Sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sonorilo (apartigilo).
Caro-sonorilo en Moskvo

Sonorilo estas memsona frapinstrumento de kalika formo, servanta al kunvokado de kredantoj al preĝo aŭ alia signala funkcio. Ĝi estas kreata per korpo de la sonorilo kaj koro, kiu estas pendigita meze de la korpo de sonorilo estante movebla (frapa parto de la sonorilo). Grandaj sonoriloj estas muldataj de spertaj metalmuldistoj, respektive de sonorilproduktistoj, el aparta bronza metala alojo, la t.n. sonorilaĵo. Ili estadas ornamitaj per skribaĵoj kaj reliefoj kaj ili estas persone agorditaj al konkreta tono. Malgrandaj sonoriloj kaj sonoriletoj povas esti produktataj ankaŭ el lado per premmaŝino aŭ per alia konvena maŝina teknologio.

La sonoriloj estas plej ofte uzataj en eklezia praktiko en temploj, monaĥejoj, preĝejoj kaj kapeloj. En kelkaj municipoj povas esti establitaj memstaraj sonorilturojsonorilturetoj, ekleziaj kaj profanaj (ekz. fajroestingistaj). La sonoriloj servas al kunvokado al mesoj, por sonorigi la tempon kaj dum eksterordinaraj komunaj eventoj, plej ofte dum mortoj de personoj, kiam oni sonoras per mortsonorilo, sed ankaŭ dum geedziĝoj, naskiĝtagoj de signifaj personoj, kronadoj de regantoj, inaŭguradoj de elektitaj kapoj de ŝtatoj kaj simile. La sonorado estas de pratempoj uzata kvazaŭ alarma signalo - ekzemple dum incendio, inundo, dum invado de fremdaj soldataroj, hodiaŭ ankaŭ dum radia danĝero. Plu oni uzas sonorilojn kaj sonoriletojn en simfonia muziko kiel apartan frapinstrumenton. Grandaj sonoriloj estadas nomitaj laŭ beatigitaj personoj kaj ili devas ankaŭ laŭorde konsekritaj.

La plej granda sonorilo en Ĉeĥio estas sonorilo Sigismondo, kiu troviĝas en turo de Katedralo de sankta Vito en Praga burgo. En pli malnova literaturo oni indikas ties pezon 16,5 tunojn, laŭ pli novaj taksoj ĝi estas proksimume je 3 tunojn malpli peza.[1] Inter signifaj memorigaĵoj apartenas muzikaj instrumentoj konsistantaj el pli granda kvanto de sonoriloj, la t.n. sonorilludoj, el kiuj en Ĉeĥio la plej konata estas sonorilludo instalita en Hradčany en Praga Loreta.

Nomoj de la unuopaj partoj de la sonorilo[redakti | redakti fonton]

SONORILO
SONORILO
Partoj de sonorilo:
1. kapo, 2. krono, 3. ĉapo
4. ŝultro, 5. kolo, 6. bordero, 7. , 8. buŝo,
9. koro, 10. florkrono
Klasifiko

Frapinstrumento

Ton-amplekso

Nekoncerna

Parencaj instrumentoj
v  d  r
Information icon.svg

La sonorilon kiel tutaĵon eblas dividi en du bazajn partojn: korpo kaj koro.[2]

La korpo plu dividiĝas en kvar partojn (desube): florkrono, kolo, ĉapo kaj krono.

  • Florkrono estas suba parto de la sonorilo, en kiun batas la koro. La dikeco de florkrono (la plej granda dikeco de la korpo de sonorilo) laŭ batoj, al kiuj ĝi estas ekspoziciata, nomiĝas batejo. La suba parto, mallarĝiĝanta fino de la florkrono direkte suben, nomiĝas bordero.
  • Kolo estas meza parto de la sonorilo inter la ĉapo kaj la florkrono, la ĉefa areo, sur kiu estas validigata plej multe da reliefoj kaj surskriboj. Por la kolo estas tre ofte uzata ankaŭ nomo mantelo, kiu havas ankoraŭ apudan signifon (argila formo por muldo de ekstera profilo de la sonorilo).
  • Ĉapo estas supra parto de la sonorilo, kutime borderita per zono aŭ linieto. La supra areo de la ĉapo estas nomata kovrilo, dislimiĝo inter la kolo kaj la ĉapo nomiĝas ŝultro.
  • Krono servas al fiksigo de la sonorilo al sonorilkapo, tial ĝi konsistas el oreloj (ankaŭ ŝultroj). La oreloj estadas ĉiel ajn aranĝitaj diversmaniere laŭ intenco de sonorilproduktisto. La baza aranĝo estas ĉirkaŭ la centra orelo, kiu nomiĝa sla meza, ĉirkaŭ kiu estas diversa nombro de flankaj oreloj. Ĉe novaj sonoriloj oni iam hodiaŭ uzas nur unu, platan orelon, la t.n. telera krono. La koro estas en la sonorilo kutime pendigita sur leda zono, la t.n. bandaliro, kiu estas alfiksita al la interna orelo, da kiuj povas esti eĉ pli.

La koro plu dividiĝas en kvar partojn (desupre): okulo, servanta al pendigo, kolono - longa parto de la koro, pugno, kiu dum sonorado batas en la florkronon kaj dissonigas tiel la sonorilon, kaj ellasaĵo - la suba finigo de la koro de sonorilo. La ellasaĵo estis en la pasinteco ofte troeksponita pro troa pezo kaj ankoraŭ en sia finaĵo ampleksigita en la t.n. ankron. Ĉe sonoriloj, ĉe kiuj disbalanciĝas sole la koro kaj ne la tuta sonorilo, la ellasaĵo servas al pendigo de ŝnuro, por ke dum la sonorado ne venu inter la koro kaj la florkrono.

La suba aperturo de la sonorilo nomiĝas buŝo, kio bele kongruas kun nocio voĉo, kiel oni nomas la sonon de sonorilo. Profilo de la sonorilo estas ripo.

Manieroj de sonorado[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La plej kutima maniero de pendigo de sonorilo estas kazo, kiam la sonorilo estas fiksita sur sonorilkapo kun stango, sur kiu estas katenita ŝnuro. Per tirado de la ŝnuro en regula ritmo la sonorilo ekbalanciĝos kaj la koro interne de la sonorilo batas je ties muro.

En la 20-a jarcento en kelkaj preĝejoj oni koemncis uzi pro anstataŭo de sonorigisto elektran sonorigilon, kiu ekbalancigos la sonorilon aŭtomate.

Returnitaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Apud la tradicia maniero de la pendigo de sonorilo en vertikala pozicio eblas tempo de tempo trovi ankaŭ sonorilojn, nomataj "ribelantaj", "husanaj" aŭ sonorilojn "kun alta turnado", kiuj pendas aŭ prefere staras kapantaŭe suben kaj sole dum la sonorado oni turnigos ilin en la kutiman pozicion kaj poste oni sonorigas sur ili per trotado je la stango , alfiksita al la sonorilkapo. La sonorilo kunpuŝiĝas kun diagonale metita akso kaj la sonorado okazas nur sur unu flanko, kio gvidas al tre malrapidaj, prudentaj batoj. Tiu ĉi maniero de pendigo estas proporcie nekutima, en Ĉeĥio tiu ĉi maniero estas trovebla sole nur en Kouřim kaj Rovensko pod Troskami. Sed ekzistas dokumentoj ankaŭ pri aliaj municipoj (Velim, Kolín, Sedlčany, Jabkenice, Jistebnice), kie estis en la pasinteco pendigitaj la "ribelantaj" sonoriloj, sed pli poste ili estis alipendigitaj. La alipendigado okazis precipe dum Jozefo la 2-a, kiu malpermesis la ribelantan pendigon, ĉar okazis dum ili al lezoj.

Firme pendigitaj sonoriloj kun koro[redakti | redakti fonton]

Alia maniero de la pendigo estas, ke la sonorilo estas firme enigita en masonaĵon kaj ĝi ne balanciĝas; dum la sonorado ekbalanciĝas sole la koro. Tiu ĉi maniero estas validigata prefere escepte, plimulte pro sekurecaj aŭ spacaj kaŭzoj, dum en ortodoksaj temploj, precipe en Rusio, tio estas la plej klutima pendigo de la sonoriloj. Dum sonorado oni batas je muro de la sonorilo nekutime en du, sed en tri lokoj. Dank' al tiu ĉi maniero de pendigo la rusaj sonoriloj povas esti nekompareble pli pezaj ol la eŭropaj.

