Kozmice (distrikto Benešov)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kozmice |
| Kozmice | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Kozmice | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono |
| Distrikto | Distrikto Benešov |
| Administra municipo | Benešov |
| Historia regiono | Bohemio |
| Situo | Kozmice |
| - alteco | 512 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°49′38″N 14°47′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.82722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.82722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 7,96 km² (796 ha) |
| Loĝantaro | 242 (25.07.2008) |
| Denseco | 30,4 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1352 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 256 01 ĝis 257 25 |
| NUTS 3 | CZ020 |
| NUTS 4 | CZ0201 |
| NUTS 5 | CZ0201 529940 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 3 |
| Bazaj sidejunuoj | 3 |
| Retpaĝo: www.kozmice-bn.cz | |
Kozmice estas municipo en distrikto Benešov etendiĝanta en milde ondiĝinta pejzaĝo 12 km nordoriente de urbo Benešov. Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo kuniganta Benešov-on kaj Sázava-on. Laŭlonge laŭ ĝi estas koncentrita ne nur plimulto da konstruaĵoj, sed troviĝas apud ĝi ankaŭ frue gotika preĝejo de sankta Jakobo el la 14-a jarcento. Proksimume 200 m de la preĝejo ni povas trovi restaĵojn de fortikigita feŭda sidejo.
Historio [redakti]
La unuajn menciojn pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350 en konekso kun preĝejo, kiu estas ekde 1352 indikata kiel paroĥa. Tiu havas ĝis hodiaŭ evidente unuecan barokan reguligon. Donrajton super Kozmice havis en la jaroj 1358 - 1409 familio de Přísňákidoj, proprumantaj ankaŭ vilaĝon Teplýšovice kaj hodiaŭ jam pereintan vilaĝeton Mrchojedy. Post morto de Přísňák akiris la vilaĝon Václav z Kozmic, en 1408 - 1413 vicskribisto de landaj tabuloj. Petr z Kozmic helpis en 1448 kiel samideano de Jiří z Poděbrad dum sieĝado de Prago.
Je tri jarcentoj pli poste ni povas en kroniko legi pri sinjora gastigejo, kiu staradis kontraŭe la preĝejo kaj en kiu oni preparis en 1775 kamparanan ribelon kontraŭ laborego en konopišťa sinjorujo. Unu el partoprenintoj de la ribelo - Jakub Hanibal z Kozmic estis pafmortigita ĉe Konopiště kaj kelke da pluaj personoj estis post la nesukcesita ribelo arestitaj. La devena konstruaĵo de la sinjora gastigejo senĉese staras kaj ekde 1965 estas sur ĝi lokigita memortabulo.
|
|
|
|---|---|
|
Kácova Lhota | Kozmice | Rousínov |
|

