Panenské Břežany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panenské Břežany
municipo
Supra kastelo en Panenské Břežany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Panenské Břežany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Odolena Voda
Historia regiono Bohemio
Situo Panenské Břežany
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 50″ N 14° 26′ 25″ O / 50.21389 °N, 14.44028 °O / 50.21389; 14.44028 (mapo)
Katastro 5,79 km² (579 ha) Panenské Břežany
Loĝantaro 640 (2023)
Denseco 110,54 loĝ./km²
Orogenezo Praga plataĵo, Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 250 70
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0209
NUTS 5 CZ0209 538604
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Panenské Břežany
Retpaĝo: www.panenskebrezany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Panenské Břežany estas municipo troviĝanta en distrikto Prago-oriento, en Mezbohemia regiono, en Ĉeĥio proksimume 14 kilometroj norde de la centro de Prago. Vivas ĉi tie 640 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klíčany, Bašť, Odolena Voda, Předboj kaj Veliká Ves (distrikto Prago-oriento).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233.

Suba kastelo[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la kastelo estis komencita ĉirkaŭ la jaro 1840. Pro financaj malfacilaĵoj de posedanto Matyáš Bedřich Riese ze Stallburgu en la jaro 1901 nemoveblaĵon transprenis "Mastruma kaj kredita banko por Bohemio" kaj ekde la jaro 1909 ĝi komencis roponi ĝin al vendo por celo de kontentigo de kredintoj. La kastelon aĉetis praga juda sukerfaristo Ferdinand Bloch-Bauer, kiu ekipis la internojn per ĉasistaj trofeoj, antikvaĵoj, artistaj objektoj, gobelinoj ka.

Post komenco de la Dua Mondmilito kaj establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio Ferdinand Bloch-Bauer estis devigita foriri en elmigradon kaj en la kastelo eksidis regna protektoro Konstantin von Neurath, kiun en la jaro 1941 alternigis en la kastelo Reinhard Heydrich. Post la atenco kontraŭ Heydrich en la jaro 1942 ĉi tie ĝis la fino de la milito vivis Lina Heydrich komune kun kvar infanoj. La vidvino post Heydrich establis en la kastela areo miniaturan labor-koncentrejon, kie laboris kaj vivis por ŝi en mizeraj kondiĉoj ĉirkaŭ 150 malliberigitoj el ghetto Terezín kaj el koncentrejo Flossenbürg.

Post la milito la kastelo estis transgvidita en uzadon de Esplora instituto de metaloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869556
1880551
1890553
1900524
1910568
1921521
JaroLoĝantoj
1930522
1950466
1961554
1970523
1980493
1991433
JaroLoĝantoj
2001498
2014568
2016590
2017587
2018598
2019609
JaroLoĝantoj
2020613
2021673
2022621
2023640

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Supra kastelo
  • Suba kastelo

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]