Hetmano el Křivoklát Petr Holý z Chrástu akiris en la jaro 1507 vilaĝon Hlivojedy kaj en la jaro 1510 vilaĝon Jezevce, fondis proksimume duonvoje inter ili en la jaro 1519 novan domaron, kiu ĝis hodiaŭ portas lian nomon - Petrovice. Mallonge post onidira revelacio de Sankta Maria ĉe loka fonto estis konstatite, ke la akvo en tiu ĉi fonto havas dank' al enhavo de fero kaj karbonata acido kuracigajn efikojn. Petrovice stiel fariĝis celo de pilgrimoj, precipe de tiuj, kiu suferis pro artikaj malsanoj. Nuntempe ĉi tie ĉiujare (ĉiam la unaun dimanĉon en julio) okazas la t.n. Mariana pilgrimo.