Koněprusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koněprusy
municipo
Suma vido al Koněprusy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Koněprusy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Naturmemorindaĵo Zlatý kůň
Situo Koněprusy
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 19″ N 14° 04′ 05″ O / 49.92194 °N, 14.06806 °O / 49.92194; 14.06806 (mapo)
Areo 6,03 km² (603 ha)
Loĝantaro 257 (2023)
Denseco 42,62 loĝ./km²
Kavernoj Kavernoj en Koněprusy
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 266 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 531332
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koněprusy
Retpaĝo: www.koneprusy.wbs.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Koněprusy (legu Konjeprusi) estas malgranda municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Beroun. En 2023 ĉi tie vivis 257 loĝantoj. Al la vilaĝo apartenas ankaŭ proksima vilaĝo Bítov.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tmaň, Tetín, Suchomasty, Králův Dvůr, Měňany kaj Beroun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1391. Laŭ legendo la radikoj de la vilaĝo tuŝas ĝis pagana epoko. Laŭ ĝi sur monteto nomata Zlatý kůň estis sanktejo, kie estis adorata dio Svantovín. En tempo de vintra kaj somera solstico ĉi tie okazis ceremonioj de bruligado de fajroj, al kiuj oni paŝadis el la ĉirkaŭaĵo. Sub Ora ĉevalo, en la nuna Koněprusy, situis vilaĝeto. El pruvitaj fontoj ni scias, ke en la jaro 1393 prelegis en Praga Universitato Majstro Petro el Koněprusy. Fine de la 15-a jarcento havis sidejon en fortikaĵaro de Koněprusy la lasta el tiu ĉi familio, post kies morto pereas ankaŭ la fortikaĵaro. Poste Koněprusy estis dividita kaj ĝis la jaro 1848 ĝi apartenis al tri superularoj. Dum periodo de husanaj militoj kelkaj viroj el la vilaĝo partoprenis en fama batalo ĉe Domažlice kaj subgvide de Prokop Holý ili ĉi tie en aŭgusto de 1431 solenis venkon. Dum la tridekjara milito la vilaĝo estis dufoje prirabita. Unuafoje dum invado de saksoj en la jaro 1634 kaj duafoje dum invado de svedoj en la jaro 1639. En la jaro 1900 la vilaĝo havis sole 51 domojn kaj 279 loĝantojn. Antaŭ la unua mondmilito vivis en la sama nombro da domoj pli ol 300 homoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869314
1880333
1890344
1900358
1910421
1921439
JaroLoĝantoj
1930411
1950306
1961297
1970273
1980239
1991178
JaroLoĝantoj
2001184
2014238
2016240
2017246
2018245
2019248
JaroLoĝantoj
2020253
2021244
2022249
2023257

Memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]