Ekvinokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia nocio. Por informoj pri rusia muzika grupo, vidu la artikolon Ekvinokso (muzikgrupo).

.

Dato kaj horo de la ekvinoksoj (UTC)
Jaro Ekvinoksoj de marto Ekvinoksoj de septembro
2020 20-an de marto 03:50 22-an de septembro 13:31
2021 20-an de marto 09:37 22-an de septembro 19:21
2022 20-an de marto 15:33 23-an de septembro 01:04
2023 20-an de marto 21:24 23-an de septembro 06:50
2024 20-an de marto 03:06 22-an de septembro 12:44
2025 20-an de marto 09:01 22-an de septembro 18:19
2026 20-an de marto 14:46 23-an de septembro 00:05
2027 20-an de marto 20:25 23-an de septembro 06:02
2028 20-an de marto 02:17 22-an de septembro 11:45
2029 20-an de marto 08:02 22-an de septembro 17:38
2030 20-an de marto 13:52 22-an de septembro 23:27

Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas.

Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso).

La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostaro kaj Mejbono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno.

En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento.

La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas precesio de ekvinoksoj.

La printempa ekvinokso estas referencpunkto en la ekvatora koordinatsistemo.

Heliocentra (suncentra) vidpunkto pri la sezonoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo por la sezonoj estas, ke la rotacia akso de la tero ne estas orta al sia orbita ebeno. La tera akso estas kliniĝita je angulo de ĉirkaŭ 23,44° de la orbita ebeno. Tiu nomiĝas aksa dekliniĝooblikveco de la ekliptiko. Konsekvence, dum duono de la jaro (ekde ĉirkaŭ la 20-a de marto ĝis ĉirkaŭ la 22-a de septembro) la norda hemisfero kliniĝas al la suno, kun la maksimumo ĉirkaŭ la 21-a de julio. Same dum la alia duono de la jaro, estas la vico de la suda hemisfero, kun la maksimumo ĉirkaŭ la 21-a de decembro. La du fojoj, kiam la suno troviĝas rekte super la ekvatoro, estas la ekvinoksoj. Plue, en tiu momento kaj la norda poluso kaj la suda poluso de la tero estas ĝuste sur la terminatoro (tag-nokt-limo), do la tago kaj la nokto estas egale dividitaj inter la hemisferoj. Estas kelkaj rimarkindaĵoj pri la ekvinoksoj:

  • La reala ekvinokso estas sola momento en tempo - ĝi ne daŭras la tutan tagon.
  • Ĉar la suno estas globo, ne punkta fonto de lumo, la fakta transiro de la suno trans la ekvatoron daŭras proksimume du kaj duonan tagojn. La ekvinokso okazas duonvoje, kiam la centro de la suno estas rekte super la ekvatoro.
  • Neglektante atmosferajn efikojn, ke la suno ne estas punkta lumfonto kaj ke la terorbito ne estas perfekte cirkulera, la ekvinoksa tago havas 12 horojn da taglumo kaj 12 horojn da noktotempo.
  • Dum la ekvinoksoj, la rapideco de ŝanĝo de la daŭro de taglumo kaj noktotempo estas plej granda. Ĉe la polusoj, la ekvinokso markas la transiron de nokto de 24 horoj al 24-hora taglumo. Transe de la arkta cirklo, ekz-e en Svalbardo kaj Norvegio, ĉiutage ĉirkaŭ la printempa ekvinokso la tagoj plilongiĝas je 15 minutoj. Kontraŭe en Singapuro, kiu troviĝas preskaŭ sur la ekvatoro, la ŝanĝo de tagolongoj estas nur kelkaj sekundoj.
  • Estas 94 tagoj de la junia solstico ĝis la septembra ekvinokso, sed nur 89 tagoj de la decembra solstico ĝis la marta ekvinokso. La sezonoj ne egalas laŭ daŭro pro la varia rapideco de la tero en la orbito ĉirkaŭ la suno.
  • La okazoj de la ekvinoksoj ne estas fiksaj, sed pli malfruiĝas je ses horoj ĉiujare, sume unu tagon en kvar jaroj, tamen tiam estas korektitaj per la supertago de superjaro. La Gregoria kalendaro estas desegnita por sekvi la sezonojn tiel akurate kiel praktike eblas. Ĝi bonas, sed ne estas tro perfekta.

Tercentra vidpunkto pri la sezonoj[redakti | redakti fonton]

La klarigado donita en la ĉi-antaŭa alineo eble estus utila por observanto en fora kosmo. Vidite de la tero, la klarigado restas la sama, sed ŝanĝiĝas la orientiĝo. Nun la suno turnas ĉirkaŭ la tero dum unu jaro. En la duonjaro ĉirkaŭ junio la suno leviĝas kaj subiras plinorden, kio signifas pli longajn tagojn kaj malpli longajn noktojn por la norda hemisfero kaj malpli longajn tagojn kaj pli longajn noktojn por la suda. Dum la duonjaro ĉirkaŭ decembro, la suno leviĝas kaj subiras plisuden, kaj la longoj de tago kaj nokto estas reversaj. Plue, je la ekvinoksa tago la suno leviĝas (ĉie ajn sur tero krom la polusoj) je la 6:00-a horo matene kaj subiras je la 18:00-a horo vespere laŭ la loka tempo. Sed tiu tempo ne ĉie estas tute ekzaktaj pro diversaj kialoj.

  • En plejmultaj lokoj sur tero oni uzas horzonon ne-egalan al la loka tempo, diferante ĝis unu horo aŭ pli, eĉ ĝis du horoj se somera tempo estas inkluzivigita. Ĉi-kaze la suno povas leviĝi je la 8:00-a kaj subiri je la 20:00-a, sed malgraŭ tio restas 12 horoj da taglumo.
  • Eĉ la feliĉaj homoj, kies tempo horzono ĝuste egalas al la loka tempo, ankoraŭ ne vidos la sunleviĝon kaj sunsubiron je la 6:00-a kaj 18:00-a respektive. La kialo estas, ke la rapideco de la tero sur sia orbito varias. Oni priskribas tion per la ekvacio de tempo. Ĝi havas malsamajn valorojn por la marta kaj septembra ekvinoksoj (+8 kaj -8 minutojn respektive).
  • Sunleviĝon kaj sunsubiron oni kutime difinas por la supro eĝo de la sundisko, anstataŭ ol sia centro. La supra eĝo jam estas videble dum almenaŭ unu minuto antaŭ la centro aperas, kaj same la supra eĝo subiras minuton pli poste ol la centro de la sundisko.
  • Pro atmosfera refrakto kiam proksime de la horizonto, la suno aperas je iomete pli ol sia propra diametro super la reala pozicio. Tio plifruigas la sunleviĝon denove je pli ol du minutoj kaj malplifruigas la sunsubirojn je la sama kvanto. La du efikoj sume preskaŭ atingas 7 minutojn. Do la ekvinoksa tago longas 12 horojn 7 minutojn kaj la ekvinoksa nokto nur 11 horojn 53 minutojn. Krome la nokto inkluzivas krepuskon. Se matena kaj vespera krepuskoj estas aldonitaj anstataŭe al la tagotempo, la tago longus preskaŭ 13 horojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]