Solstico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dato kaj horo de la solsticoj (UTC)
Jaro Solsticoj de junio Solsticoj de decembro
2020 20-an de junio 21:44 21-an de decembro 10:02
2021 21-an de junio 03:32 21-an de decembro 15:59
2022 21-an de junio 09:14 21-an de decembro 21:48
2023 21-an de junio 14:58 22-an de decembro 03:27
2024 20-an de junio 20:51 21-an de decembro 09:20
2025 21-an de junio 02:42 21-an de decembro 15:03
2026 21-an de junio 08:24 21-an de decembro 20:50
2027 21-an de junio 14:11 22-an de decembro 02:42
2028 20-an de junio 20:02 21-an de decembro 08:19
2029 21-an de junio 01:48 21-an de decembro 14:14
2030 21-an de junio 07:31 21-an de decembro 20:09

Solstico estas astronomia evento, kiu okazas kiam la ŝajna pozicio de la Suno vidata de la Tero atingas sian plej nordan (junie) aŭ sudan (decembre) ekstreman pozicion. Ĉe la solsticoj, la suno atingas sian plej grandan altecon super (junie) aŭ sub (decembre) la ĉiela ekvatoro - proksimume 23°12", egala al la aksa angulo de la tero.

Ankaŭ la momento, kiam la suno atingas la solstican punkton, nomiĝas solstico, samkiel la tago, en kiu ĝi okazas, kiu estas la plej longa aŭ mallonga tago de la jaro, inter la 20-a kaj la 23-a de junio kaj decembro. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viko festas solsticojn kiel ŝabatojn (vidu Julo kaj Somermezo), kaj en pluraj landoj la solsticoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de somero kaj vintro.

En la junia solstico, la suno estas rekte superkapa (ĉe la zenito) je tagmezo ĉe la Tropiko de Kankro (latitudo 23° 26' 22" norde de ekvatoro), kaj en la decembra solstico, je tagmezo ĉe la Tropiko de Kaprikorno. (latitudo 23° 26' 22" sude de ekvatoro) Vidu tropiko por havi pli da informoj.

La vorto "solstico" venas el la fakto ke la pozicio de la suno je meztago ŝajnas resti fiksita dum pluraj tagoj. Efektive, ĝi venas de la latina sol ("suno") kaj sistere ("stari senmove").

Tamen, pro la elipsa naturo de la tera orbito, kiu rezultigas variadon en la tera rapideco de revolucio, la tago de la solstico ne konformas al la tago, kiam la suno leviĝas kaj subiras la plej malfruan aŭ la plej fruan.

Alivorte, la tempo de la tago, dum kiu la suno estas videbla, ŝanĝiĝas iomete inter meze de decembro kaj fruaj januaro ; kaj inter meze de junio kaj komence de julio, tiel ke dum ĉi tiuj periodoj la mallongigo kaj posta plilongigo (aŭ kontraŭa) de la sunluma daŭro ne atingiĝas per simetriaj varioj en la leviĝanta kaj subiranta tempo de la suno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]