multaj aliaj landoj kie homoj enkondukis ilin.

La longviva daŭro registrita ĉe tiu specio estas de 26 jaroj kaj 9 monatoj[27].


Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu cigno prefaras trankvilajn akvejojn kun malmulte profundaj bordoj kaj nombraj akvoplantoj. Ili bone toleras la habitatjn eŭtrofiajn[7].


Distribuado[redakti | redakti fonton]

La etendo de la populacioj de Muta cigno kovras la nordon kaj centron de Eŭrazio kio inkludas la Britan Insularon, la sudon de Skandinavio, la sudorienton de Rusio, la centron de Eŭropo, Turkion, Balkanion, la KAspian Maron, Kazaĥion,, sudan Siberion ĝis la lago Baikalo, la sudorienton de Siberio, nordan Mongolion kaj la nordon de Ĉinio. Ili same reproduktiĝas en Nordameriko, ĉefe laŭlonge de la marbordo de Atlantiko, ĉe la Grandaj Lagoj kaj sude de Brita Kolumbio.

Ili estas vagantoj en Hispanio, Hungario, Irano, Irako, Jordanio, Egipto, Kipro, Malto, Acoroj, el Afganio al Barato, Koreio kaj Japanio. Ankaŭ individuoj duonkaptivaj estas same en kelkaj lokoj de Nordameriko.

Elfluge sur kanalo en Irlando

La Muta cigno troviĝas nature ĉefe en moderklimataj areoj de Eŭropo tra okcidenta Azio, tiom oriente kiom ĝis Ĉemara Regiono, ĉe Sidemi, en plej sudorienta azia Ruzio.[28] Gmelin (1789) kaj John Latham (1824)[12] informis pri Mutaj cignoj en Kamĉatko en la 18a jarcento.

En Eŭrazio, tiu specio estas ĉu migranta birdo ĉu loĝanta. La movoj sezonaj estas influataj de la klimataj kondiĉoj. Ĝi estas nur en nordo kaj oriento migranta birdo, nome tra nordaj latitudoj en Eŭropo kaj Azio, tiom sude kiom ĝis norda Afriko, la Mediteraneo kaj ĝis Barato kaj sudorienta Ĉinio. Oni konis kaj registris nestumadon en Islando kaj estas vaganto en tiu areo, same kiel ĝis Bermudo, laŭ la usona media programo de internacia statuso por birdospecioj, kiu lokigas ĝin en 70 landoj, reproduktante en 49, kaj vaganto en 16. Dum plej el la nuna populacio en Japanio estas enmetita, Mutaj cignoj estis pentritaj sur pergamenoj antaŭ pli da milo da jaroj, kaj naturaj birdoj el la kontinenta azia populacio ankoraŭ venas rare vintre. Naturaj migrantoj en Japanio kutime venas kun la Kantocigno kaj foje kun la Malgranda cigno.

La Muta cigno estas protektata en plej el sia teritorio, sed tio ne evitis kontraŭleĝan ĉasadon kaj ŝtelĉasado. Ĝi estas ofte tenita en kaptiveco for de ties natura teritorio, kiel ormano de parkoj kaj lagetoj, kaj okazas fuĝoj. La posteuloj de tiuj birdoj iĝis naturigitaj en orienta Usono kaj la Grandaj Lagoj, multe kiel la Kanada ansero faris en Eŭropo. Oni povas trovi ilin en multaj aliaj landoj kie homoj enkondukis ilin.

Ĝi travintras apud maro, ĉe senfrostaj akvoj.


Monda populacio[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj populacioj[redakti | redakti fonton]

Muta cigno

La totala indiĝena populacio de Mutaj cignoj estas ĉirkaŭ 500,000 birdoj[29] fine de la reprodukta sezono (nome plenkreskuloj plus junuloj), el kiuj 350,000 estis en la teritorioj de la iama Sovetunio.[1] La plej granda sola reprodukta koncentro estas 11,000 paroj en la Volga Delto.[2] La ĝenerala teritorio estas ĉirkaŭkalkulata je 100,000 al 1,000,000 da km². La populacioj de Muta cigno estas malproksime el atingo de la sojlo por esti lokitaj en la listo de vundeblaj specioj (tio estas malpliiĝo de pli da 30 % en 10 jaroj aŭ tri generacioj)[30].

En 1993, la totala nombro de Mutaj cignoj en Usono ŝajne estis ĉirkaŭ 10,000[7]. De 1986 al 1993, la populacioj grave pliiĝis ĉe la atlantika marbordo[7].

La populacio en Britio, post malpermeso de plumbo en ĉasado, estas ĉirkaŭ 22,000 birdoj, ekzemple vintre de 2006-2007,[31] nome iometa malpliiĝo el la pinto de ĉirkaŭ 26,000-27,000 birdoj en 1990.[2] Tio supozas ĉirkaŭ 5,300 reproduktaj paroj, dum la resto estus nematuruloj.[32] Aliaj gravaj populacioj en Eŭropo estas la 6,800-8,300 reproduktaj paroj en Germanio, 4,500 paroj en Danio, 4,000-4,200 paroj en Pollando, 3,000-4,000 paroj en Nederlando, ĉirkaŭ 2,500 paroj en Irlando, kaj 1,200-1,700 paroj en Ukrainio.[2]

Populacioj de okcidenta Eŭropo estis ege reduktitaj pro ĉaspremo en la 13a-19a jarcentoj, kun la escepto de duonhejmigitaj birdoj tenitaj kiel kortobirdoj fare de grandaj terposedantoj. Plej bona protektado fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento permesis tiujn birdojn reveni al plej el ties iama teritorio.[33][34] Pl iĵuse en la periodo ĉirkaŭ about 1960 ĝis komence de la 1980-aj jaroj, la nombroj denove malpliiĝis grave en multaj areoj, ĉefe pro plumbovenenado de birdoj englutintaj perdintaj kanpeziloj faritaj el plumbo. Post kiam la plumbaj kanpeziloj estis anstataŭataj de aliaj malpli venenaj alternativoj, la nombroj de Mutaj cignoj denove repliiĝis rapide.[2]


Enmetitaj populacioj[redakti | redakti fonton]

Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, tiu specio estis enmetita en kelkaj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo. Krome, ties areo de eŭropa disvastiĝo etendiĝis dum la dua duono de la 20a jarcento[7]. La Muta cigno estis same enmetita en kelkaj aliaj landoj kiaj Sudafriko, Novzelando (kelkaj enmetoj de 1866 al 1871), Aŭstralio (kelkaj enmetoj de 1853 al 1920) kaj Japanio[7].

Mutaj cignoj estis enmetitaj en Nordamerikon kaj la pliiĝo de ties nombro rezultis en la fakto, ke ili iĝis invada specio. Aliaj enmetitaj populacioj estas malgrandaj, kun ĉirkaŭ 200 en Japanio, malpli da 200 en Novzelando kaj Aŭstralio, kaj ĉirkaŭ 120 en Sudafriko.[1]


Nordameriko[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko, la Muta cigno estis enmetita nombrafoje kiel ornama birdo en publikaj ĝarcenoj, privataj bienoj kaj en naturo. Okazis enmetoj ankaŭ en Havajo en 1920 sed tie la specio malaperis post setliĝo[7]. Kelkaj sugestas ke la Muta cigno jam estis malmultnombre en Nordameriko antaŭ la koloniado de Ameriko. Oni estis mortpafunta specimenon ĉe la Golfo James, Kanado meze aŭ fine de la 1600-aj jaroj[35]. Krome la karaktera bruo de flugilflugado estus estinta rimarkita kaj notita de John James Audubon. Ĉe The Birds of America, Audubon deklaris, ke li akceptus la eblon de alia specio de cigno ĉe Ameriko («would accept the possibility of another swan species on the American continent») krome la Trumpetocigno kaj la MAlgranda cigno[36]. Krome akvarelo de John White estis pentrita en 1585 dum esplorado scienca en Ameriko je la konto de Walter Raleigh. Tiu akvarelo ŝajne montras estadon de Muta cigno ĉe la atlantika marbordo en tiu epoko. Kvankam simple titolita La cignoThe Swann») fare de la artisto, ĝi estus identigita en la 1960-aj jaroj kiel reprezentanta Trumpetocignon, probable pro la nigra koloro de la beko. Ĵusa rekonsidero fare de la sciencistoj de la British Museum, posedanto de la akvarelo, montris ke la plumbo en la uzitaj koloroj fare de White estus estinta malklariginte la kolorojn dum la venontaj 400 jaroj. La formo en S de la kolo, la Karunklo, la levitaj plumoj de la vosto kaj la ĝenerala aspekto de la birdo sugestas ke ne temus pri Trumpetocigno[37].

Cignido sur la dorso de patro.

La Muta cigno estis enmetita en Nordameriko fine de la 19a jarcento. Ĵuse ili estis amplekse vidataj kiel invada specio pro sia rapida pliiĝo kaj efiko super aliaj akvobirdoj kaj indiĝenaj ekosistemoj. Ekzemple studo de populacigrandoj en malsupra areo de la Grandaj Lagoj el 1971 al 2000 trovis, ke la nombroj de Mutaj cignoj pliiĝas je averaĝa indico de almenŭ 10% jare, duoblante la populacion ĉiu sepa aŭ oka jaro.[38] Kelkaj studioj konkludis, ke la Mutaj cignoj draste malpliigas la densecon de submerĝita vegetaĵaro kie ili estas.[39]

En 2003, la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono proponis, ke "malgrandigi la mediajn damaĝojn atribuitajn al mutaj cignoj" malpliigante ties nombrojn en la Atlantika Birdovojo al niveloj de antaŭ 1986, nome malpliigo de 67%. Laŭ informo publikita en Federal Register de 2003[40] tiu propono estis subtenite de la dektri ŝtataj naturagentejoj kiuj sendis komentojn same kiel de 43 birdokonservaj, naturkonservaj kaj naturadministraj organizoj. Dek organizoj por bestaj rajtoj kaj la ampleksa majoritato de komentoj el individuoj estis kontraŭ. Tiam la Mutaj cignoj estis protektataj laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918 pro juĝa ordono, sed en 2005 la Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj oficiale deklaris ilin neindiĝena, neprotektata specio.[41] La Mutaj cignoj estas plue protektataj en kelkaj areoj de Usono fare de lokaj leĝoj, kiel ekzemple en Konektikuto.[42]

La statuso de la Muta cigno kiel enmetita specio en Nordameriko estas disputata fare de premgrupo "Save The Mute Swans" (Savu la Mutajn cignojn) fondita de Kathryn Burton.[43] Ili asertas, ke la Mutaj cignoj estas indiĝenaj en la regiono kaj pro tio meritas protekton. Ili plendas, ke la Mutaj cignoj havis originojn el Rusio kaj citas historiajn vidaĵojn kaj fosiliajn registrojn. Tiuj plendoj estas specife malakceptataj de la Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj kiel trompa.[41]


Novzelando[redakti | redakti fonton]

La Muta cigno havis absolutan protekton en Novzelando laŭ la Naturleĝo de 1953 sed tio ŝanĝis en junio 2010 al pli malalta nivelo de protektado. Ĝi ĝuas ankoraŭ protekton sed oni povas mortigi aŭ kaptivi ilin sub permeso de la Ministrejo pri Konservado.[44]


La Muta cigno kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Muta cigno ĉe la rivero Segre en Katalunio, Hispanio

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro Cygnus kaj la nomo de la specio olor signifas ambaŭ «cigno» devene de la antikva greka (kuknos) kaj en latino, respektive[5][45]. Tamen en Nordameriko, ĝi estis konata laŭ la nomo Sthenelides olor ĝis la 1930-aj jaroj; la American Ornithologists' Union ŝanĝis tiam ĝian nomon. La kromnomo de muta devenas de la fakto ke ili estas malmulte voĉemaj, kompare kun la aliaj cignospecioj.


Minacoj[redakti | redakti fonton]

La junuloj estas viktimoj de kelkaj specioj de predantoj kiaj la serpentotestudo, la ezokoj, la vulpoj kaj la kornikoj[27]. Ankaŭ la homol elprenas kaj ovojn kaj plenkreskulojn[27].

Aliaj homaj aktivaĵoj povas konstitui minacojn por tiu specio. Ĉefe en Svedio, restoj de DDT kaj de pezaj metaloj (hidrargo, kupro, kadmio...) estis trovitaj en histoj de mutaj cignoj[7]. La plumbovenenado same estis observata en kelkaj registroj[7]. Krome la Mutaj cignoj povas kolizii kontraŭ homaj strukturoj, kiaj la linioj de alta tensio kaj la elektraj fostoj. Spite tion, la mutaj cignoj ŝajne bone eltenas la homan apudon kaj estas malmulte tuŝataj pro la degradado de ties habitato[7].


Leĝa statuso[redakti | redakti fonton]

Detaloj de Muta cigno

La Muta cigno estas unu de la specioj por kiuj oni aplikas la protektadon interkonsentita ĉe la Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio kaj ĉe la Ramsar-Interkonsento.

En Francio, kvankam tiu specio estas klasita en la listo de specioj sub protektado, la formo immutabilis aŭ blanka pola cigno estas klasita en la listo de hejmaj animaloj fare de la ministerio peri Ekologio kaj apudaj aferoj[46].

Tiu specio ne estas ĉasata en Usono kaj estas protektata de facto ĉar la regularo ne konsideras ĝin kiel ĉasspecio[7]. La leĝaro de Nov-Ĵerzejo konsideras ĝin kiel protektata specio. Male ĝi estas konsidata damaĝa aŭ invada spexio ĉe Nov-Hampŝiro, Delavaro, Minesoto, Norda Karolino, Virginio, Oregono kaj en Vaŝingtonio kaj ne estas protektata tie[7].

En Kanado, Ontario konsideras tiun specion kiel migranta kio lokas ĝin sub la protekto de la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918[7].


Administrado de la populacioj[redakti | redakti fonton]

En Usono, kelkaj subŝtatoj (nome Rod-Insulo, Delavaro, Marilando, Virginio, Miĉigano, Oregono kaj Vaŝingtonio) klopodas kontroli la populacioj de Mutaj cignoj. Por tio oni uzas diversajn metodojn kiaj la detruado de ovoj, la ĉasado kaj forpelo de plenkreksuloj[7]. La administrado de la populacioj de Mutaj cignoj necesas pro ties troa disvastiĝo, pro ties destruado de nestoj de la Nana ŝterno kaj utilas por favori la resetligon de populacioji de Trumpetocigno[7].


Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de La malbela anasido fare de Vilhelm Pedersen.
  • La termino Cignokanto devenas el kredo ke la muta cigno vivus sian tutan vivon sen kanti por kanti nur unu belegan kanton ĝuste antaŭmorte. Laŭ la dialogo Fedono de Platono, la mortonta Sokrato menciis la Cignokanton.
  • Muta cigno aperas en la moneroj rememoraj de irlandaj eŭroj por marki la pligrandigon de 2004 de la Eŭropa Unio kio okazis dum la irlanda Prezidanteco de la Eŭropa Unio. Tiu cigno kovas 10 ovojn reprezente de la novaj eŭropuniaj 10 landoj.
  • La Muta cigno estis nacia birdo de Danio ekde 1984. Antaŭ tio, la alaŭdo estis konsiderata la nacia birdo de Danio (el 1960).
  • La Muta cigno estas nacia birdo de Finlando kaj tiele aperas en moneroj kaj poŝtmarkoj.
  • La ferakonto La malbela anasido de Hans Christian Andersen rakontas la historion de cignido malakceptita de najbaraj kortobirdoj pro sia simpleco. Feliĉe (kaj surprize por aliaj), ĝi maturiĝas al gracia cigno, la plej bela birdo el ĉiuj.
  • La Brita monarko pluhavas nuntempe la rajton posedi ĉiujn nemarkitajn Mutajn cignojn en malferma akvo, sed la nuna reĝino plenumas sian rajton nun en ia etendo de la rivero Tamizo kaj ties alfluantoj. Tiu posedrajto estas kunhavata kun la gildoj de vinvendistoj kaj tinkturistoj, al kiuj oni garantiis posedrajtojn fare de la Krono en la 15a jarcento.[47] La ceremonio marki nomiĝas angle Swan upping.
  • La Mutaj cignoj de la fosaĵo de la Episkopa Palaco ĉe la Katedralo de Wells, Anglio estis dum jarcentoj trejnitaj por sonori sonorilojn el kordoj ligitaj al tiuj por peti manĝon. Du cignoj ankoraŭ kapablas sonori por manĝi.[48]
  • La paro de cignoj de la Publika Ĝardeno de Bostono nomiĝas Romeo kaj Julieta laŭ la Ŝekspira paro; tamen oni trovis, ke ambaŭ estas inoj.[49]
  • Camille Saint-Saëns komponis pecon nome Le Cygne en La Bestokarnavalo. Ĝi estas ludata per soloa violonĉelo kaj du pianoj kaj reprezentas cignon glitante super akvo (violonĉelo) kaj la ondojn kiujn ĝi kreas (pianoj).


Filatelio[redakti | redakti fonton]

Paro de Mutaj cignoj
Pariĝado de Mutaj cignoj
Etendo de flugiloj
Muta cigno
Muta cigno
Landoj kiuj eldonis poŝtmarkojn kun bildoj de Muta cigno[50]
Lando Jaro
Afganio 1989
Aŭstralio 2005
Aŭstrio 1967, 1984, 1986
Barejno 2003
Belorusio 1994, 1999, 2001
Belgio 1983, 2005
Bosnio-Hercegovino 2001
Bulgario 1976
Ŝarĵo 1972
Ĉinio 1983
Nord-Koreio 1996
Kubo 1988
Danio 1935, 1986, 2005
Dominiko 2005
Usono 1997
Finlando 1956
Gambio 1987, 2000
Ĝibraltaro 1996
Britio 1977, 1993, 2005
Guernsey 1984, 2006
Gvineo Bisaŭa 2007
Hongkongo 2001
Hungario 1987
Barato 1971
Irlando 1997
Manksinsulo 1983, 1991
Japanio 1971
Jersey 2004, 2005
Kosovo 2006
Latvio 2003
Makedonio 1994
Madagaskaro 1999
Maldivoj 2001
Malio 1978
Malto 2005
Moldavio 2003
Mongolio 1973, 1987
Nauro 2005
Nikaragvo 1967
Norvegio 1990, 1999
Palaŭo 2005
Paragvajo 1972
Pollando 1983
Rumanio 1965, 1968, 1977
Rusio (Sovetunio) 1959, 1972, 1984
San-Marino 1995
Svedio 1942, 1953
Svisio 2005
Ukrainio 2004, 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (1992) Handbook of the Birds of the World 1. Barcelona: Lynx Edicions, 577–78. ISBN 84-87334-10-5. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (1998) The Birds of the Western Palearctic, Concise, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. 
  3. 3,0 3,1 Madge, S.; Burn, H.. (1987). Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World. A & C Black. ISBN 0-7470-2201-1. 
  4. (1987) A Synopsis of the Avifauna of China. Beijing: Science Press, 48–49. ISBN 3-490-12518-5. 
  5. 5,0 5,1 (1980) A Greek-English Lexicon, Abridged, United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  6. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5th, London: Cassell. ISBN 0-304-52257-0. 
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 M.A. Ciaranca, C.C. Allin, et G.S. Jones, «Mute Swan (Cygnus Olor)», ĉe The Birds of North America Online, Cornell Lab of Ornithology, A. Poole, vol. 273, 1997.
  8. Northcote, E.M. (1981). "Size difference between limb bones of recent and subfossil Mute Swans (Cygnus olor)", gazeto : J. Archeol. Sci., volumo : 8, numero : 1, paĝoj : 89–98. COI:10.1016/0305-4403(81)90014-5
  9. (1976) Handbook of North American Birds 2. New Haven: Yale University Press. 
  10. 10,0 10,1 (2005) Fossil Treasures of the Anza-Borrego Desert. 
  11. The Waterfowl of the World, 262–265. 
  12. 12,0 12,1 (1824) General History of Birds 10, 220–23. 
  13. Mullarney, K., Svensson, L, Zetterstrom, D., & Grant, P.J. (1999) Collins Bird Guide. HarperCollins Publishers Ltd, London p. 14
  14. Madge, Steve, Waterfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Houghton Mifflin Harcourt (1992), ISBN 978-0-395-46726-8
  15. del Hoyo, et al, Handbook of the Birds of the World. Volumo 1: Ostrich to Ducks (Handbooks of the Birds of the World). Lynx Edicions (1992), ISBN 978-84-87334-10-8
  16. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  17. Wood, Gerald. (1983). The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9. 
  18. 18,0 18,1 18,2 (1977) The Birds of the Western Palearctic. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-857358-8. 
  19. Hogan, C. M.. (2006). Environmental Database for Oland, Sweden. Lumina Press. 
  20. (1972) Behavioral patterns of juvenile Mute Swans. 
  21. The Berwick Swan and Wildlife Trust.
  22. 22,0 22,1 Mute Swan - NYS Dept. of Environmental Conservation. Alirita 2012-05-03.
  23. ADW: Cygnus olor: INFORMATION. Alirita 2012-05-03.
  24. Watson, Jeff. (2011). The Golden Eagle: Second Edition. ISBN 978-0=30017-019-1. 
  25. P.R. Ehrlich, D.S. Dobkin kaj D. Wheye, The Birder's Handbook: a Field Guide to the Natural History of North American Birds, 1988, Simon & Schuster Inc., Novjorko.
  26. Parrott, D. (2001). "Mute swan grazing on winter crops: Estimation of yield loss in oilseed rape and wheat.", gazeto : J. Crop Protection, volumo : 20, paĝoj : 913–919
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 27,4 27,5 27,6 27,7 27,8 27,9 Les Oiseaŭ nicheurs du Québec : Atlas des oiseaŭ nicheurs du Québec méridional, Association québécoise des groupes d'ornithologues, Société québécoise de protection des oiseaŭ, Service canadien de la faune, Environnement Canada, région du Québec, 1995, Montréal.
  28. (1967) Birds of the Soviet Union IV. U.S. Fish & Wildlife Translation. 
  29. Aliaj fontoj, kiaj BirdLife, indikas 600,000 al 620,000 individuoj.
  30. Species factsheet: Cygnus olor, BirdLife International http://www.iucnredlist.org/search/details.php/141435/all Konsultita la 2008-10-21.
  31. (2008) Waterbirds in the UK 2006/07. Thetford: Wetland Bird Survey. ISBN 978-1-906204-33-4. 
  32. Baker, H. (2006). "Population estimates of birds in Great Britain", gazeto : British Birds, volumo : 99, paĝoj : 25–44
  33. (1957) The Mute Swan in England. London: Cleaver-Hume Press. 
  34. (1996) The Historical Atlas of Breeding Birds in Britain and Ireland 1875–1900. London: Poyser. ISBN 0-85661-094-1. 
  35. Birds from the ground; the record of archaeology in Ontario, D. Sadler kaj H. Savage, 2003, Trent University Press.
  36. Birds of America, John James Audubon, http://www.abirdshome.com/Audubon/VolV/00506.html Konsultita la 2006-10-18.
  37. Kim Sloan, A New World: England's First View of America, UNC Press, 2007, Chapel Hill, isbn = 978-0-8078-5825-7.
  38. Petrie, Scott A. (2010). "Rapid increase in the lower Great Lakes population of feral mute swans: a review and a recommendation", gazeto : Wildlife Society Bulletin, volumo : 31, numero : 2
  39. Allin, Charles C.; and Husband, Thomas P. (September 2003). "Mute Swan (Cygnus olor) impact on submerged aquatic vegetation and macroinvertebrates in a Rhode Island coastal pond", gazeto : Northeastern Naturalist, volumo : 10, numero : 3, paĝoj : 305–318. COI:[0305:MSCOIO2.0.CO;2 10.1656/1092-6194(2003)010[0305:MSCOIO]2.0.CO;2]
  40. Williams, Steve . "Finding of No Significant Impact and Final Environmental Assessment for the Management of Mute Swans in the Atlantic Flyway", gazeto : Federal Register, volumo : 68, numero : 152 (PDF)
  41. 41,0 41,1 Final List of Bird Species to Which the Migratory Bird Treaty Act Does Not Apply (PDF).
  42. "Bird lovers, Conn. are at odds on swans, 24a Decembro 2007. Kontrolita 7 April 2009.
  43. Mute Swan Advocacy. Alirita 2012-05-03.
  44. Protection status changes to Wildlife Act (10a Junio 2010).
  45. D.P. Simpson, Cassell's Latin Dictionary, Cassell Ltd., 1979, 5a eldono, Londono, paĝo 883, ISBN 0-304-52257-0.
  46. http://www.legifrance.gouv.fr/affichTexte.do?cidTexte=JORFTEXT000000789087 Arrêté du 11 août 2006 fixant la liste des espèces, races ou variétés d'animaux domestiques Journal officiel de la République française (JORF), Legifrance Konsultita la 8a junio 2008
  47. British Monarchy website regarding swan upping and the Crown's ownership of Mute Swans.
  48. Bell Ringing Swans Of Wells.
  49. Slack, , "Thou art no Romeo, The Boston Globe, 12a Aŭgusto 2005. Kontrolita 26a Decembro 2009.
  50. Kompleta listo de tiuj poŝtmarkoj ĉe BirdTheme, nome Mute Swan, Cygnus olor

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj