Otakar Jaroš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otakar Jaroš
Otakar Jaroš
Otakar Jaroš
Naskiĝo: 1-an de aŭgusto 1912
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Louny, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto: 8-an de marto 1943
en Flago de Sovetunio Sokolove, Ukrainio, Sovetunio
Civila agado: poŝtoficisto
Soldata kariero
Rango: kapitano in memoriam
Komandis al: 1-a roto de la ĉeĥoslovaka memstara bataliono en Sovetunio
Militoj: Granda patriota milito
Bataloj: Batalo je Sokolove
Medaloj: Heroo de Sovetunio
v  d  r
Information icon.svg

Otakar Jaroš (* la 1-an de aŭgusto 1912 en Louny, + la 8-an de marto 1943 en Sokolove - Ukrainio) estis ĉeĥoslovaka oficiro, partoprenanto de kontraŭnaziisma rezistmovado.

Li travivis infanaĝon en Mělník, li ne finis studadojn en tiea gimnazio. Ekde la jaro 1933 li studis suboficiran lernejon en Trnava, pli poste lernejon por rezervistaj oficiroj en Turnov. En 1937 li finvizitis Armean akademion en Hranice na Moravě. Ĝis la jaro 1939 li estis komandanto de telegrafa taĉmento en Prešov. Post munkena diktaĵo li estis demobilizita kaj li laboris kiel poŝtoficisto en Náchod. En aŭgusto de 1939 li transiris en Pollandon kaj de tie en Sovetunion. En 1941 li aniĝis en ekzerctendaron en Buzuluk. Li fariĝis komandanto de la 1-a roto de la ĉeĥoslovaka memstara bataliono en Sovetunio.

La ĉeĥoslovakaj soldatoj intervenis en batalojn - enkadre de Ruĝa Armeo - unuafoje la 8-an de marto 1943 ĉe vilaĝo Sokolove en Ukrainio. La ĉeĥoslovaka taĉmento defendis la vilaĝon antaŭ sturmo de germanaj tankoj en la tagoj 4-a de marto ĝis 8-a de marto. Ĉi tie ĉefleŭtenanto Jaroš eminentiĝis dum heroa defendo kaj ĉi tie ankaŭ, anstataŭ por retiriĝi, li falis. Li estis avancita in memoriam je kapitano kaj li estis honorigita - kiel la unua nesoveta civitano entute - per titolo Heroo de Sovetunio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]