Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Operaco Anthropoid
Bundesarchiv Bild 146-1972-039-44, Heydrich-Attentat.jpg
La loko, kie estis krimita atenco kontraŭ SS-Obergruppenführer Reinhard Heydrich. Lia neniigita aŭto senĉese staras sur la loko, kie trafis lin eksplodo de grenado.
Historia periodo: Dua mondmilito
Celo: mortigo de Reinhard Heydrich
Sekvoj: morto de Reinhard Heydrich; escepta stato proklamita de K. H. Frank; perforta persekutado de loĝantaro de Protektorato Bohemio kaj Moravio
Dato: 27-an de majo 1942
Loko: Flag of Bohmen und Mahren.svg Prago−Libeň, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Krimulo: Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš
Verŝajna krimulo: Josef Valčík, eble ankaŭ pluaj
Uzita armilo: Sten gun Mk. II (ĝi malfunkciis)
kontraŭtanka grenado modelo 73
Kazo hodiaŭ: senĉese multe da spekuloj, pro disharmonioj en dokumentado kaj atestparoloj
v  d  r
Information icon.svg

Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich (ankaŭ nomata Operaco Anthropoid) estis krimita la 27-an de majo 1942 en Prago-Libeň. La atencon faris la ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj Josef Valčík, Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš, kiuj estis por tiu ĉi tasko speciale ekzercitaj en Granda Britio. Temis pri la sola preparita atenco kontraŭ reprezentanto de germanaj armitaj fortoj en la paso de la tuta dua mondmilito.

Reinhard Heydrich en la jaroj 1941 kaj 1942 estis reprezentanta regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, do la plej alta reprezentanto de la okupantaj fortoj.

Origina plano[redakti | redakti fonton]

La origina plano supozis, ke Gabčík kaj Kubiš ekatakos kontraŭ Heydrich proksime de lia sidejo en Panenské Břežany, sed dank‘ al plialtigita ŝirmo de la celo la plano estis rifuzita. Rezerva loko por la atenco tiel fariĝis vojkruciĝo en Libeň kun abrupta vojkurbiĝo en deklivo, kiu kondukis direkte malsupren al ponto en Prago-Troja. Laŭ supozo ĉi tie la aŭtomobilo devos malrapidiĝi, kio ebligos pafadon al la celo. Plia avantaĝo de tiu ĉi loko estis la fakto, ke ĝi troviĝis malproksime de ĉiuj policaj garnizonoj, de kazernoj aŭ gestapo.

Saltoj en nekonatejon[redakti | redakti fonton]

En la pripensadon de paraŝutistoj, kiuj alflugis mortigi la reprezentan regnan protektoron, oni hodiaŭ ne ensentiĝas facile. Propravole ili iris en situacion, el kiu en la jaro 1942 ne proponiĝis alia probabla elirpunkto ol la morto. Tiuj, kiuj fine partoprenis en la atenco, devenis el tri paraŝutistaj grupoj: Anthropoid, Silver A kaj Silver B. Sume sep viroj estis aktivigitaj sur la teritorio de la Protektorato en la fino de la jaro 1941.

De komence akompanis ilin malfacilaĵoj: ĉiu desaltis aliloke ol estis planite, kelkaj desaltante vundiĝis. Kontaktaj adresoj, kiujn ili ricevis, estis ofte por nenio; tiu, kiun ricevis ekz. Jan Zemek kaj Vladimír Škacha el grupo Silver B, alkondukis ilin al loko, de kie "la kontakto" transloĝiĝis du jarojn antaŭe. Radiosendilo, kiun ili kunportis, ne funkciis.

Historiistoj okupiĝantaj pri paraŝutistaj desaltoj el Londono en la jaro 1942 interkonsentas pri tio, ke iliaj membroj ne estis por la vivo en la Protektorato preparitaj. Embarase estis, ke nur malmultaj el ili sekvis la severajn regulojn de konspiro. Kiam desaltinte ili ekkonstatis, ke espero pri helpo estas minimuma, pluraj elserĉis siajn familiojn, ili vizitadis junulinojn, loĝis ĉe la patrinoj: simple ili revenis en medion, kie en la paco ĉiu konis ilin. Nek Jozef Gabčík nek Jan Kubiš, du viroj komisiitaj mortigi Heydrich-on, ĉiam atentis pri tio, kion ili kie diras, do en la tago de la atenco pri tio, kio estas preparata, sciis en Prago kun granda precizeco kelke da dekoj da homoj.

Ĉefleŭtenanto Adolf Opálka apartenis al la dua ondo aktivigita en la Protektorato en marto de 1942. Je la 28-a de marto lia grupo, nomita Out Distance, paraŝutis super Ĉeĥio. Ankaŭ tiun ĉi desalton ne akompanis feliĉo: Opálka mem tuj desaltante vundiĝis, la alia membro Ivan Kolařík perdis sur la loko dokumentojn, per kio li allogis al si gestapon; li eskapis tri tagojn, poste li mortigis sin. Pri tio, kian rolon fine estos rolinta Karel Čurda, la tria membro de la desalto Out Distance, ankoraŭ sciis eĉ ne li mem. (Post la milito li estis pendumita pro perfido de siaj kamaradoj.) Sed Opálka-on ne kuraĝigis, kiel malzorgeme Čurda desaltinte plenumas ordonojn kaj por multe da tagoj li malaperas al konatoj, kie li kaŝas sin.

Tiel Opálka fariĝis dekomence unusola membro de Out Distance, kiu en la Protektorato komencis evoluigi la agadon, pro kiu li estis elsendita. La dudeksepjara viro ne diferencis de kolegoj per tio, ke li estis elstara soldato (tio validis por ĉiuj), sed pro sia kapableco porti eksterordinaran respondecon, kion oni ne ĉiam povis diri pri la ceteraj membroj, kaj propre oni eĉ ne atendis tion de ili. Dum nur kvin jaroj da deĵoro en armeo li atingis da tio sufiĉe: militservante, antaŭ munkena interkonsento, li fariĝis profesia soldato; post foriro el la lando en junio de 1939 li deĵoris en franca Fremdula Legio kaj poste li enviciĝis en la estiĝantan ĉeĥoslovakan korpuson, kun kiu li estis evakuita en Anglion, kie li partoprenis ekzercadon por anoj de aparta destino.

La tasko de la grupo post la desalto estis kunligi komunikon kun grupoj Silver A kaj Anthropoid kaj helpi ilin en ĉio, kion ili bezonos. En la unuaj semajnoj, dum aprilo de la jaro 1942, temis precipe pri damaĝaj agadoj (sabotado). La ĉefa devis esti flugo de britaj aviadiloj kontraŭ pilsena uzino Škoda; Opálka kaj pliaj desaltintoj devis aranĝi, ke aviadiloj nokte ĵetu malsupren ŝarĝon sur bezonata loko. Sed pro forta nubeco la flugo fiaskis, sur la loko forbrulis sole du staplejoj, kiujn bruligis la homoj de Opálka mem.

Decidemo, duboj[redakti | redakti fonton]

Pri tio, kio estas celo de paragrupo Anthropoid, sciis komence nur ties membroj Gabčík kaj Kubiš. Iom post iom ili prikonsideris tri versiojn de la atenco. Laŭ la unua Heydrich devis esti mortigita veturante en salona trajno; bombon devis eksplodigi ĉeĥa fervojisto-memmortigonto, eventuale la trajno devis esti likvidita per bazuko. Eĉ estis elektita konvena loko. Sed – la trajno de Heydrich ja ekzistis, sed estis neniel konate, ĉu la protektoro ankaŭ veturos per ĝi.

La dua versio kalkulis kun la mortigo de Heydrich rekte en la proksimeco de la kastelo en Panenské Břežany, kie li loĝis. En aprilo kaj majo Gabčík kaj Kubiš kelkfoje veturis per bicikloj la vojon el Prago ĝis Břežany kaj reen; laŭ legendo ili survoje eĉ renkontiĝis kun Heydrich veturanta en la malfermita aŭtomobilo kaj ironie ili salutis lin per kapbalanco. Sed fine ankaŭ tiu ĉi varianto de la atenco fiaskis: Heydrich estis en Břežany ĉirkaŭita per multnombra gardistaro kaj espero je sukceso ne estis granda.

Atako kontraŭ lia aŭtomobilo rekte en Prago, varianto numero tri, promesis la plej grandan esperon. Gabčík kaj Kubiš decidiĝis por la plano je ŝanĝo de aprilo al majo 1942. Sed proksimume en la sama tempo, kion ili intencas, divenis ankaŭ la ĉirkaŭaĵo. Eble tio ne estis tro malfacila: iliaj demandoj plej ofte rilatis al homoj kaj situacio en la ĉirkaŭaĵo de Heydrich, kaj kiu ne kunigis la veron el la paroloj, tiun helpis la menciitaj perbiciklaj ekskursoj de Gabčík kaj Kubiš.

La membroj de rezistmovado Sokol tuj de komence de majo formulis tekston de averta depeŝo, kiun paraŝutisto Alfréd Bartoš la 12-an de majo forsendis en Londonon. "Tiu ĉi atenco eble neniel kontribuus al Aliancanoj kaj por nia nacio ĝi havus senvideblajn sekvojn," staris en ĝi. Se onidire estas necese fari manifestacian faron, estus multe pli bone mortigi Emanuel Moravec, simbolon de ĉeĥa kunlaborado kun nazioj.

El alireblaj fontoj estas konate, ke la informo estis kaptita en Londono. Laŭ atestoj de Prokop Drtina ekzemple prezidento Beneš kliniĝis al konkludo, ke la opinio de rezistmovadanoj estas respektenda. El Londono poste eĉ foriris informo, en kiu oni indikis, ke "eĉ ne por ni la agado kontraŭ oficialaj germanaj personoj estas en tiu ĉi konekso konsiderebla". Ordono al la atenco do ne venis, kio unuavide ŝajnas subteni tezon pri ne tro regata paso de la agado. Sed estas demando, por kio la ordono estus, se ĝi estus jam la elsendo de grupo Anthropoid mem en la protektoraton.

Malgraŭ tio ankaŭ inter la paraŝutistoj ne estis unueco en la opinio pri konveneco de la intencata operaco. Sur la flanko de dubantoj stariĝis ankaŭ Opálka. Li ne konis la enhavon de la rifuzema londona depeŝo; antaŭ la atenco interkonatiĝis kun la informo neniu el la aktivigitoj. Sed ŝajnas, ke en la protektorato Opálka komencis prijuĝi la situacion alimaniere ol en Britio.

Tio estis laŭ ĉio li, kiu ĉirkaŭ la 20-an de aprilo 1942, por kiam la atenco estis planita en Panenské Břežany, forkondukis de tie Gabčík-on kun Kubiš pro promeso, ke ne temas pri revoko de la faro, sed nur pri prokrasto. En interŝanĝo de aprilo kaj majo li havis poste kun la membroj de Anthropoid kelke da interparoloj, dum kiuj li senvuale stariĝis kontraŭ la faro. Sed la restanaj du paraŝutistoj volis ĝin fari por ĉiu prezo.

Gabčík kaj Kubiš decidiĝis: nun, aŭ neniam. La 27-an de majo ili ekprenis postenojn en vojkurbiĝo. La tria ĉeestanto, Josef Valčík, signalis per spegulo, ke Heydrich estas veturanta. La resto estas historio.

Atenco[redakti | redakti fonton]

Mercedes de Heydrich, en kiu li veturis en la tago de atenco

Matene la 27-an de majo la atencontoj forveturis per tramo al Žižkov, kie ili prenis biciklojn, per kiuj ili albiciklis antaŭ la 9-a horo matene ĝis Holešovice. En Holešovice ili renkontiĝis kun Valčík, kiu iris okupi sian postenon sur la ĝusta flanko de la komuniko. Gabčík dumtempe sub la mantelo kunigis sian mitraleton. Heydrich matenmanĝinte pasigis la tempon kun sia familio kaj ĉirkaŭ la 10-a horo matene li estas ekvojaĝanta direkte al Praga burgo. En disharmonio kun direktivoj lia aŭtomobilo ne estis senĉese ankoraŭ kirasita.

Sten gun Mk.VI, brita mitraleto el la jaro 1941

Heydrich veturis en tiu tago en malfermita aŭtomobilo Mercedes el sia sidejo en kastelo en Panenské Břežany al la Praga burgo. Valčík signalis al la ceteraj paraŝutistoj pri la alveturanta aŭtomobilo helpe de poŝspegulo. Kiam la aŭtomobilo aperis en la vojkurbiĝo, Gabčík, forĵetinte sian mantelon, eltiris sian mitralon klopodante pafi al la aŭtomobilo, sed lia mitralo "Sten gun" misfunkciis. Heydrich ordoninte al la ŝoforo de la aŭtomobilo, por ke li haltu, komencis pafi kontraŭ la atencanto el sia pistolo. Tiu ĉi eraro kostis al li lian vivon. La aŭtomobilo haltis rekte antaŭ Kubiš, kiu ĵetis kontraŭ la aŭtomobilo grenadon. Sed li ne taksis precize la distancon kaj li maltrafis la celon. La grenado eksplodis proksime de la aŭtomobilo, ĉe ties malantaŭa pneŭmatiko. Detonacio estis tiel forta, ke elŝutiĝis fenestroj de preterveturanta tramo. Splitoj el la eksplodo trafis la vizaĝon de Kubiš. Ambaŭ germanoj elsaltis el la difektita aŭtomobilo kun pistolo en la mano. Ŝoforo Klein ekiris post Kubiš, blindigita per la sango, kontraŭ kiu li komencis pafi. Kubiš post momento rekonsciiĝis kaj per pafado en aeron li trabatis al si la vojon tra hororigita homamaso da rigardantoj. Surbicikliĝinte li forveturis al intertenanta loko en Libeň.

Intertempe Heydrich ekiris persekuti Gabčík-on, okazis mallonga interpafado per pistoloj, sed post momento Heydrich ekfalis teren kaj stumblante direkte reen al la aŭtomobilo li falis sur ties kapoton. Klein ĉesis persekuti Kubiš-on, revenis al la vundita superulo kaj laŭ ordono de Heydrich li komencis persekuti Gabčík-on. Heydrich intertempe batalis kontraŭ la internaj vundoj, ĉar li havis pro la eksplodo rompitan ripon, partoj de la rompitaĵo aperis en la lieno. Li falis sur la kapoton de sia mercedeso. Lian suferadon observis aro da vojaĝantoj el la tramo, sed neniu venis por helpi la vunditon en SS-uniformo.

Gabčík forkuris en monteton, kie li volis kaŝi sin en unu vendejo, bedaŭrinde ties posedanto de buĉistaĵaro Brauner estis ano de naziistoj, kiu elkurinte eksteren alvokis Klein-on, kiu enkuris en la vendejon. Gabčík nehavante alian eskapon, ekiris kontraŭ Klein, kiun li pafvundis en la kruron. Klein ordonis al Brauner, ke li persekutu Gabčík-on, sed tiu neniel ekĝojis pro la tasko kaj faris sole kelke da hezitemaj paŝoj. Gabčík intertempe malaperis en flankaj stratetoj.

Unu virino el la rigardantoj ekkonis en la vundito la regnan protektoron kaj ŝi komencis serĉi por li forveturon en malsanulejon. Post momentoj de ĥaoso estis akirita liveraŭto veturiganta polurilon kaj Heydrich estis alveturigita ĉirkaŭ la 11-a horo en malsanulejon en Na Bulovce. La vunditan Heydrich-on akceptis kuracisto Vladimír Šnajdr, kiu kiel la unua flegis lin. Profesoro Dick, germana klinikestro, poste faris pli detalan esploron. Rezulto de ikso-radiaj fotoj montris la amplekson de la gravaj vundoj. Heydrich havis post la atenco rompitan ripon, ŝiriĝintan diafragmon kaj difektitan lienon. Heydrich postulis alveturon de specialisto Hollbaum. Informo pri la atenco komencis iom post iom disvastiĝi. Ĉirkaŭ la 12-a horo ricevis ĝin gestapo, sekvis Karl Hermann Frank, Adolf Hitler.

Heydrich falis la 3-an de junio en komaton kaj la 4-an de junio je la 16-a horo kaj 30 minutoj li mortis pro toksigo de sango en malsanulejo Bulovka.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Post la atenco la paraŝutistoj kaŝis sin en ortodoksa templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago

La 27-an de majo je vesperaj horoj estis de Ŝtata sekretario K. H. Frank proklamita militleĝo super la tuta teritorio de la Protektorato:

"Sekve de la atenco kontraŭ reprezentanta regna protektoro SS-Obergruppenführer Heydrich estas ordonita la jeno:
La 1-a artikolo
Surbaze de paragrafo de direktivo de la regna protektoro en Bohemio kaj Moravio pri la proklamo de civila militleĝo el la 27-an de septembro 1941 oni kun tuja efiko enpraktikigas civilan militjuron super la tuta Protektorato Bohemio kaj Moravio.
La 2-a artikolo
Surbaze de paragrafo 2 de la menciita direktivo mi ordonas: Kiu personojn, kiuj ĉeestis dum la faro de la atenco, kaŝas aŭ alimaniere helpas ilin aŭ havante scion pri ilia persono aŭ pri ilia restado, faros neniun anoncon, tiu estos pafmortigita kun sia familio.
La 3-a artikolo
Tiu ĉi ordono ekvalidas per anonco en radiodisaŭdigo.

En Prago la 27-an de majo 1942

Regna protektoro en Bohemio kaj Moravio en anstataŭigo: K. H. Frank"

La 27-an de majo ekvalidis malpermeso de nokta elirado.

En la unuaj tagoj post la atenco germanoj prenis multe da senkulpaj homoj kiel ostaĝojn. Je la paraŝutistoj estis skribita rekompenco de unu miliono da regnaj markoj.

Tiu ĉi faro havis por la ĉeĥa nacio longtuŝantajn sekvojn. La nazia teroro ankoraŭ plifortiĝis. Jam la 28-an de majo nazioj komencis ekzekutojn pro aprobo de la atenco kontraŭ Heydrich, ĝis la 4-a de junio sole en Prago estis ekzekutitaj 442 personoj. En reago je la atenco nazioj murdis pli ol dek kvin mil ĉeĥojn, interalie ili forbruligis Lidice kaj Ležáky. Samtempe la atenco vekis en la mondo tian reagon, ke surbaze de ĝi britoj revokis la munkenan interkonsenton kaj estis promesita postmilita renovigo de Ĉeĥoslovakio en ties antaŭ-munkenaj limoj.

Okupantoj parte mildigis sian teroron post kapto de la atencintoj la 18-an de junio 1942 en kripto en la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Dum tiu ĉi operaco pereis kaj ambaŭ atencintoj kaj kvin pliaj paraŝutistoj. Ili lasis por si lastan kuglon...

Malgranda kaj granda historio[redakti | redakti fonton]

La ĝojo pro la sukcesinta atenco daŭris nur mallonge. Tuj la duan tagon eldonis ČTK la unuan liston de homoj pafmortigitaj surbaze de militleĝo. Kelkajn ekzekutitojn la paraŝutistoj konis. Malmulte ĝojigan senton, ke estas okazantaj liaj vortoj, povis havi Opálka ankaŭ en la kripto de preĝejo en Resslova-strato, kien li forkondukis post la atenco siajn virojn en kaŝejon. Nome mankis Čurda, post kiu fermiĝis la tero kaj kiu pli poste perfidis la grupon; nur sur la loko, en la preĝejo, Opálka konsciis, kiom da homoj scias pri la kaŝejo partoprenante kun ili mortan danĝeron. Kiel viro kun la plej supera rango li poste transprenis komandadon super la tuta grupo. Nokte el la 17-a je la 18-a de junio, kiam germanoj ĉirkaŭis la preĝejon, li deĵoris. Li stariĝis al la malamiko kiel la unua batalante ĝis la fino.

Lian dilemon el majo de 1942 necesas kompreni kiel internan dilemon de soldato: li kutimis plenumi ordonojn kaj ne estis por li penseble, ke li ekkondutu ekz. kiel perfidulo Čurda. Sed en Prago li troviĝis en situacio, en kiu soldato estadas nur malofte: sekvoj de lia agado ne falis sole sur lin kaj kunbatalantoj, sed ankaŭ sur centojn kaj milojn da senkulpaj homoj, civiluloj.

Malgranda persona historio venis en disputon kun la granda. Ne estis dubinde, ke la atenco kun ĉio, kio sekvis, prosperis al la ĉeĥoslovaka afero pli multe ol kia ajn alia evento ekde tempo de munkena interkonsento: Anglio kaj Francio subinflue de la atenco apartiĝis de la subskribo de la munkena interkonsento kaj ĉiuj signifaj registaroj agnoskis kontinuecon de la ĉeĥoslovaka ŝtato, sed kio ne helpis solvi la problemon de Opálka. Propre apenaŭ povis io solvi ĝin. La heroeco konsistas el neracieco kaj ankaŭ el ekonomio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Miroslav Ivanov: Atentát na Reinharda Heydricha. (Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich) Vydavatelství Panorama, Praha, 1979 (Rigardu tiun ĉi libron laŭ tio, en kia tempo ĝi estis eldonita)
  • Callum MacDonald: Úder z Londýna (Bato el Londono), ISBN 80-7257-205-9 (multe da fragmentoj ne respondas al vero, en notoj en la ĉeĥa eldono estas tiuj ĉi eraroj indikitaj)
  • H. G. Haasis: Smrt v Praze (Morto en Prago)
  • Jaroslav Čvančara: Akce atentát (Faro atenco)
  • Jiří Šolc: Nikdo nás nezastaví (Neniu haltigos nin)

Filmo[redakti | redakti fonton]

ATENTÁT (Atenco)

Reĝisoro: Jiří Sequens

Rolantoj: Radoslav Brzobohatý, Luděk Munzar, Ladislav Mrkvička, Rudolf Jelínek, Jiří Kodet, Josef Vinklář

Ĉeĥoslovakio, 1964

Estas preskaŭ nekredeble, ke la unua prilaborado de la atenco kontraŭ Heydrich estiĝis jam en la jaro 1943. Filmis ĝin la glora germana reĝisoro Fritz Lang. La versio de Sequens – spite al la tempo de estiĝo la plej bona versio – vekas leĝeran rideton sur vizaĝo, ĉar dum ties realigo kunvenis tre "konsciaj" sinjoroj Sequens, Fábera kaj Pixa. Sequens sukcesis krei proporcie precizan kaj efikan historian rekonstruon de la tuta agado. Ĝis hodiaŭ oni diskutas super la agado el la 27-an de majo 1942, ekz. unu el lastaj hipotezoj parolas pri tio, ke la mitraleto de Gabčík ne ekblokiĝis, sed ke en lia pafsektoro troviĝis tramo kaj la paraŝutisto ne volis endanĝerigi per la pafado la vojaĝantojn. Sed el filma vidpunkto tiuj ĉi informoj ne estas signifaj. La filmo Atentát spite al parta ideologia manipulado donas kun kontribuo de vico da bonaj aktoraj faroj interesan bildon pri la agado, dank‘ al kiu Granda Britio kaj Francio revokis siajn subskribojn sub munkena interkonsento en la reago je la sekva teroro de la okupacia potenco.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]