Krepusko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo temas pri la parto de la tago. Por aliaj signifoj de la nomo, vidu Krepusko (apartigilo).


Krepusko en Danio
Krepusko en la centra okcidento de Usono - videblas la venuso kiel brilanta "vespera stelo", kaj la luno
Krepusko en la provinco Laponio de Finlando, noktomeze dum julio
Krepusko en Akapulko, Meksiko, dumvintre - centre la luno

Krepusko estas la tempo de matena sunleviĝo kaj vespera sunsubiro, kiam la rigardanto perceptas sian ĉirkaŭaĵon kiel en duonlumo. Temas pri nebula lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la suno kaj antaŭ ties leviĝo.

En simbola senco, matena krepusko ofte asociiĝas kun fortiĝo, komenco kaj espero, dum vespera krepusko asociiĝas kun ekkadukiĝo, ekfiniĝo kaj ekmalfortiĝo.

  • Ekzemplo por la unua simboligo estas la nacia kultura konsciiĝo de parolantoj de la litova lingvo dum la 19-a jarcento, kiuj por sia movado elektis la nomon Aušra, matena krepusko aŭ aŭroro, kaj revivigis la memoron pri la antikva antaŭkristana litova diino Aušra kiu - personigante la sunleviĝon - donis esperon kaj kuraĝigis.
  • Ekzemplo de la dua simboligo estas "la Krepusko de la Dioj" (germane Götterdämmerung), opero de Richard Wagner, en kiu la ĝermanaj dioj, pri kiu rakontas la opero, ekperdas sian forton kaj ekdegeneras.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj