Terminatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kosmostacio fluganta super Afriko kaj Mezoriento trans la terminatoro en nokton

En astronomio, la terminatoro[1] estas fikcia linio, kiu markas la limon inter la prilumata duonsfero kaj la senluma duonsfero de planedosatelito prilumata de stelo.

Difino[redakti | redakti fonton]

Oni supozu, ke astro estas prilumata de stelo. La terminatoro sur la astro estas la fikcia kurbo sur la astra surfaco, konsistanta el tiuj punktoj, ĉe kiuj la linio al la stela centro tanĝas la astran surfacon. Se la astro estas sfera, kaj la stelo estas sufiĉe malproksima, do la terminatoro estas proksimume ĉefcirklo.

Se la astro estas prilumata de pluraj lumfontoj, do la astro povas havi plurajn terminatorojn. Ekzemple, satelito prilumata de kaj stelo kaj planedo havas du terminatojn.

Tera terminatoro[redakti | redakti fonton]

Variado de la terminatoro laŭ sezonoj ĉe Eŭropo.

Sur Tero, la terminatoro markas la limon inter tago kaj nokto. Observanto kuŝanta sur terminatoro observas krepuskon. La loko de la terminatoro dependas de la tempo en diurno (tagnokto) kaj de la sezono en jaro.

Luna terminatoro[redakti | redakti fonton]

La terminatoro sur Luno markas la randon de la lunarko. Krateroj kaj aliaj geografiaĵoj sur luno estas pli videblaj, kiam ili kuŝas sur la terminatoro, pro la oblikva angulo de sunradioj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino terminatoro devenas de la latina terminātor “limomarkanto”, de termināre “marki la limon” kaj -tor “-anto”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]