Nana ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nana ŝterno
California Least Tern.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sternula Sternula
Specio: Nana ŝterno 'Sternula antillarum'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Sternula antillarum

René-Primevère Lesson 1847

La Nana ŝterno (Sternula antillarum, eksa Sterna antillarum) estas marbirdo de la familio de ŝternojŜternedoj. Ĝi nune estas membro de la genro Sternula, sed iam estis konsiderata samspecia kun la Malgranda ŝterno S. albifrons de al Malnova Mondo, kun kiu vere ĝi estas sufiĉe parenca. Aliaj proksimaj parencoj estas la Flavbeka ŝterno S. superciliaris kaj la Perua ŝterno S. lorata, ambaŭ el Suda Ameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta ŝterno, 22-24 cm longa, kun enverguro de 50 aŭ 51 cm, kaj pezo de 39-52 g. La supraj partoj estas sufiĉe uniforme helgrizaj kaj la subaj partoj kaj malalta vizaĝo estas blankaj. La kapo estas blanka, kun nigraj krono, nuko kaj strio tra la okulo ĝis la bekobazo, kaj blanka makulo en la frunto super la beko; vintre la blanka frunto estas pli ampleksa kun malpli granda kaj difinita nigra krono. La beko estas flava kun eta nigra pinto somere kaj tutnigra vintre. La kruroj kaj piedoj estas flavecaj. La longa forkoforma vosto kaj flugiloj estas ĉefe helgrizaj sed kun nigraj flugilpintoj. Junuloj estas brunmakulitaj.

La Nana ŝterno estas la plej malgranda ŝterno en Norda Ameriko kaj diferenciĝas el aliaj ŝternoj pro la longa vosto. Tiu ĉi specio diferenciĝas el la Malgranda ŝterno ĉefe pro tio, ke ties pugo kaj vosto estas grizaj, ne blankaj, kaj havas diferencajn voĉon pli kriĉantan; el la Flavbeka ŝterno pro esti pli helgriza supre kaj havi bekon kun nigra pinto; kaj al la Perua ŝterno pro esti pli helgriza supre kaj blanka (ne helgriza) sube kaj pro havi pli mallongan nigran bekopinton.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio kiu reproduktiĝas en Norda Ameriko kaj loke en norda Suda Ameriko. Ĝi migras kaj vintras en Centra Ameriko, la Karibo kaj norda Suda Ameriko. La scienca nomo Sternula antillarum rilatas al Antiloj, tio estas insularo kiu situas inter la maro Karibo kaj la Atlantiko. La specio estis iam vaganto en Eŭropo, sed nur pro unu vidaĵo en Britio.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Konservado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

S. a. antillarum[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas de ĉirkaŭ 21,500 paroj; ĝi ne estas konsiderata minacata, sed ja vundebla pro ĝenado ĉe reproduktejoj pro disvolvigo de strandoj kaj turimo.

S. a. athalassos[redakti | redakti fonton]

La interna subspecio, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 1,000 paroj, estis jam listita kiel endanĝerita subspecio en 1985, pro perdo de medio kaŭzita de rezervejoj, kanaligo kaj aliaj ŝanĝoj ĉe la riversistemo.

S. a. brownii[redakti | redakti fonton]

La okcidenta loĝantaro, la Kalifornia Nana ŝterno, estis jam listita kiel endanĝerita subspecio en 1972 kun loĝantaro nur de ĉirkaŭ 600 paroj. Danke al decidema administrado, la Kalifornia loĝantaro repliiĝis lastatempe ĝis ĉirkaŭ 4,500 paroj, sed ankoraŭ estas listita kiel endanĝerita subspecio. La Kalifornia subspecio reproduktiĝas en golfetoj de la Pacifiko kun tre limigita teritorio en suda Kalifornio, en la golfeto de San Francisco kaj en nordokcidenta Meksiko.

La specio malpliiĝis ĉefe fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a pro troa ĉasado por plumkolekto por la modindustrio, ĝis kiam oni protektis tiun kaj aliajn speciojn en 1918 en Usono. Dum la nombro de la specio repliiĝis pro ties protektado, ĝi estas ankoraŭ vundebla pro naturaj malfacilaĵoj aŭ posta homĝenado aŭ predado de katoj kaj ratoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Nana ŝterno alvenas al siaj reproduktejoj en malfrua aprilo. La reproduktaj kolonioj ne estas densaj kaj povas okazi en maraj aŭ estuaraj strandoj aŭ en sablaj insuloj de grandaj riveroj, en zonoj liberaj el homoj kaj predantoj. Pariĝado okazas kutime for de la nestokolonio en tajdejo aŭ strando. Nur post la Pariĝado konfirmis la selektadon de partnero komencas nestado mezmaje kaj kompletas plej ofte mezjunie. Nestoj estas plej ofte lokitaj inter plantaro ĉe akvo, plej ofte en sablaj aŭ ŝtonetaj grundoj laŭ longo de marbordo, riveroj aŭ lagoj. En la regiono de la golfeto de San Francisco, reproduktado okazas en abandonitaj salejoj. La nesto estas konstruita de la ino en la sablo aŭ ŝtonetaro kaj kovrita el planteretoj. Kie la grundo estas malmola, tiu ĉi specio povas uzi artefaritan spuradon (kiel seka piedspuro) por formi la nestobasenon.

Plej ofte la ovodemetado konsistas el du aŭ tri ovoj, sed ne estas raraj unu ĝis kvar. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ tri semajnojn kaj zorgas la idojn, kiuj povas flugi post unu monato. Post la formado de la novaj familioj, okazas grupigoj de birdoj ĉirkaŭ lagunoj proksimaj de marbordo.

Manĝado kaj ripozado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio flugas super akvo per rapidaj kaj nervemaj flugilfrapoj kaj diferenciga aspekto de ĝibulo, kun beko indikante suben. La Nana ŝterno ĉasas ĉefe en neprofundaj estuaroj kaj lagunoj, kie abundas etaj fiŝoj. Ili glitflugas ĝis predovido kaj tiam plonĝas sur akvon sen tuta merĝo por preni manĝaĵon. En golfetoj kaj lagunoj de Suda Kalifornio kaj norda Meksiko, preferataj predoj inkludas anĉovojn, eperlanojn kaj etajn krustulojn. Ne malofte tiuj ŝternoj manĝas en malferma oceano, ĉefe proksime de lagunoj aŭ enirejoj al golfetoj.

Plenkreskuloj ne bezonas kaŝadon kaj ili plej ofte ripozas malferme. Idoj post tri tagoj ne ĉiam ĝuas gepatran kovradon kaj pro tio ili bezonas ombron kaj protekton kontraŭ vento. Grava malfunkciado de kolonioj okazas pro predado farita de Noktuoj kaj Amerika turfalko (Collins, 1980). Predado farita de katoj estis konstatata almenaŭ en unu kolonio (California Wildlife, 1990).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Sterna antillarum. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Audubon Handbook: Western Birds, McGraw Hill Book Company (1988) ISBN 0-07-019977-9
  • B. Massey, Breeding Biology of the California least tern, Proceedings Linn. Society, New York 72:1-24 (1974)
  • California Wildlife, Volume II, Birds, ed, de David C. Zeiner, William F. Laudenslayer and Kenneth E. Meyer, publikita de Kalifornia Servo por Fiŝkaptado kaj Ĉasado, Novembro 1988.
  • Gary Deghi, C. Michael Hogan et al., Biological Assessment for the Proposed Tijuana/San Diego Joint Innternational Wastewater Treatment Plant, Publication of the U.S. Environmental Protection Agency, Region IX, Earth Metrics Incorporated, Burlingame, CA kun Harvey kaj Stanley, Alviso, CA
  • L. Collins kaj S. Bailey, California least tern nesting season at Naval Air Station Alameda, 1980 Admin. Rep. 25 pp.
  • Olsen kaj Larsson, Terns of Europe and North America ISBN 0-7136-4056-1