Lina Heydrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Heydrich
Persona informo
Naskonomo Lina von Osten
Naskiĝo 14-an de junio 1911 (1911-06-14)
en Fehmarn
Morto 14-an de aŭgusto 1985 (1985-08-14) (74-jaraĝa)
en Fehmarn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Reinhard Heydrich • Mauno Manninen
Infano Heider Heydrich
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Lina Heydrich, naskiĝinta Lina Mathilde von Osten, (la 14-an de junio 1911, Avendorf, insulo Fehmarn – la 14-a de aŭgusto 1985, Avendorf) estis edzino de Reinhard Heydrich, la frunta reprezentanto de nazia partio, gvidanto de ĉefa ofico de regna sekureco kaj ankaŭ reprezentanta regna protektoro de Bohemio kaj Moravio. Konata ŝi estas ankaŭ pro tenado de senjorujo en Panenské Břežany ĉe Prago, kie por ŝiaj personaj bezonoj en malbonaj vivkondiĉoj devige laboris ĉirkaŭ 150 malliberigitoj el ghetto Terezín kaj el koncentrejo Flossenbürg.

Vivo kun Reinhard Heydrich[redakti | redakti fonton]

La 6-an de decembro 1930 en aĝo de 19 jaroj ŝi partoprenis balon de remista klubo en Kiel, kie ŝi renkontiĝis kun tiama marista leŭtenanto Reinhard Heydrich. Ili baldaŭ anoncis sian gefianĉiĝon, kiu okazis la 18-an de decembro 1930. Sed Heydrich estis sekve akuzita pro nedeca konduto, kiu estas neunuigebla al posteno de "oficiro". Li devis fari ĝin per tio, ke antaŭ interkonatiĝo kun Lina li onidire estis promesonta geedzecon al alia virino. Sur tiu ĉi bazo Heydrich estis tralasita el mararmeo, kio neniigis liajn belvidojn al planata kariero. Sed la juna Lina subtenis Reinhardon. Ŝi avertis lin antaŭ membedaŭro. Ŝi ekcelis lin en la nazian partion kaj ŝi kontribius al tio, ke okazis sukcesa akcepto de Heydrich ĉe ĉefulo de SS Heinrich Himmler.

Ŝi edziniĝis kun Reinhard Heydrich la 26-an de decembro 1931 kaj el la geedzeco naskiĝis kvar infanoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]