Jabkenice
| Jabkenice | |||
| municipo | |||
|
Domo de arbaristo en Jabkenice, monumento de Bedřich Smetana
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Jabkenice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Mladá Boleslav | ||
| Administra municipo | Mladá Boleslav | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Jabkenice | ||
| - alteco | 230 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°19′36″N 15°01′43″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.32667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.32667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 11,84 km² (1 184 ha) | ||
| Loĝantaro | 350 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 29,56 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1352 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 294 45 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ0207 | ||
| NUTS 5 | CZ0207 535966 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.jabkenice.cz | |||
Jabkenice estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 15 km sude de Mladá Boleslav. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1352, tamen la loko estis daure loĝigata jam ĉ. la jaro 1000. En 2007 ĝi havis 363 loĝantojn.
Vidindaĵoj [redakti]
Muzeo de elstara ĉeĥa komponisto, fondinto de ĉeĥa nacia muziko, Bedřich Smetana, troviĝas en barokstila iama forstista domo, en kiu li ekloĝis ĉe sia bofilo Josef Schwarz en 1875, kaj vivis ĉe li preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto en 1884. En tiu ĉi domo li verkis siajn lastajn tri operojn - "Hubička" (Kiso), "Tajemství" (Sekreto) kaj "Čertova stěna" (Diablomuro) kaj kompletigis sian faman ciklon de simfoniaj poemoj "Má vlast" (Mia patrujo).
La muzeo estis fondita en 1928, en 1978-2003 ĝi trairis ampleksan rekonstruon. Ĝi estas alirebla por publiko ekde aprilo ĝis septembro.
La ekspozicio konatigas vizitantojn kun la lasta vivetapo de la komponisto. Ĝia kerno estas laborĉambro de Smetana kaj familia salono ekipita parte per origina meblaro de la familio kaj aliaj aŭtentikaj memoraĵoj. En salono kun malgranda bildgalerio de Zdeněk Schwarz, nepo de la komponisto, eblas aŭskulti propraelekte diversajn komponaĵojn de Smetana.
La muzeo estas ĉirkaŭita de vasta 530hektara ĉasarbaro-naturparko fondita en la jaro 1804, kun aro da fiŝlagoj kaj gregoj de damaoj. Tial la loko apartenas al ŝatataj ekskurso- kaj promenceloj en la regiono.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Priskribo de la muzeo ĉeĥe kaj angle