Firme pendigitaj sonoriloj kun martelo[redakti | redakti fonton]

Sonorilo kun koro kaj kun martelo

Ankaŭ en landoj de Oriento la sonoriloj estas ofte pendigitaj "firme" kaj la sonorado ne realiĝas helpe de la interna koro, sed per ekstera martelo. Sed la tieaj sonoriloj havas tute diferencan, pli fermitan formon kaj kutime nur unu orelon. Tiu ĉi maniero de pendigo eblas en Ĉeĥio trovi ekz. ĉe horloĝaj cimbaloj dissonigantaj per marteletoj de la horloĝa maŝino aŭ ĉe sonoriloj, funkcie anstataŭigantaj tiujn ĉi cimbalojn - en kelkaj preĝejoj eblas eĉ ekvidi sonorilojn, kiuj havas kaj la koron kaj la martelon, ĉar ili estas uzataj por sonorigado kaj al batado de tempo.

Konataj mondaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La pendigo de sonoriloj "firme" ebligas, por ke la orientaj kaj la rusaj sonoriloj havu multe pli grandan pezon kaj do ankaŭ pli fortan voĉon kaj pli riĉan ornamaĵon ol la sonoriloj eŭropaj, sed per unu spiro necesas aldoni, ke ĉe la tieaj sonoriloj oni tiom ne zorgas pri la harmonieco de la voĉo, kiel ĉe la eŭropaj.

La plej granda sonorilo en la mondo troviĝas en Moskvo kaj estas ĝi la fama Caro-sonorilo, kiu pezas 193 tunojn, ĝi estas alta 6 metrojn, la sama estas eĉ ties suba diametro kaj ties bato mezuras ĉirkaŭ 60 cm. Ĝi estis produktita en la jaroj 1735-1737 fare de patro kaj filo Motorinidoj. Ironio estas, ke tiu ĉi sonorilo neniam eksonoris, ĉar antaŭ ol ĝi povis esti pendigita, ĝi estis en la jaro 1737 pro incendio en Kremlo ardigita kaj kiam oni surverŝis ĝin per akvo, la sonorilo krevis.

La dua plej granda sonorilo en la mondo estis proksimume centkvardektuna sonorilo el la jaro 1902 en Osako en Japanio en templo Shitenno-ji, kiu estis en la jaro 1942 rekviziciita.

La plej granda ĝis nun funkcia sonorilo en la mondo estas evidente sonorilo Mingun el Mianmaro, kiun lasis muldi reĝo Bhouthobhuya en la jaro 1790 kaj kiu pezas 88 tunojn.

La plej granda sonorilo, sur kiu oni sonoras per disbalanciĝo, ne troviĝas en Eŭropo, sed en Japanio, nome proksime de urbo Gotenba sur insulo Honŝuo. Ĝi pezas pli ol 36 tunojn kaj produktis ĝin en la jaro 2006 nederlanda sonorilfabriko Royal Eijsbouts en Asteno kun kontribuo de ĉeĥa sonorilproduktisto Petr Manoušek.

Ĝis tiu tempo la plej granda sonorilo de tiu ĉi tipo estis sonorilo Pummerin el preĝejo de Sankta Stefano en Vieno, kiu pezas 22,5 tunojn kaj estis produktita en la jaroj 1951-1952 pro anstataŭo je origina sonorilo el la jaro 1711, muldita el kanonoj, ĉasakiritaj al turkoj, kiu estis neniigita per incendio de preĝejo dum la dua mondmilito.

Inter pluaj grandaj kaj konataj apartenas pariza Savoyarde, londona Big Benkrakova Sigismondo. Eble entute la plej konata monda sonorilturo troviĝas en itala urbo Pizo, ĝenerale konata sub nomo Oblikva turo de Pizo.[3]

Historio de sonorilprodukatado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de sonorilproduktado.

La plej malnovaj sonoriloj de la mondo estis produktataj en la 3-a miljaro antaŭ Kristo en Mezopotamio. La unuajn mulditajn sonorilojn havigas kristanaj monaĥoj ekde la 5-a jarcento. Tiutempe la sonoriloj estas uzataj precipe en monaĥejoj. En la preĝejojn kaj la urbojn ili komenciĝas disvastiĝi ekde la 10-a jarcento. En la 12-a jarcento la sonoriloj akiras sian karakterizan sonorilan formon, ekde la 16-a jarcento ili jam havas hodiaŭan aspekton inkluzive de formo de la ĉapo, la krono kaj la sistemo de pendigo.[4][5]

La plej malnovaj sonoriloj sur la ĉeĥa teritorio ni havas dokumentitaj en la 9-a jarcento. Ekde la 14-a jarcento en la ĉeĥaj landoj oni komencas tiujn ĉi sonorilojn ankaŭ produkti. Sian kulminon rilate al nombro kaj kvalito de produktoj la ĉeĥa sonorilproduktado atingas en la 16-a jarcento. Post la tridekjara milito okazas ties malkresko. Plej multe la sonoriloj estas trafitaj pro rekvizicioj dum la unua kaj la dua mondmilitoj, kiuj neniigis proksimume du trionojn de ĉeĥaj sonoriloj. En dua duono de la 20-a jarcento agadas en Ĉeĥio du sonorilproduktistaj firmaoj, nome Manouškidoj en Prago kaj Dytrychidoj en Brodek u Přerova.[6][7]

Produktado de sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Produktado de sonoriloj.

La sonorilojn muldigas majstroj sonorilproduktistoj plimulte el sonorilaĵo - sonoriga bronzo. Formo por muldado estas produktata el speciale reguligita argilo kaj ĝi konsistas el tri partoj - kerno (la interna profilo de sonorilo), ĉemizo (falsa sonorilo, kiu estas muldote forigita) kaj mantelo (la ekstera profilo de la sonorilo). La tuta procedo postulas grandajn spertojn kaj lertecon. Pro dislokigo de reliefoj, formo kaj voĉo estas ĉiu granda sonorilo unika.

Objektoj portantaj sonorilojn[redakti | redakti fonton]

La sonoriloj ne estas pendigataj sole en turoj de preĝejoj, sed ankaŭ en la tutan vicon de aliaj objektoj, kiel estas turoj de urbodomoj, turetoj de kapeloj, turetoj sur domoj, stacidomoj, lernejoj, urbaj pordegoj kaj simile.

El vidpunkto de studado de la sonoriloj la plej signifaj estas tiuj objektoj, kiuj servas plejparte aŭ ekskluzive al ties pendigo, do sonorilturoj kaj sonorilturetoj.

La sonorilturoj devene estiĝadis kiel soliteraj konstruaĵoj, funkcie anstataŭigantaj preĝejturojn. Al tiu ĉi maniero lastatempe revenas arkitektoj dum konstruado de novaj preĝejoj, ĉar la sonorilturo, kiu ne estas perkonstrue kunigita kun la preĝejo estas konstrue pli simpla, ĉar mekanika energio de la disbalancigitaj sonoriloj ne transportas al masonaĵo de la preĝeja konstruaĵo. La sonorilturoj estadas masonitaj, duonmasonitaj aŭ lignaj.

La sonorilturetoj havadas precipe avertigan kaj kunvokan funkciojn. Al ties konstruado okazis plejparte ekde la jaro 1751, kiam Maria Terezia eldonis kontraŭincendian ordonon, kiu krom alia ordonis establi en ĉiu municipo sonoriltureton por avertado antaŭ incendio.

Nomoj de la sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La preĝejsonoriloj ricevas la nomojn dum konsekrado. La konsekron faras episkopo aŭ pastro en ties reprezentado antaŭ pendigo de la sonorilo en la turon. Precipe en pli malgrandaj municipoj la konsekro de sonorilo estadas granda evento, dum kiu ĉiuj loĝantoj kunvenos bonvenigi la novan sonorilon. De tie ankaŭ devenas diraĵo "doni ion sur sonorilon", t.e. fanfaroni pri io.

En Ĉeĥio estas elektataj kutime la nomoj de la ĉeĥaj patronoj (Venceslao, Anna, Johano Nepomuka, Cirilo kaj Metodo) aŭ la nomoj de la plej grandaj sanktuloj (Maria, Jozefo). La sonorilo ofte ricevas la nomon la sanktulo, sub kies patronecon estas la koncernata preĝejo estas inicita, alifoje ĝi povas esti ankaŭ kunigita kun persono de sonorilproduktisto aŭ donacinto. La tradicio de la konsekro de sonoriloj estas dokumentita ekde la 10-a jarcento.

Krom tiuj ĉi "oficialaj" nomoj, ricevitaj dum la konsekro, la sonoriloj ricevas ankaŭ popolajn nomojn. Tiujn la sonorilo povas akiri:

  • Laŭ funkcio, al kiu ĝi servas. Ekz.:
    • Tagmezulo – ĝi sonoras tagmezon.
    • Dominiko – ĝi sonoras dimanĉe (latine dominica).
    • Alarmulo – ĝi sonoras alarmojn.
    • Mortsonorilulo - ĝi sonoras ies morton.
    • Vespersonorilo - sonorilo, kiu sonoras vespere.
  • Laŭ mito, kiu ligas al ĝi. Ekz.:
    • Almozpetanto - la sonorilon lasis produkti almozpetanto.
    • Dublovano - la sonorilon en Nechvalice alflugis en preĝejon el Dublovice.
    • Bužan - la sonorilon lasis produkti sinjorino Bužana por sia perdinta edzo.
    • Birdeto - en ardigitan sonorigaĵon antaŭ muldo falis turdo.
  • Laŭ rilato al la ceteraj sonoriloj. Ekz.:
    • La granda.
    • La meza.

La nomoj de sonoriloj bedaŭrinde estas forgesataj, do hodiaŭ plimulto de sonoriloj estas jam sennomaj. Ĉe kelkaj sonoriloj jam ne eblas hodiaŭ difini, el kio ili devenas.

Perdoj de la sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La perdoj de sonoriloj okazas precipe per jenaj manieroj.

Incendio[redakti | redakti fonton]

Incendioj de preĝejoj estis por la sonoriloj ĉiam la plej granda malamiko. Tiel ĉi estis difektita ekzemple ankaŭ Car-sonorilo, la plej granda sonorilo de la mondo.

Rekvizicio[redakti | redakti fonton]

Amasaj rekvizicioj de la sonoriloj okazis tra la tuta mondo dum militaj konfliktoj, precipe dum ambaŭ mondmilitoj, kiam estis necese akiri la sonorilan bronzon por produkti kanonojn kaj aliaj armilojn. Laŭ taksoj la militaj rekvizicioj senigis Ĉeĥoslovakion proksimume de du trionoj de sonorilfonduso.[8]

Difektiĝo de la sonorilo (krevo)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Produktado de sonoriloj.

Nuntempe jam eblas la krevintajn sonorilojn restaŭri per fajlado kaj surveldo de la krevaĵo eĉ ne devinte alimuldi la tutan sonorilon.

Ŝtelo[redakti | redakti fonton]

Ŝteloj de sonoriloj ne estas - kiel eble povus ŝajni - ia eksceso de la moderna tempo, ili okazas jam de pratempoj. Pruvas tion ekzemple interesa okazintaĵo de komence de la 19-a jarcento el Žabonosy (distrikto Kolín), kie en la turo de preĝejo de sankta Venceslao havis sian kuŝejon rabisto Kovařík, kiu en financa premo forŝtelis ĉi tiean sonorilon.[9]

El antaŭ nelonga historio ni povas noti kazon, kiam en la jaro 1999 el preĝejo de sankta Floriano en Krásné Březno en Ústí nad Labem ŝtelistoj elĵetis sonorilon el la jaro 1601 el fenestro kaj sonorilerojn ili vendis en rubokolektejon. Ili ricevis por tio 5 300 , kvankam fakuloj difinis la prezon de la devena sonorilo je 750 000 .[10]

Muzika afero de sonorilo[redakti | redakti fonton]

La sonorilo kiel muzika instrumento estas unu el la plej komplikaj idiofonoj. Ĝi eldonas proksimume 70 - 100 tonojn, dum kio ju pli granda la sonorilo estas, des pli multe da tonoj estas aŭdeblaj. El ĉiuj la plej grava estas la ekbatega tono, poste la suba, kio estas la plej profunda tono de la sonorilo, plej bone je oktavo malpli supra ol la ekbatega, plu unuto, kiu estas male la plej longa tono de la sonorilo kaj ĝi devus kongrui kun la ekbatega, sekve kvinto, tercio kaj supraĵa oktavo. Sed la fakta ne estas sole harmonia kongruo, sed ankaŭ koloro, laŭteco kaj longeco de la sono de la sonorilo. Al atingebleco de la sono de la sonorilo eblas helpi ankaŭ per la suma ekipaĵaro, do per uzo de ligna kapo kaj konstrukcio kaj certigo de trairebleco de la sono tra la muroj. Tial pli praktikaj estas lignaj sonorilturoj, ĉe la masonitaj estas bone meti en sonajn fenestrojn lignajn ĵaluziojn anstataŭ fenestrokovriloj, pli bone la ĵaluziojn rompitaj, kiuj kaŭzos, ke la sono ne dampos ĉe la preĝejo, sed ĝi estas kondukita en pli grandan distancon.

