Fehmarn
| Fehmarn | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Orienta Holstinio | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 54°26′15″N 11°11′49″O / 54.4375°N, 11.19694°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 10 m | ||||
| Areo | 185,45 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04371 und 04372 | ||||
| Poŝtkodo | 23769 | ||||
| Aŭtomobila kodo | OH | ||||
| Oficiala kodo | 01 0 55 046 | ||||
| Komunumestro | Otto-Uwe Schmiedt | ||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
| Adreso de la administrejo | Am Markt 1 | ||||
| Komunuma retejo | www.stadtfehmarn.de | ||||
Fehmarn estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordo de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Orienta Holstinio de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 1-an de aprilo 2006 la komunumo havis 13.036 loĝantojn.
La 1-an de januaro 2003 la antaŭe sendependa urbo Burg auf Fehmarn (platgermane Borg up Fehmarn) kaj la pliaj neurbaj komunumo de la insulo administre unuiĝis al unusola urba komunumo, tiel ke de tiam la tuta insula teritorio administre estas unu urbo. Parto de la urba teritorio estas ekzemple en la insula nordo la loĝloko kaj pramŝipa haveno Puttgarden borde de la Fehmarn-Markolo, de kie ŝipoj vojas al havenoj en pluraj landoj de la Balta Maro kaj kiu aldone per ponto super la markolo - finkonstruota en 2018 - estos ligata al Danio, kaj en la insula sudo la loko Avendorf, kiu per jam ekzistanta ponto super la sundo sude de la insulo estas ligata al la kontinenta parto de Germanio. Ambaŭ pontojn uzas respektive uzos la germana aŭtovojo A1.