Dum harmonio de pli da sonoj eblas atingi harmonion harmonian (per kio estiĝos akordo), melodian (gamo) aŭ harmonian-melodian (la akordo en la gamo). Da kombinaĵoj estas multe, ŝatata estis ekz. c, e♭, f - TE DEUM, c, e♭, f, g - KYRIE. Kiam estas tro multe da sonoj, la supraĵaj tonoj perdiĝas, tial harmonio de kvin sonoriloj estas proksimume la plej bona, sed dum tio necesas zorgi pri tio, por ke la sonoriloj balanciĝu en ĝusta ritmo - tiel, ke ili reciproke ne rompu unu la alian kaj ĉiuj estu aŭdeblaj. Ne ĉiam tia ĉi harmonio sukcesos, kion eluzis popola kreemo, kaj tiel pri personoj, kiuj tro laŭte kaj senrespekte vokas atentemon, oni diras proverbon: "Kie grandaj sonoriloj sonoras, tie malgrandaj ne aŭdeblas."

Preskaŭ ĉiam ĉiu municipo dezirus, por ke ĝiaj sonoriloj estu markitaj kiel tiuj kun la plej bela sono. En literaturo oni indikas, ke la plej belan sonon havas la sonoriloj el itala Venecio.

Uzo de sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Uzo de sonorilo.

Ni dividas la sonoradon en la jenajn kategoriojn.

  • La sonorado invitanta al preĝo.
  • La sonorado al signifaj eventoj - vivmejloŝtonoj (bapto, nupto, morto), venko en milito, naskiĝo de sekvanto de trono ks.
  • Signala sonorado - avertado antaŭ incendio, inundo, atako de malamikoj; hodiaŭaj signalaj sonoriletoj.
  • La sonorado anoncanta tagtempon - la komenco kaj la fino de labortempo, instruado, biersonorilo por fermi trinkejojn.
  • La sonorado naŭziganta malbonajn fortojn - sonorado je nuboj, sonorado kontraŭ epidemioj.

Al la sonoradoj ligas ankaŭ kelkaj mitoj kaj la sonoriloj havas sian specifan signifon en popola magio.

Patronoj de sonorilproduktistoj kaj sonorigistoj[redakti | redakti fonton]

Sonoriletoj, ornamaĵo kaj vestplenigaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Dum Kristnasko oni de tempo al tempo pendigas sur kristnaska arbo vitrajn, ladajn, spickukajnpajlajn sonoriletojn. La sonorileto tiel fariĝas unu el novtempaj simboloj de Kristnasko.
  • Dum Kristnasko eblas renkontiĝi kun sonoriletoj eĉ en magazenoj, ili estas uzataj ankaŭ sur sonorantaj kandelingoj, kiam en la sonorileton batas turniga heliceto movigata per varmaj bruligaĵoj ascendantaj supren de flamo de kandelo.
  • Malgrandaj ornamaj sonoriletoj en formo de tintsonoriletoj estis ankaŭ en la pasinteco likigataj sur jungilaroj de tirĉevaloj aŭ ili servis kiel aparta vestplenigaĵo (tintsonoriletoj sur ĉapo de Kaspero).
  • Legendaj svisaj alpaj sonoriloj kaj sonoriletoj ankaŭ hodiaŭ servas, krom sia devena celo, kvazaŭ aparta simbolo por siaj landoj (precipe por Svislando kaj Aŭstrio). Plu ili estas uzeblaj ankaŭ kiel aparta ornamaĵo, en la alpaj landoj ili estas uzataj en formo de interesa turista allogaĵo kaj poste ankaŭ kiel bela suveniro por rememoro el la vojaĝoj.

Interesaĵoj kaj koneksoj[redakti | redakti fonton]

  • Per termino (instalista) sonorilo estadas laŭ sia karaktera formo markata guma ilo servanta por purigado de ŝtopitaj forfalaĵtuboj ĉe kanalizo de akvo en hejmoj.
  • Per termino skafandrista sonorilo estas nomata speciala skafandrista ekipaĵo servanta por egaligo de superpremo dum subakvigado, la ekipaĵo estas konata ankaŭ sub nomo kesono, kio estas speciala konstrua ekipaĵo por konstruaĵoj farataj sub akva surfaco.
  • Karakterizan formon de sonorilo havas ankaŭ perigonoj ĉe kelkaj pli superaj floroj, kiuj ůposte estis laŭ sonorilo ankaŭ nomitaj.
  • Laŭ sono de sonorileto estis nomitaj kelkaj birdoj el familio de kantobirdoj.
  • Sono de sonoriloj, sonoriletoj estas tre karakteriza, en la modernaj elektronikaj instrumentoj ekzistas eblecoj kiel tiujn ĉi interesajn muzikajn sonojn elektronike tre fidele similigi, kio estas uzata ekz. en arte celitaj eksperimentaj muzikaĵoj.
  • Pri sonoriloj, sonorilturoj kaj sonorilistoj (t.e. pri priservo de sonoriloj) temas ankaŭ la tuta vico de klasikaj artaj verkoj, krom aliaj ankaŭ la mondfama romano Sonorilisto de Notre Dame, kiu estis jam kelkfoje sukcese filimigita.
  • Ekzistas ankaŭ kantoj pri sonoriloj, ekz. Hells Bells de muzika grupo AC/DC.
Sonoriletoj en slovaka Žilina

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ taksoj de sonorilproduktisto Petr R. Manoušek.
  2. Terminologio laŭ: Ottův slovník naučný, moto sonorilo.
  3. Laŭ WILLIAMS, E. The Bells of Russia. New Jersey : Princeton University Press, 1985. p. 183-185
  4. MICHALSKÝ, J. O zvonech. Prostějov : [s.n.], 1921.
  5. FLODR, Miroslav. Technologie středověkého zvonařství. Brno : Univerzita Jana Evangelisty Purkyně, 1983.
  6. KYBALOVÁ, Ludmila. Pražské zvony. Praha : Nakladatelství československých výtvarných umělců, 1958.
  7. ŠVIHÁLEK, Milan. Jak se rodí zvony. Brno : Jota, 1997.
  8. DOBRODINSKÝ, Jaroslav. Památková ochrana zvonů. IN: Zprávy památkové péče XV / 1955. Praha: Státní pedagogické nakladatelství, 1955, s. 99 – 104.
  9. ZAP, Karel Vladislav. Plaňany a jich okolí. IN: Památky archeologické a místopisné 1855 / I, s. 224 – 232.
  10. HRUBÝ, Petr. Navždy ztracené renesanční zvony z kostela sv. Floriána v Krásném Březně. IN: Příspěvky k ústecké vlastivědě 2 / 2001, Město Ústí nad Labem, 2001, s. 4 – 8.
  11. Podle SCHAUBER, Vera a kolektiv. Rok se svatými. Kostelní Vydří : Karmelitánské nakladatelství, 1995.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ĉeĥe
    • DOBRODINSKÝ, Jaroslav. Památková ochrana zvonů. IN: Zprávy památkové péče XV / 1955. Praha: Státní pedagogické nakladatelství, 1955, str. 99 – 104.
    • FLODR, Miroslav. Technologie středověkého zvonařství. 1. vyd. Brno: Univerzita Jana Evangelisty Purkyně, 1983.
    • KAMARÝT, Jan. Kolínské zvony. Kolín: Ladislav Kamarýt, 1995.
    • KYBALOVÁ, Ludmila. Pražské zvony. Praha: Nakladatelství československých výtvarných umělců, 1958.
    • MICHALSKÝ, J. O zvonech. Prostějov: 1921.
    • ŠORM, Antonín. Pověsti o českých zvonech. Praha: V. Kotrba, 1926.
    • SCHAUBER, Vera, SCHINDLER, Hanns M. Rok se svatými. Kostelní Vydří: Karmelitánské nakladatelství, 1995.
    • ŠVIHÁLEK, Milan. Jak se rodí zvony. Brno: Jota, 1997.
    • Technický slovník naučný, heslo zvon. Praha: Borský a Šulc, 1939.
    • WINTER, Zikmund. Kulturní obraz českých měst 1-2. Praha: Matice česká, 1890-2.
    • WINTER, Zikmund. Život církevní v Čechách. Praha: 1896.
    • Zvony, sborník přednášek z odborného semináře Společnosti pro technologie ochrany památek. Praha: 17. 6. 1999.
  • angle
    • WILLIAMS, E. The Bells of Russia. New Jersey: Princeton University Press, 1985.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]